• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-07 20:13:06    
Moroj de Jingpo-a Nacieco

cri
Jingpo-nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. Jingpo-oj plejparte loĝas en la montregiono de la Dehong-a Dai-nacieca kaj Jingpo-nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Yunnan, kaj la ceteraj dise en najbaraj lokoj. Nun en Ĉinio estas pli ol 119 mil jingpo-oj.

Jingpo-oj sin okupas ĉefe pri agrikulturo. Ili kulturas ĉefe rizon, milion kaj ankaŭ maizon. Rizaĵo estas ilia ĉefa manĝaĵo. Jinpo-oj estas bravaj. Jam de sia infanaĝo la viroj eklernis ĉasi. Kiam ili vizitas alian lokon, ili portas longan glavon ĉe la talio kaj kupran pafilon sur la ŝultro kaj aspektas kavalire.

La 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro estas Munao-Festo, la plej solena tradicia festo de Jingpo-oj. En tiu tago, la popolanoj kolektiĝas el diversaj lokoj por kune kanti kaj danci. Miloj kaj miloj da homoj cirkle dancas kantante. La sceno estas vere grandioza spektaklo.

Traveturinte la valon Lujiang, okcidenten laŭ la ŝoseo etendiĝanta inter Yunnan kaj Birmo, oni povas atingi la monton Santai, kie loĝas ĉefe Jingpo-oj. Rigardate de la pinto de la monto Santai, verdaj montoj staras unu post alia en malproksimo, piede de la monto la fekunda valo sin banas en oraj sunradioj.

La vilaĝeto Bangwai kun malpli ol dudek familioj sin kaŝas inter verdaj arboj kaj bambuoj. Same kiel ĉiuj aliaj vilaĝoj de Jingpo-oj, ĝi estas malgranda, kaj la vilaĝanoj loĝas dise. Antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Jingpo-oj vivis profunde en la arbaro de malproksima montaro, sin trovante en la disfalanta etapo de la primitiva socio. La produkta nivelo estis tre malalta, ili kultivis migre per tanĉilo post forbruligo de la kreskaĵoj. Ĉar iliaj kampoj estis nefiksaj, tial ili ĉiam migris de monto al monto kun la vilaĝo. Post la fondiĝo de la Respubliko, ŝanĝiĝis tiu postiĝinta produkta stato. Jingpo-oj loĝas fikse, kvankam ili ankoraŭ konservas sian kutimon loĝi dise en malgrandaj vilaĝoj.

Iliaj domoj plejparte estas konstruitaj el bambuo kaj ligno kun la pajla tegmento. Ĉirkaŭ la domoj kreskas bambuoj kaj baŝoujoj, panarboj kaj aliaj fruktarboj. En la lastaj jaroj, dank' al la senĉesa altiĝo de la produkta nivelo, la enspezoj de Jingpo-oj multiĝas jaron post jaro. Nemalmultaj riĉaj familioj konstruis por si novajn domojn tegole tegmentitajn.

Jingpo-oj estas gastamaj. Ili ĝenerale regalas gastojn per abunda tagmanĝo. La frandaj pladoj kun la originala gusto de Jingpo-oj impresas la gastojn neforgeseble. La plado preparita el viando de ruĝa cervo, kiu estas rara manĝaĵo por urbanoj, bongustas kiel sekigita bovaĵo. La porkaĵo rostita en bambutubo kaj spicita per kapsiko, askalono kaj zingibro vekas ĉies apetiton per sia delikata aromo. Ankaŭ la frititaj burdidoj estas raraj frandaĵoj. Burdido, pupo de burdo. Sur krutaj rokoj kaj altaj arboj oni povas trovi grandegajn burdnestojn. Dum la genera tempo, en ĉiu ĉelo de ĝia nesto estas po unu burdido. Tiam Jingpo-oj singarde portas hejmen nestojn, elprenas la pupojn por regali gastojn. La fritaĵo multe entenas proteinon, estas bongusta kaj fragila. Tamen ĝia preparo ne estas facila, postulas kuraĝon kaj saĝon por eviti la pikvundon de la svarmantaj burdoj. La plado plene montras gastamon de la mastroj al gastoj.

Same kiel manĝo kaj vesto, riz-vino estas grava en la vivo de Jingpo-oj. Ili regalas gastojn per memfarita riz-vino. Ili entenas riz-vinon per delikate prilaborita bambutubo kun grandeco taŭga por manpreno. La iom longa malsupra parto de la tubo servas kiel vinujo, dum la supra parto iom mallonga servas kiel kovrilo kaj ankaŭ taso. Sur la tubo estas unu aŭ du strioj da puntoj plektitaj el maldikaj bambufadenoj. Ĉe Jingpo-oj estas proverbo: Vino povas kunligi du montojn, por kunligi la korojn de amikoj la vino estas nemankigebla. Gastante ĉe Jinpo-oj oni nepre devas fortrinki la vinon prezentitan de la mastroj, nur tiam la gastoj povas fariĝi iliaj amikoj.

Jinpo-oj sin vestas simple. La vestoj de viroj estas similaj al tiuj de han-oj. La virinoj ŝatas surporti longan veston kaj mallarĝan jupon el nigra memteksita dreliko. Tamen en festoj ili sin vestas lukse. La junulinoj portas striktan ĵaketon el nigra veluro, kun tri cirkloj da brilantaj arĝentaj vezikoj sur la fronta kaj dorsa flankoj. Ĉe tiuj vezikoj pendas grapoloj da arĝentaj ĉenoj kaj aliaj arĝentaj ornamaĵoj. Iuj junulinoj portas sur la brusto kaj dorso du vicojn da arĝentaj lamenoj. La arĝentaj ornamaĵoj simbolas bonan aŭguron. La junulinoj ŝatas surporti ruĝan, mallarĝan lanan jupon, kun belaj desegnoj broditaj de ili mem. Surkape ili portas altan ruĝan lan-turbanon. Iuj junulinoj havas frizitan hararon pendanta sur la ŝultroj. Ili aspektas vigle kaj bele. La junuloj ŝatas volvi la kapon per blanka turbano, kies unu ekstremo estas okulfrape ornamita per ruĝa globeta kvasto. Ili kunportas du okulfrapajn objektojn: pendas ŝultre sako garnita per arĝentaj vezikoj kaj ĉeno kaj talie longa glavo. Ĉiu viro de Jingpo-oj havas du longajn glavojn, unu por laborado kaj ĉasado, kaj la alia por ceremonio dum festoj. La ceremonia glavo, kun arĝentaj tenilo kaj ingo surhavantaj ĉizitajn desegnojn, estas tre valora. La glavo montras bravecon kaj neflekseblecon de Jinpo-oj kaj estas simbolo de vira ĉarmeco.