• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-02 17:38:15    
Faciliĝos eksterlanda investado al la ekstera komerco de Ĉinio

cri
La 2-an de marto oni ekpraktikis "La provizorajn regulojn por la eksterakomercaj kompanioj investitaj de Ĉinio kaj eksterlandanoj". La reguloj difinis, ke la alilandaj investantoj, kies jara valoro de komerco kun Ĉinio superas 30 milionojn da usonaj dolaroj en 3 jaroj kontinuaj, rajtas peti fondi eksterakomercan kompanion investitan kune de Ĉinio kaj eksterlandanoj en Ĉinio. Se ili volas fondi kompanion en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio, do ilia jara valoro de komerco kun Ĉinio povas superi almenaŭ 20 milionojn da usonaj dolaroj. La ekstera kapitalo povas konsistigi 25-49% en la kune investitaj kompanioj.
Laŭ la reguloj la ĉinaj investantoj devas havi rajton de entreprenado de ekstera komerco kaj ilia import-eksporta valoro en 3 jaroj kontinuaj devas superi 30 milionojn da usonaj dolaroj, kaj se ili volas fondi kompanion en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio, ilia import-eksporta valoro povas superi 20 milionojn da usonaj dolaroj, kaj la ĉina kapitalo devas konsistigi almenaŭ 51% en la kune investitaj kompanioj.
Kompare kun la malnovaj difinoj publikigitaj en 1996, la nova multe reduktis la limigojn, por ke alilanda kapitalo facile eniru en la ĉinan eksterakomercan rondon, kaj la registrita kapitalo malleviĝis de 100 milionoj da juanoj al 50 milionoj da juanoj, dum tiuj en la meza kaj okcidenta regionoj de Ĉinio al 30 milionoj da juanoj.
Laŭ la antaŭaj difinoj alilandaj entreprenistoj povis investi nur en la Nova Distrikto de Pudong, Ŝanhajo, kaj la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Distrikto, sed nun en la tuta Ĉinio kaj krom tio Ĉinio donis privilegion al la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio tiuflanke.
    Por altiri pli da alilandaj investantoj al si, la ĉina registaro donis al ili rajton eksporti siajn varojn kaj importi maŝinojn kaj krudmaterialojn bezonatajn de ili mem. Krom tio la eksterakomercaj kaj investaj kompanioj investataj de alilandaj entreprenistoj, produktaj entreprenoj, kies jara eksporta valoro estas pli ol 10 milionoj da usonaj dolaroj, kaj entreprenoj en doganliberaj distriktoj, komercejoj kaj institutoj investataj de alilandaj entreprenistoj povas fari eksporta-importajn kaj iujn eksterakomercajn operaciojn post sankcio de la ĉina registaro.
Laŭ la promesoj faritaj de Ĉinio ĉe ĝia membrigho al la Monda Komerca Organizo, en la venontaj 3 jaroj ĉiuj entreprenoj investitaj de alilandaj entreprenistoj havos rajton importi kaj eksporti varojn. La novaj reguloj estas utilaj por Ĉinio pligrandigi la importan kaj eksportan komercadon kaj altiri alilandan kapitalon.