• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-03 18:53:25    
Kulturanto de jujuboj

cri
Maturiĝis jujuboj. Ili brilis sur branĉoj kiel agatoj. Rigardante ilin, oni tuj sentis dolĉon. Je 20 km okcidente de la urbo Cangzhou, Hebei-provinco, ambaŭflanke de la ŝoseo prosperis vico post vico da jujubarboj, ŝirmantaj domojn kaj kampojn. Rigardate de malproksime, ili estas harmonia verdaĵo, kaj rigardate de proksime, ili estas sennombraj ruĝaj punktoj. La festivalo "Cangzhou, starpunkto de jujuba industrio de Ĉinio" ebligis klaran vidon de la bela perspektivo de la urbo kaj ĝia jujuba industrio.
Jujuboj aperis unue en la "Libro de Odoj", kie estas skribita: "Maturiĝas jujuboj en la naua monato kaj rikoltiĝas rizo en la deka..."
La malgrandaj oraj jujuboj havas historion de pli ol 3000 jaroj en Cangzhou. Ili maturiĝas septembre. La frukto estas ovala, sukerriĉa kaj brikruĝa. Ĝi entenas diversajn vitaminojn, utilajn al la homa sano. Ĝi plej riĉas je vitamino P inter ĉiuj fruktoj. Ĝi havas ankaŭ kuracan valoron. Ĝi estas ofte uzata kiel kuracilo por koro, lieno, sangcirkŭlado kaj efika kontraŭ mallakso kaj kornea ulcero.
Ankaŭ prudentaj regantoj kaj literaturistoj en la historio bone sciis la valoron de jujuboj. Zhu Yuanzhang, fondinto de Ming-dinastio (1368-1644) kaj ĝia unua imperiestro, ordonis: "Ĉiu kamparana familio plantu 20 mil jujubarbojn en la unua jaro kaj 40 mil en la sekvanta jaro. La lokaj registaroj devas kontroli tion kaj raporti al la kortego." Sur la vasta ebenaĵo de Hebei-provinco estis multe da jujubarboj. En Qing-dinastio (1644-1911) la jujubarboj fariĝis pli prosperaj. Fama literaturisto Ji Xiaolan ja naskiĝis en Cangzhou. Li skribis: "Mia hejmloko produktas jujubojn. Oni transportas ilin per ĉaroj al Pekino kaj per ŝipoj al sudaj provincoj..." Tiamaniere Cangzhou-aj jujuboj famiĝis tra la tuta Ĉinio.
La kampo, produktanta jujubojn, plejparte estas alkala, ĉar jujubarboj estas fortaj kontraŭ sekeco, inundo kaj alkalo. Septembre kaj oktobre la klimato estas seka, kio tre utilas al pluko kaj sekigo de jujuboj, ĉar ili maturiĝas ĝuste en tiuj du monatoj. La klimato kaj tero ambaŭ estas utilaj al la kresko de jujuboj. Laŭ statistiko en Cangzhou nun estas 270 mil hektaroj da tero taŭgaj al jujubarboj, el kiuj oni uzas nur 100 mil hektarojn por kulturi jujubarbojn, kaj ankoraŭ multe da tero atendas ekspluaton.

Jujubarba magnato Shen Shujie
S-ro Shen lernis nur en elementa lernejo. Multajn jarojn li sin okupis pri kulturo de jujubarboj kaj ilia greftado. Li inventis modelon de tridimensia kulturo de jujubarboj, grefto per junaj branĉoj kaj envaza pejzaĝo de jujubarboj kaj senpage instruis la teknikon, tiel ke li multe levis la profiton de jujubarboj. Kaj pro tio li estis nomata jujubarba magnato.
Shen interesiĝis pri esploro de jujubarboj antaŭ 10 jaroj. Ĉar sub jujubarboj estis vaka spaco, kiun oni ĝenerale ne utiligis, tial li cerbumadis 3 jarojn kaj inventis tridimensian kulturon de jujubarboj, t.e. sur ĉiu hektaro da tero li kulturas 1500 jujubarbojn kaj sub la arboj terpomon, kotonon kaj arakidon, tiele ĉiu hektaro povas produkti 7500 kg da jujuboj, 22500 kg da terpomoj, 5250 kg da kotono kaj 3750 kg da arakidnuksoj.
La esploro pri envazaj pejzaĝoj kaj dekoraciaj arboj estas grava salto de la praktika valoro al la arta valoro de jujubarboj. En 1995, kiam Shen fosis arbidon en sia jujubarba ĝardeno, li hazarde rimarkis, ke jujubarbo kreskas en eluzita aluminia poto. De tio lumigis lian menson subita penso. Se li plantos la speciale kulturitan jujubarbon en florvazon, ĉu tio ne estos pli profitodona? Li aĉetis jujubarbojn kruĉan kaj kapsikan por fari envazan pejzaĝon kaj enkondukis aliajn poraprezajn jujubarbojn. La de li inventitaj envazaj pejzaĝoj kaj dekoraciaj jujubarboj estas tre ŝatataj de la klientoj kaj de tio li profitis rimarkinde.
Shen havas ankaŭ sian propran scienc-teknologian ĝardenon, per kiu li helpas kamparanojn en scienca terkulturado.
Ĉina retstacio de jujuboj
Eniru en www.zao.com.cn, tiam aperos antaŭ viaj okuloj la bela paĝo de jujubarboj.
Sur la retopaĝoj kolektiĝis multe da merkataj informoj kaj scioj pri jujuboj. La retstacio metis ponton inter la jujub-kulturistoj kamparanoj kaj komercistoj de diversaj lokoj de la mondo.
Ĉiutage proksimume 7000 legantoj el diversaj lokoj de Ĉinio vizitas www.zao.com.cn kaj tiun retstacion vizitas ankaŭ alilandaj komercistoj, kiaj usonaj, japanaj, koreaj, rusaj kaj sudorientaziaj.
La retstacio www.zao.com.cn havas amikajn rilatojn kun dekkelkaj famaj ĉinaj retstacioj, dank' al kio multe pliighis la influo de la ĉina jujub-reto. Nun multe da informoj legiĝas sur tiu ĉi reto. La informoj estas ne nur ĉinaj sed ankaŭ alilandaj, kiel tiuj de alilandaj entreprenistoj, kiuj deziras kunlaboron. Ĉiutage averaĝe cent informoj aldoniĝas al la reto.
Pere de la retstacio iu kamparano de Cangzhou sukcese vendis jujubarbidojn al Xinjiang kaj alia subskribis interkonsenton kun Liaoning-a komercisto. Dank' al la retstacio pluraj alilokaj jujubaj entreprenistoj investis jujub-prilaborejon de Cangzhou. Privata entreprenisto de Luoyang, Henan-provinco, informiĝis de la reto pri ekspansio de la pogranda merkato de jujuboj en Cangzhou, fondis kompanion tie kaj registris markon por prilabori jujubojn.Oni planas funkciigi supermerkaton de jujuboj sur la reto por vendi siajn jujubojn al la tuta mondo per elektronika negocado