• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-07 16:19:39    
Pekina Deklaro (1)

cri
Karaj amikoj, en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta julie en Pekino, aprobiĝis la Pekina Deklaro. En la fermo de la Kongreso, profesoro Humphrey Tonkin laŭtlegis la Pekinan Deklaron. En nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo, ni refoje aŭdu la Pekinan Deklaron, poste ni plue konigos al vi la novan labor-planon de UEA, fine, ni invitos vin plue apreci Esperantajn kantojn.
Karaj amikoj, resumante la kongresan temon, profesoro Humphrey Tonkin laŭtlegis la Pekinan Deklaron. Li estis la reĝisoro de la kongresa temo: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Pri la temo li skribis en la kongresa libro:
Kio estas "internaciaj rilatoj"? La vortoj tuj pensigas pri interŝtataj rilatoj – sed interŝtataj rilatoj estas nur speguliĝo de rilatoj inter individuoj. Kiam uzanto de Esperanto retmesaĝas al eksterlanda esprantisto, tio estas internaciaj rilatoj; kiam homo legas tekston en Esperanto kreitan en iu alia lando, tio estas internaciaj rilatoj; kiam oni aŭskultas Esperanto-radion, legas Esperanto-libron, vizitas Esperanto-retejon, telefonas al homo en apuda lando – kaj partoprenas Universalan Kongreson – ĉio ĉi estas internaciaj rilatoj. Internaciaj rilatoj, almenaŭ en nia movado, estas unuavice rilatoj inter personoj.
Sed Esperanto-agado ne estas nur interpersona, sed ankaŭ interkolektiva. La strukturoj, kiujn esperantistoj kreis – fakaj asocioj, landaj asocioj, UEA mem – estas produktoj de kolektivaj internaciaj decidoj. El tiu kolektiva agado, kaj la persona esprimiĝo, kiu kuŝas malantaŭ ĝi, formiĝas tio, kion ni nomas Esperanto-kulturo – tiu unika maniero rigardi la mondon, kiu venas el utiligo de nia lingvo. Tiu kulturo estas ne nur medioj por la homaj interrilatoj, sed en si mem konsistigas reton de internaciaj rilatoj.
Ni ofte emfazas la fakton, ke tiu agado pere de Esperanto – kaj persona kaj kolektiva – estas bazita sur lingva egaleco. Ĉiu lingvisto kaj psikologo scias, ke en la homaj lingvaj interrilatoj kompleta egaleco fakte ne ekzistas. Eĉ kiam homoj parolas la saman lingvon sub la samaj ĝeneralaj kondiĉoj, kelkaj estas pli persvadaj ol aliaj. Pro tio ni okazigas Oratoran Konkurson en nia kongreso, aŭ organizas perfektigajn lingvokursojn.
Relativan egalecon ni tamen havas, ĉar nia lingvoscio deiras de la sama punkto. Por preskaŭ ĉiu uzanto Esperanto estas dua aŭ tria lingvo, konscie lernita. La lernantoj kutime eklernas ĝin por komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, senkonsidere pri ties denaskaj lingvoj. Ili deziras partopreni internacian socion, en kiu ĉiu partoprenanto estas esence egala, ĉar li aŭ ŝi parolas lingvon specife akiritan por tiu celo. Enkonstruita en la idearon de la meza esperantisto estas ideo pri lingva egaleco per Esperanto: la Esperanto-movado estas inkluziva movado.
Sed ekster nia rondo regas aliaj normoj. Lingvoj estas plejparte geografie difinitaj – fremdigaj signoj de aparteno kaj aparteco. Tiuj, kiuj deziras komunikiĝi trans la lingvaj limoj, devas lerni la lingvojn de aliaj grupoj kaj submetiĝi al iliaj normoj. La homoj tion faras por partopreni aliajn kulturojn, aŭ ĉar ili vidas ekonomiajn avantaĵojn, aŭ pro simpla neceso – sed neniel temas pri egaleco: en difinita situacio, kelkaj homoj (la denaskaj uzantoj de la koncerna lingvo) ĝuas avantaĝon. En tia situacio, la denaskuloj kutime havas potencon ĉar (1) ili sukcesas uzi la propran lingvon, tial ke la aliaj submetiĝas al tiu pozicio, kaj (2) parolante sian propran lingvon ili pli probable povos regi la rezultan intertrakton: lingva malegaleco fortigas la fortajn kaj malfortigas la malfortajn.
