• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-03 18:30:57    
Verda grenejo Heilongjiang-provinco

cri
Heilongjiang-provinco situas en la nordorienta parto de Ĉinio. Pro sia vasta fekunda tero ĝi estas unu el la gravaj bazoj de komerca greno.
Antaŭ nelonge Ĉinio aliĝis al la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj en tia situacio Heilongjiang-provinco kiel granda agrikultura provinco kaj grava grena produktejo renkontis ne nur grandan defion, sed ankaŭ bonan ŝancon. La provinco jam ellaboris konkretajn rimedojn pri agrikultura disvolviĝo, post kiam Ĉinio aliĝis al MKO.
Unue, plene utiligi siajn naturdotitajn avantaĝojn kaj grandan latentan forton en disvolvo de grenaj manĝaĵoj kaj plirapidigi siajn paŝojn disvolvi produktadon de grenaj manĝaĵoj, ilin prilabori kaj vendi kaj servi sur tiu kampo.
Due, reordigi la kultivan strukturon, levi la produktokvanton kaj kvaliton kaj disvolvi produktadon de ekonomiaj plantoj kaj furaĝo.
    Trie, plene utiligi siajn naturajn riĉfontojn kaj surbaze de sciencaj sukcesoj akceli disvolviĝon de paŝtado kaj brutobredado, por ke ili ludu pli gravan rolon en la agrikultura produktado.
Kvare, akceli la agrikulturan industriigon, doni pli da atento al kulturo de grandaj entreprenoj, por ke la bonkvalitaj kaj specialaj agrikulturaj specoj atingu pli grandan skalon kaj pli altan nivelon.
Kvine, profundigi reformadon de proprieta sistemo, pliraciigi la aranĝon de la agrikulturaj entreprenoj kaj ilin disvolvi kun atento ĉefe al prilaboro kaj transporto de agrikulturaj produktaĵoj kaj disvolvo de turismaj varoj.
Nun la provinco estas en transformado de la tradicia agrikultura produktado al la agrikulturo, kiu alte taksas profiton kun speciala ekonomio kiel la kerno. Antaŭe en la provinco oni kulturis ĉefe ordinarajn specojn de greno kaj en la estonteco oni produktos ĉefe bonajn kaj specialajn specojn de greno. La provinco ne plu sin limigos je unu speco de greno, sed disvolvos plurspecajn. Ĝi ne plu donos atenton ĉefe al produktokvanto, sed al profito. Ĝi ellaboris planon por disvolvi bonkvalitajn agrikulturajn produktaĵojn kaj aktive labori por konstrui kaj perfektigi la scienc-esploran, disvolvan kaj komercan sistemon de la bonkvalitaj agrikulturaj produktaĵoj, tiel ke ĝi levis sian konkurencan povon en la merkato. Nun tie formiĝis produkta bazo de bonkvalita rizo en la baseno de Songhua-rivero kaj ebenaĵo inter la riveroj Heilong, Songhua kaj Wusuli. Tie jam aperis produktaj bazoj de grasoriĉaj faboj, proteinoriĉaj faboj kaj ameloriĉa maizo kaj bazoj de bonkvalitaj akcesoraj grenoj kaj faboj kaj en antaŭurboj aperis bazo de verdaj legomoj, bonkvalitaj kaj famaj agrikulturaj produktaĵoj.
Krome, la kulturataj specialaj lokaj produktaĵoj kaj fruktoj en montregionoj, la disvolvata turisma kultivejo en antaŭurboj kaj la por-eksporta agrikulturo en landlimaj regionoj ĉiuj karakteriziĝas per siaj propraj trajtoj.
Heilongjiang-provinco donis grandan atenton al disvolvo de nepoluitaj manĝaĵoj. La 6 ambiciaj projektoj, t.e. tiuj pri disovlvo de nepoluitaj manĝaĵoj, prosperigo de sojfaboj, bonkvalitigo de greno, bredado, impetigo de kamparaj entreprenoj kaj ekologia agrikulturo, puŝos la provincon sur la vojon de rapida disvolviĝo de agrikulturo kaj faros ĝin verda grenejo. Statistiko montras, ke en 2001 la enspezo de nepoluitaj manĝajĵoj de la tieaj kamparanoj konsistigis 39.3% de ilia totala enspezo.
La rapida disvolviĝo de la nepoluitaj manĝaĵoj utilas ne nur al la kamparanoj, sed ankaŭ al la konsumantoj. En superbazaroj de Harbin, ĉefurbo de la provinco, nun facile aĉeteblas naturaj, nepoluitaj manĝaĵoj. La nepoluitaj manĝaĵoj de tiu provinco estas ŝatataj ne nur de la konsumantoj de la provinco mem, sed ankaŭ de tiuj de aliaj provincoj kaj aliaj landoj. Statistiko montras, ke en 2002 pli ol 80% de la nepoluitaj manĝaĵoj produktitaj de Heilongjiang eksportiĝis al aliaj provincoj kaj landoj, dum nigraj orelfungoj, mielo, rapide frostigitaj ghjauzi -oj el sovaĝaj legomoj jam vendiĝas en Usono, Francio, Japanio kaj aliaj evoluintaj landoj kaj regionoj. Dank' al penado en pluraj jaroj la nepoluitaj manĝaĵoj tie produktitaj jam famiĝis tra la tuta lando.     La nepoluitaj manĝaĵoj de Heilongjiang ludas gravan rolon en bonhaviĝo de la kamparanoj.