En la homa koro, delfeno estas mistera besto, tamen tio, plej interesas onin, ke delfeno savas homon malgraŭ vivdanĝero.
Historie legendas multaj kortuŝajoj pri la savado fare de delfeno. Frue en la 5-a jarcento antaŭ la kristonasko, historiisto de antikva Grekio iam notis eventon: foje, mizikisto kun grandkvanto da mono ŝipe hejmrevenis, survoje maristoj intencis murdi la muzikiston kaj rabi la monon. La muzikisto preĝis, ke maristoj permesu lin ludi la finan melodion, kaj post la ludado li sin ĵetis en la maron. En la kriza momento, delfeno naĝis al la muzikisto kaj surdorse portis lin al la Peloponesa Duoninsulo.
En 1949, edzino de advokato de Florido de Usono malkaŝis en gazeto sian neordinaran sperton esti savita en maro. Kiam ŝi naĝis en marborda naĝejo, subite ŝi falis en subakvan fluon. Konsternite, ŝi estis savita de delfeno. La delfeno puŝis ŝin ĝis la malprofunda akvo. Vekiĝinte, la virino volis scii, kiu savis ŝin, tamen sur la strando troviĝas neniu sed delfeno, kiu ludis en akvo proksima al la bordo. Similaj raportoj pli kaj pli multas, tio montras ke oni ne arbitre ŝpirnis rakontojn pri savado de homoj fare de delfenoj.
Delfeno ne nur povas puŝi la dronintojn al la bordo, sed ankaŭ ignoras danĝeron kiam ŝarko pretas vori homojn. Somere de 1959, pasaĝera ŝipo eksplodis en la Kariba Maro, multaj pasaĝeroj baraktis en la onda maro. Amaso da ŝarkoj alkuris por sate manĝi homojn, tiam svarmoj da delfenoj, kvazaŭ gardistoj descende el la ĉielo aperis kaj forkurigis la ŝarkojn, kaj savis la pasaĝerojn en la krizo.
Delfeno estas besto ĉiam preta por savado. Tial oni honore titolas delfenon "surmara savanto". Multaj landoj ellaboris leĝajn statutojn por protekti delfenojn. Do kial delfenoj savas homojn? Kun porgresado de scienco, kaj profundigo de la kono pri delfeno, oni trovis, ke la sava celo de delfeno estas ne nur homo sed ankaŭ io alia. Usona zoologo iam vidis, ke du delfenoj naĝis al eksplode vundita delfeno, por savi ĝin. En iu mara parko, iu delfenido mortis tuj post la nasko. Tamen ĝi estis senĉese elpuŝata de la patrino al la akvsurfaco. Fakte, ĉiuj objektoj apenaŭ moviĝantaj en la akvo vekas atenton kaj savan entuziasmon de delfenoj.
Marzoologo opinias, ke la virto de la delfeno fontis el sia natureco pri zorgado al idoj. Delfeno estas mambesto spiranta per pulmo, ili povas subakviĝi, tamen de tempo al tempo ili devas spiri eksterakve, alie ili sufoke mortus. Tial al ĵus naskita delfenido, plej grave estas laŭeble plej rapide atingi la akvosurfacon, tamen se okazus neatendita afero, aperus la zorgado de delfena patrino, kiu povas teni la delfenidon per la buŝo al la akvosufaco ĝis la delfenido faras spiradon mem. Tia zorgado estas instinkto de delfeno. La instinkto formiĝis en la procezo de la natura elekto. Kaj estas necese por protekti la samspecajn kaj plilongigi la etnon.
Sciencistoj opinias, ke atribui la savadon de delfeno al ĝia instinkto estas simpligo de la afero. Tio malalte taksas la saĝecon de bestoj. Ili opinias, ke delfeno, same kiel homo, havas kapablon lerni, ĉirilate ili eĉ superas la nigran gorilon. Esplorado montras, ke ĉu per la absoluta pezeco de la cerbo ĉu per la relativa cerbopezo, delfenoj pli multe superas nigrajn gorilojn. Kaj la lerna kapablo kompakte ligas la intelektan evoluadon. La entenado de la delfena cerbo pli grandas ol tiu de nigraj goriloj, evidente delfeno estas besto de alta intelekto kaj besto kun pripensa kapablo. Ĝia savado por homo estas sensacia agado. Ĉar delfeno ĉiam puŝas homom al la bordo sed neniam al la maro. Cetere, estis raporto pri tio, ke delfeno helpas homon fari fiŝkaptadon.
Pro kio delfeno traktas homon senegoisme? Antaŭ ŝarkoj, delfeno montras fortan atakecon, do estas facile se ĝi atakus homon. Tamen nenia noto pri vundigo de delfeno al homoj. Plej malfacile komprenebla estas tio, ke eĉ kiam homo mortigis delfenon, aliaj delfenoj nur silente spektas, kaj ne venĝas. Por la delfeno kun forta kunlabora spirito, tia montro estas perpleksiga al zoologoj.
|