• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-06 15:16:23    
Bildoj ene de snufboteloj

cri
Tio estas kristala mondo. Antaŭ mi estas delikataj flakonoj el vitro kaj kristalo, rondaj, longaj, ovalaj, okangulaj, seseĝaj kaj kalabasformaj. Ili estas admirindaj precipe pro siaj internaj pentraĵoj, kiuj montras belajn scenojn de la universo: la homfiguroj versimilaj, bestoj viglaj kaj pejzaĝoj ĉarmaj. Ĝuante la belaĵojn, oni demandas, kiamaniere enmeti la pentraĵojn en flakonojn. Fakte, la pentraĵoj ne estas enmetitaj, sed faritaj ene de la flakonoj. Ĝuste pro tio oni nomas ilin artaĵo ene pripentrita. La flakonoj estis faritaj el snufboteloj, tial oni nomas la artaĵon ankaŭ snufbotelo ene pripentrita. Oni diras, ke flartabako estis enkondukita en Ĉinion de eŭropaj komercistoj kaj misiistoj en Ming-dinastio (1368-1644). Flartabako estas pulvoro el tabakfolio, parfumo, mento kaj aliaj dekkelkaj substancoj. Ĝi estas refreŝiga. Kvankam ĝi estas malofte uzata en Ĉinio, tamen snufbotelo ene pripentrita kiel artaĵo ankoraŭ furoras. En la historio ĝi servis kiel tributo por suvereno kaj kiel donaco de imperiestro por subuloj, tial ĝi iagrade portis la koloron de potenco. Inter la popolanoj ĝi servis kiel donaco en signo de amikiĝo. Tiam oni alte taksis la snufbotelojn el bonaj materialoj. Sed kun tempopaso oni ne plu ŝatis la botelojn el oro, arĝento, agato kaj smeraldo, sed travideblan ujon kun delikata artaĵo ene. En Qing-dinastio (1644-1911) aperis artaĵo ene pripentrita kaj pro tio la snufbotelo fariĝis ĉarma metiartaĵo kaj konservindaĵo. En Ĉinio estas multaj skoloj de interna pentrado. Nun Hebei-skolo estas tre vigla. S-ro Wang Xisan estas fondinto de tiu skolo. Li ekŝatis la arton jam en sia infaneco. Li estas disĉiplo de Ye Xiaofeng kaj Ye Xiaosan, filoj de fama artisto Ye Zhongsan en Qing-dinastio. Komplete posedinte la arton de la majstroj, li formis sian propran artan stilon kaj estas nomata fondinto de Hebei-skolo. La arto de Wang estas karakterizita per versimileco kaj figura animeco. Rigardu, kiel animitaj estas la haroj, rigardoj kaj ridetoj de la portretoj de 39 usonaj prezidantoj, kiujn li faris en tri jaroj. Maje de 1984 Ronald Regan, tiama usona prezidanto, ricevis kristalan flakonon kun sia portreto ene. Li tuj skribis leteron por danki ĉinajn artistojn. De tiam famiĝis la artaĵoj de Wang kaj lia skolo. En 1977 Wang Xisan fondis la Hengŝui-an Fabrikon de Specialaj Metiartaĵoj en Hebei-provinco, dank' al kio multe disvolviĝis Hebei-skolo. La nuna fabrikestro Zhang Rucai estas disĉiplo de Wang kaj ankaŭ majstro post Wang. Eĉ ĉi tiu konfesis, ke iuj el la artaĵoj de Zhang jam superis liajn en tekniko. Zhang estas tre lerta en prezento de la mieno kaj interna spirito de la homo. Lia kristala flakono kun la pentraĵo "Feino Ĉang'e Flugas al la Luno" profunde impresas. Lia alia majstroverko "Aŭskulto de Muziko" el la ĉina klasika teatro montras la amon de juna paro Zhang Ŝeng kaj Cui Yingying. Rigardu, kiel absorbite Zhang Ŝeng ludas la kordinstrumenton ĝeng-o, dum fraŭlino Cui Yingying honteme aŭskultas trans muro. La mieno de la juna paro estas versimila, precipe tiu de la fraŭlino: arkaj brovoj, belaj okuloj, ruĝaj lipoj, jadaj harpingloj… ĉio estas kvazaŭ animita. La verko prenzentas la nivelon de Hebei-skolo. Koncerne la fabrikon, Zhang konigis al mi, ke nun en la fabriko laboras 80 homoj, kiuj ĉiujare produktas pli ol 8 000 diversajn snufbotelojn ene pripentritajn. Ĝi estas la plej granda fabriko tiukampe en Ĉinio. Kvankam tre okupita, Zhang tamen neniam forlasis pentradon. Lia peniko komencas doni belajn bildojn, post kiam li enigas ĝin en botelon.