• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-06 20:09:31    
Kelkaj vizitindejoj de Pekino

cri
En la ĉina ĉefurbo Pekino troviĝas multaj famaj vizitindejoj ŝatataj de en- kaj ekster-landaj turistoj. Nun ni citu kelkajn el ili:

Wangfujing-strato

Nemalproksime de Tian'anmen-placo troviĝas tre vigla komerca strato nomata Wangfujing, ĉe kiu staras Dong'an-bazaro, kies nova dombloko kun la plankareo de cent mil kvadrataj metroj kaj ĉ. 200 000 diversaj specoj da varoj estas la plej granda inter siaj samspeculoj. En ĝia najbareco troviĝas ankaŭ aliaj grandaj magazenoj por provizi klientojn per ŝikaj kaj modernaj varoj el diversaj mondpartoj krom vendejoj de ĉinaj tradiciaj metiartaĵoj.

Bazaro de Xiushui-strato

La fama komerca strato Xiushui longa je ĉ. 300 metroj kun multe da standoj kaj butiketoj por silkaĵoj, ledaĵoj, kofroj, vestoj, ŝuoj, ĉapeloj ktp. estas frekventata de rusaj kaj orienteŭropaj komercistoj, ĉar ĝiaj varoj estas malaltkostaj kaj ŝatataj de eksterlandanoj. Oni povas marĉandi pri la prezoj.

Liulichang-strato

La kultura strato Liulichang kun vendejoj de ĉinstilaj pentraĵoj, kaligrafaĵoj, antikvaj porcelanaĵoj kaj diversaj kuriozaĵoj estas unu el la plej vizitindaj lokoj por turistoj. Inter la domoj kun fasadoj de Qing-dinastia arkitektura stilo Rongbaozhai kun 200-jara historio povas havi al vi ksilografajn faksimilojn de majstraj ĉinstilaj pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj je fiksaj prezoj. La Ĉina Librejo brokantas valorajn malnovajn librojn.

Panjiayuan kaj la Antikvaĵo-urbo de Pekino

Panjiayuan estas bazaro de brokantaĵoj. Vizitante ĝiajn standojn vi povas foje trovi mirindajn kuriozaĵojn.

La Antikvaĵo-urbo de Pekino estas la plej granda inter siaj samspeculoj en Ĉinio. Ĝi estas supervidata de la Buroo de Historiaj Kulturaj Restaĵoj de Pekino, kaj la vereco de la antikvaj porcelanaĵoj, pentraĵoj, kaligrafaĵoj, mebloj, bronzaĵoj ktp. estas garantiata.

La Pekina Zoo

La Pekina Zoo estas la plej granda bestoĝardeno de Ĉinio. Ĝi altiras al si torenton da vizitantoj per trezoraj grandaj pandoj. Nun en la zoo estas pli ol 5 000 animaloj el pli ol 570 specoj.

Parko de Naciminoritatoj de Ĉinio

La parko situas okcidente de la Olimpia Sporta Centro de Ĉinio. Ĝi estas proksime de la Pekina Internacia Konferenca Centro en la norda urboparto. En la parko estas versimilaj vilaĝetoj de naciminoritatoj, kaj naciminoritatanoj ludas naciecajn dancojn kaj demonstras siajn produktadon kaj vivon al la vizitantoj.

Televizia Turo de la Ĉina Centra Televizio

La turo 238 metrojn alta staras en la okcidenta kvartalo de Pekino. Sur la belvedero kaj restoracio en la mezo de la turo oni povas havi tre belan birdvidon al la tuta Pekino.

La Pekina Botanika Ĝardeno

La Pekina Botanika Ĝardeno kun la areo de 400 hektaroj situas ĉe la Okcidenta Montaro de Pekino. En la ĝardeno kreskas multaj specoj da vegetaloj por scienca esplorado, aprecado, scienco-popularigo kaj turismo. En vintro oni povas ĝui multajn kuriozajn vegetalojn en la plej granda oranĝerio de Azio.

La Monda Parko

La Monda Parko situas en la sudokcidenta Fengtai-distrikto de Pekino, kun la areo de 46,7 hektaroj. Ĝi estas la plej granda temoparko de miniaturaj pejzaĝoj de la mondo. En la parko oni povas vidi pli ol 100 vidindaĵojn de dekoj da landoj.

La Ĉina Jarmila Monumento

La monumento kun la areo de 4,5 hektaroj estas konstruita por bonvenigi la novan jarmilon. Ĝi situas okcidente de Fuxing-pordego, najbare de la Muzeo de Militaj Aferoj. Ĉe la monumento estas placo de Sankta Fajro, Bronza Vojo, Monumenta Arbaro, Jarmila Sonorilo kaj Kultura Placo.

Tie estas Galerio de Statuoj de Ĉinaj Kulturaj Famuloj, Jarmila Halo kaj Muzeoj de Orienta Arto, Okcidenta Arto kaj Moderna Arto. Krome tie estas ankaŭ Multvehikla Diĝita Galerio.

Restoracio Quanjude

La antikva urbo Pekino abundas je bongustaĵoj. La 5 plej gustumindaj el ili estas la rostita anaso, kortegaj pladoj, Tan-familiaj pladoj, rostita viando kaj brogita ŝafaĵo.

La restoracioj Quanjude kaj Bianyifang kun historio de pli ol 130 jaroj povas vin servi per plej bongustaj rostitaj anasoj, kaj Quanjude havas 3 manĝejojn ĉe la stratoj Wangfujing, Qianmen kaj Hepingmen.