Je la ŝtata nivelo, tiuj landoj, kiuj havas relative fortajn lingvojn, klopodas subteni kaj apogi ilin – kaj vendi ilin al alilandanoj. Usono kaj Britio, ekzemple, faciligas al aliaj landoj la havigon de instruistoj de la angla; ili organizas kursojn en eksterlando pri la angla lingvo. La francoj samon faras, la germanoj same. Pluraj lingvoj ludas signifan rolon kiel regionaj lingvoj – la ĉina, ekzemple. Neniu alia lingvo estas momente tiel forta kiel la angla. Inter la rezultoj de tiu forteco estas konstanta fluo de eksterlandaj studentoj al Usono kaj Britio, forta kultura industrio kiu produktas librojn kaj filmojn, firma pozicio por la anglalingvaj landoj en la sicenco, medicino kaj teknologio – temas pri longa listo de avantaĝoj. La cetero de la mondo investas miliardojn je instruado de la angla lingvo al lernejanoj. Neniel temas pri lingva egalecvo, sed pri granda ekonomia ŝarĝo por la neanglalingvaj landoj. Foje oni protestas pri tiu sinteno de la anglalingvanoj, nomante ĝin lingva imperiismo, sed oni ne trovas elirvojon el la malegaleco.
Kial mankas elirvojo? Ĉefe pro tio, ke la posedantoj de la grandaj regionaj lingvoj ofte agadas sammaniere: ili insistas pri utiligo de siaj lingvoj en regionaj kuntekstoj, tiel ke ekestas tuta hierarkio de lingvoj, ekde la plej malgrandaj kaj malaltprestiĝaj lingvoj ĝis la plej internaciaj. Ŝlositaj en malegaleca batalo por atento, la diversaj landoj kaj la diverslingvanoj batalas kontraŭ la malfortaj, ke eĉ tiuj fortaj preferas regi sian etan teritorion ol fronti la realon – ke ili perdas la batalon kun la angla lingvo, kiu pro disdividiĝo de la neanglalingvanoj estas libera daŭre fortigi sin. Nur tiam kiam la duarangaj sed ankoraŭ potencaj lingvoj ĉesos batali inter si kaj unuiĝos ĉirkaŭ la solvo de unu neŭtrala, egaleca lingvo, ili havos ŝancon reordigi la tutmondajn intelektajn rilatojn.
Antaŭ pli ol okdek jaroj, kiam la vica ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj Nitobe Inazo prezentis favoran raporton pri Esperanto al la Ligo, komenciĝis la klopodoj de la esperantistoj konvinki la ŝtatojn pri la negativa kontribuo de la lingva diverseco al la efika kaj egaleca laboro de internaciaj organizaĵoj. Antaŭ precize kvindek jaroj, Unesko fine agnoskis, ke Esperanto almenaŭ pozitive kontribuas al la internaciaj rilatoj – sed nek en Ĝenevo en 1922 nek en Parizo kaj Montevideo en 1954 oni pretis rekoni la evidentan veron – ke Esperanto tiel bone funkcias kiel lingvo, ke ĝi meritas esti elprovata kiel egaliga elemento inter la ŝtatoj.
En la nuna kongreso, en pritrakto de la Kongresa Temo, ni devos respondi interalie al tri grandaj demandoj. Unue, en kiu senco la internaciaj, interlingvaj rilatoj estas nun neegalecaj? Due, ĝis kiu grado Esperanto prezentas egalecan solvon? Trie, kiel konvinki la influhavajn landojn kombini siajn fortojn por antaŭenigi Esperanton kiel solvon?
Kaj restas kvara demando, egale grava. Kiel ekspluati ene de niaj propraj movado kaj kulturo tiun egalecon, kiun alportas Esperanto? Kiel utiligi nian lingvon por igi ĝin pli efika, pli laborpreta, pli utila al la egalecaj internaciaj rilatoj?