• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-07 16:51:33    
Ĉinaj junaj instruistoj en la nova periodo

cri

La 10-a de septembro estas la Instruista Tago de Ĉinio. Tiutage en Ĉinio la instruistoj estas aparte atentataj de la publiko.

En Ĉinio jam de antikve estas la tradicio respekti instruistojn kaj alte taksi la edukadon. Konfuceo, edukisto antaŭ 2 500 jaroj, estis rigardata de la posteuloj kiel Sankta Majstro. En la feŭda socio sur kulta tabulo erudiciuloj gravuris la ideogramojn kun la signifoj de ĉielo, tero, suvereno, gepatroj kaj instruistoj kaj metis ĝin sur honoran lokon de la ĉefa halo de sia domo. Ili opiniis, ke la edukado povas prosperigi la familion, kaj esperis, ke iliaj posteuloj estos erudiciaj generacio post generacio. En la fino de la 20-a jarcento, kiam Ĉinio troviĝis en la nova periodo de ekonomia konstruado, prosperigi la nacion per scienco kaj edukado jam fariĝis tre grava principo. Fakte, ne ĉia eduko kondukas al nacia prospero, prudentuloj opinias, ke sole la edukado pri homa kvalito estas taŭga por komplete levi la nacian kvaliton en la 21-a jarcento. Sendube, tio estas grava historia tasko por la ĉinaj instruistoj. Ĉu ili estas kapablaj plenumi ĝin? Hodiaŭ, kiam proksimiĝas la Instruista Tago, la tuta socio donas apartan atenton al tiu ĉi demando.

Estas ĝojinde, ke hodiaŭ la ĉinaj instruistoj faras multon en instruado por levi la edukitecon de la lernantoj. Ĉinio estas lando kun plej granda loĝantaro, tial instruado en granda grupo daŭros longe en la estonteco, ĉar tio bezonas malpli da areo kaj malpli da instruistoj. De kio do komenci la reformadon?

Fraŭlino Xiang Ying estas juna instruistino de Changping Profesia kaj Teknika Instituto de Norda Trafika Universitato.

"Nun estas epoko kun informado altrapide disvolviĝanta. Postulo de lernantoj al instruistoj jam superas tion de tradicia signifo. Ili esperas, ke instruistoj en scioj kaj en akcepta grado de informoj kaptos ilian paŝon."

Tial, instruistoj devas ŝanĝi la tradiciajn rilatojn inter la instruistoj, lernantoj kaj lernolibroj. En la lernohoroj la instruistoj ludas nur enkondukan rolon. Ekz. dum instruado de la Unua Leĝo de Neŭtono la instruistoj devas atentigi la lernantojn, kiun malfacilon Neŭtono havis, ĉu oni povus refoje fari provon per la metodo de Neŭtono. Kiam la lernantoj rulis globon sur oblikva surfaco de vitro kaj tabulo kun malsamaj frotoj, ili trovis, ke ju pli glata estas la surfaco, des pli rapide kaj malproksimen la globo ruliĝas. Sed kio okazus sen froto? La lernantoj certe dirus, ke la globo ruliĝos senhalte. Tion ja indikas la Unua Leĝo de Neŭtono, ke sen ekstera forto la moviĝo kaj senmoviĝo estas eternaj. Gvidate de la instruisto, ili plenumis la malkovron, sed ne pasive akceptis sciencan konkludon. La instruisto substrekis, ke ankaŭ la lernantoj havas latentan forton de malkovro kaj oni devas ekspluati ĝin. La lernantoj estis interesataj de tio. La instruisto diris, ke sen partopreni en scienca esplorado pri edukado ŝi multe klopodus por komprenigi la lernantojn.

Multaj instruistoj malkovris, ke por la homa kresko la intelektaj faktoroj ludas ne tre gravan rolon, la neintelektaj tre gravan rolon, ekz, volo, memfido, pensmaniero k.a, el kiuj la sentoj ludas gravan rolon. Nur kiam la instruistoj amas siajn lernantojn, la lernantoj intimas kaj kredas al ili, diligente lernas kaj fariĝas mastroj en la lernado.

