• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-02 17:30:30    
Ekfunkciis retaj bankoj en Ĉinio

cri
Junie de 2002 la Ĉina Centra Banko publikigis "Metodojn pri administrado de la delegitejoj de alilandaj financaj establoj en Ĉinio". La Limigita Banko de Orienta Azio, Hongkong, estas la unua banko, kiu rajtas funkciigi retan bankon sur la ĉeftero de Ĉinio post sankcio kaj nelonge post tio ankaŭ la Hongkong-Shanhaja Banka Korporacio akiris sankcion de la centra registaro. Fine de 2002 kaj komence de 2003 ĝi komencis sian retan servadon al ĉinaj kaj alilandaj klientoj. Krom tio City-Banko, kiu havas filiojn en Pekino kaj Ŝanhajo, jam petis fari la operaciojn de individuaj retaj bankoj, dum gvidantoj de Hang Seng kaj aliaj bankoj montris sian intereson pri funkciigo de la financaj operacioj de retaj bankoj. Jam komencighis la surreta konkurenco inter ĉinaj kaj alilandaj bankoj.
La tiel nomataj retaj bankoj estas novtipaj bankoj kun komputiloj kiel ĉefaj, kun la publika interreto kaj reto funkciigata de banko mem kiel komunikilo kaj kun oficejaj aŭ personaj komputiloj kiel terminalo. Laŭ statistiko, en evoluintaj landoj 85% de la bankoj jam funkciigas retajn operaciojn.
Vicestro de la ŝanhaja filio de la Limigita Banko de Orienta Azio opinias, ke ĉar la entreprenaj stacioj de alilandaj bankoj ne povas rivali kontraŭ la ĉinaj, tial disvolvo de reta servado en Ĉinio estas grava por ili.
La ĝenerala direktoro de la komputila banko de la Guangdong-a filio sub la Ĉina Konstrua Banko diris: "Multaj fenomenoj montris, ke la retaj bankoj estos fokuso por konkurado de la ĉinaj kaj alilandaj bankoj por okupi la ĉinan merkaton."
Kun iom-post-ioma plenumiĝo de la promesoj de Ĉinio ĉe ĝia membriĝo al la Monda Komerca Organizo, alilandaj bankoj povas fari financan servon pere de interreto al ĉinaj entreprenoj kaj individuoj, kio sendube levos ilian konkurencpovon en la ĉina financa merkato.
Hodiaŭ en la medio de drasta internacia konkurenco por disigi la financajn produktaĵojn pere de filioj jam ne estas bona metodo, tial alilandaj bankoj penas kolapsigi la superecon de la ĉinaj pere de interreto por malpliigi sian mankon.
Aŭtoritata revuo en la internacia financa rondo "Bankistoj" donis grandan premion "La plej bona bank-stacio de la tuta mondo" al retstacio de la Ĉina Industri-komerca Banko, la unikan premion en 2002. Tio estas la unua fojo por retstacio de la disvolviĝantaj landoj ricevi tian honoron.
En la longa tempo la retaj teknologioj de la bankoj de okcidentaj evoluintaj landoj havis superecon. En la pasintaj jaroj preskaŭ ĉiuj premioj de "Bankistoj" estis donitaj al la Hongkong-Shanhaja Banka Korporacio, City-Banko kaj aliaj translandaj bank-grupoj. La Ĉina Industri-komerca Banko enviciĝis inter la premiitoj, tio montras, ke ankaŭ ĝi estas unu el la internacie progresaj retaj bankoj kaj havas kapablon rivali kontraŭ la internaciaj kolegoj.
Reta banko de Ĉinio naskiĝis februare de 1996 kaj nun 200 filioj de la Komerca Banko, Banko de Ĉinio, Ĉina Konstrua Banko, Ĉina Industri-komerca Banko kaj aliaj 20 bankoj havas ĉiu sian retstacion kaj hejmpaĝon. El ili 50 faras operaciojn sur reto por 10 milionoj da klientoj.
La Komerca Banko la unua en Ĉinio lanĉis retan servon. Multaj famaj entreprenoj estas ĝiaj klientoj kaj surrete faras financan administradon.
La Komerca Banko naskiĝinta en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento estas mezgranda banko. Pro manko de kapitalo kaj talentaj oficistoj ĝi havas multe da malfaciloj en la merkata konkurenco. Nun en ĝi laboras malpli ol 10 mil oficistoj, multe malpli ol en la grandaj bankoj. La tradiciaj modeloj certe pliigas ĝian investon. Ĝuste pro la funkciado de la reta servado nun ĝi disvolviĝas paralele kun la grandaj bankoj.
Ĝenerale oni opinias, ke la reta servado de la Komerca Banko estas sukcesa kaj iuj eĉ nomas tion modelo de la Komerca Banko.Ĝiaj kreditaj kartoj yikatong kaj yiwangtong estas famaj tra la tuta lando. Nun yikatong aplikiĝas ĉe pli ol 95% de la ĉinaj negocaj retstacioj kaj hodiaŭ la valoro de negoco per yikatong jam superis 600 miliardojn da juanoj.
La Ĉina Industri-komerca Banko estas shtata banko. Ĝia retstacio naskiĝis en 1998. Komence ĝi funkciis ĉefe por publikigi mallongajn informojn. Ekde 2000 la stacio funkciis ĉefe por informa servado kaj post tio ĝi funkcias ankaŭ por financa servado. Ĝi penadas por akceli la retan servadon per informadiko por fari sin unuaranga financa entrepreno kaj post ĉiu tria monato ĝia teknologio leviĝos al pli alta rango.
Nun la retstacio de la Ĉina Industri-komerca Banko havas fortan servokapablon en financado kun ĉiam pli perfektiĝanta sistemo de reta servado. Ĝi povas ĉiutage publikigi entreprenajn informojn kaj financajn bultenojn kaj samtempe faras servadon al miloj kaj dekmiloj da homoj per financa borsado. En 2002 ghia negoca sumo sur reto atingis 2650 miliardoj da juanoj kaj daŭre kreskas.
Ankaŭ la Ĉina Konstrua Banko, kiel unu el la grandaj shtataj bankoj, penadas ĉi-flanke. Nun ĝia retsistemo faras ĝisdatiĝon por atingi la internacian nivelon.
Nun retaj bankoj jam fariĝis unu el la metodoj por respondi defion de alilandaj bankoj. Fari tiajn operaciojn nun estas unu el la metodoj por partopreni la internacian konkurencon.
Leviĝo de la retaj bankoj certe akrigas la merkatan konkurencon, ĉar la klientoj ne estas tiel fiksitaj kiel antaŭe. La bankoj kompreneble penados por havigi al si pli da klientoj. Fakuloj diris, ke pere de la reta teknologio la fremdlandaj bankoj certe pli rapide penetros en la financajn aferojn de Ĉinio kaj fariĝos unu el la fokusoj en la estonteco. Tio markis, ke akra batalo inter la ĉinaj kaj alilandaj bankoj sur reto okazos post nelonge.    Oni diris, ke kvankam alilandaj retaj bankoj jam ekfunkciis en Ĉinio, tamen portempe ĝi ne ŝancelos la pozicion de siaj bankoj en la merkato, kaj limigite de diversaj kondiĉoj, la alilandaj bankoj ne povas rivali kontraŭ la ĉinaj bankoj, sed oni kredas, ke en la estonteco la financa merkato certe estos dividita denove