Preni la lernantojn kiel siajn infanojn estas tradicia virto de la ĉinaj instruistoj. La harmonia rilato inter la instruistoj kaj lernantoj estas garantio por kompleta kreskado de la lernantoj en moralo, intelekto, fizika kulturo, estetiko kaj laborkapablo. Kaj sen amo ne estas harmonio.

Juna instruistino Xiang Ying diris:

"Harmoniaj rilatoj inter instruistoj kaj lernantoj favoras altiĝon de leciona kvalito. Por harmoniigi la rilatojn inter instruistoj kaj lernantoj, reciproka respekto estas bezonata."

Sen konsidero de la poentoj, ĉiuj lernantoj, inkluzive de tiuj, kiuj ofte ricevas malaltajn poentojn, ne estas abomenindaj, kaj plie, iliaj malaltaj poentoj iagrade montras malsukceson en instruado, tial pro la malsukceso de la lernantoj ŝi ĉiam kritikas sin mem, sed neniam plendas kontraŭ ili. Kompreneble, tio ne signifas ignori edukadon. Kiel instruistino, ŝi lertas en sugesta instruado.

Multaj instruistoj proponas, ke oni donu profundan amon precipe al la lernantoj kun malaltaj notoj. Estis iu knabo, kiu plurfoje malsukcesis en ekzameno en la elementa lernejo, ĉiam silentis en la lecionoj post kiam li eniris en la mezlernejon. Prizorgo de la instruisto finfine malfermis lian animan fenestron. Li diris al sia instruisto: "Mi pensis, ke vi malŝatas min pro mia stulteco." La instruisto diris sincere: "Mi ja pensas, ke tio okazis pro mia stulteco, ĉar mi ne bone instruis vin." Poste helpate de la instruisto, la knabo ne plu sentis humilecon kaj lernis pli kaj pli bone. La praktiko komprenigis la instruiston, ke la malfacile instruebla knabo mem ne estas problemo. Ju pli ĝi malfacilas, des pli ĝi utilas por eksciti kreivecon de la instruistoj, tiusence oni povas diri, ke la instruistoj ne nur instruas la lernantojn, sed ankaŭ lernas de ili.

En la nova periodo la junaj instruistoj estas feliĉaj, ĉar la tuta socio dediĉas grandan atenton al edukado.

Instruisto de enokupig-gvida departemento sub Pekina Komerca Lernejo, sinjorino Jing Jie diris:

"Nia lernejo alte atentas varbon kaj kulturadon de junaj instruistoj. Junaj instruistoj estas pensemaj, kreemaj kaj vastvidaj. Se ili okupiĝas pri didaktiko, ili certe pli frue rikoltos sciencajn fruktojn, tial multaj lernejoj invitas famajn instruistojn por helpi la junajn, rekomendas ilin al plua lernado aŭ partoprenigas ilin en diversaj konkursoj de instruado."

Kiam la edukado spertas grandan ŝanĝiĝon, la mezaĝaj kaj maljunaj instruistoj alfrontas defion ne nur en ŝanĝado de konceptoj kaj instrumetodoj, sed ankaŭ en psikologia kaj fiziologia statoj. Konforme tion, la lernejoj donas al la mezaĝaj kaj maljunaj instruistoj kompensan edukadon kaj alte taksas ilian psikologian sanon. Se la instruisto sentas malĝojon kaj instruas kun tiu sento, tio do povas malharmoniigi la rilatojn inter ili kaj la lernantoj, kio malutilas al la psikologia kaj fiziologia disvolviĝo de la lernantoj.

La lernejaj gvidantoj prizorgas la instruistojn en la laboro kaj ĉiutaga vivo, donas al ili harmoniajn medion kaj laborkondiĉojn, por ke ili laboru ĝoje kaj energie. Por la instruistoj la plej ĝojiga afero estas levi la edukitecon de la lernantoj. Kompreneble, en la Instruista Tago ili ofte ricevos neatenditan donacon. Matene, ĉe la lerneja enirejo geknaba orkestro ludas gajan muzikon. En iliaj kabinetoj la seĝoj estas kovritaj per novaj kusenoj. Post laboro ili trovas, ke iliaj bicikloj estas purigitaj…En tiuj tagoj la lernejoj kaj eĉ la tuta socio faras laborojn utilajn speciale por la instruistoj.