• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-08 15:45:29    
Sinjoro Zhang

CRI
Yimo ĝentile ridetis kaj provis refuti. "Tamen oni agresas nian landon. Kio sekvus, se ni ne rezistus!…"
"Rezisti?" Oblikviĝis la buŝo de sinjoro Zhang. "Vi povas gajni? Ĉu vi venkos? Vane!"
"Tiel do Ĉinio estu okupata?"
"Ne 'estu', sed… nu, unuvorte, kial vi suferigu vin, se vi ne povas venki? Via rezisto kaŭzos pli multajn mortojn…"
"Jen kial Pan diris, ke ci estas naciperfidulo!" Yimo ne aŭdigis.
Blanka ŝaŭmo krevis ĉe la buŝanguloj de sinjoro Zhang, kiu forigis ĝin per la longa ungo de la malgranda fingro, antaŭ ol argumenti plu pri la tiel nomata avantaĝo de senrezisteco.
Forte ekscitiĝis sinjoro Yimo, kiu ekbruligis cigaredon kaj plonĝis en sofon. Pro indigno tremis liaj fingroj kaj brulis la vangoj. Li pensis, ke li devas firme sin meti sur la starpunkton de la tuta homaro kaj doni solidan refuton al tiu ulaĉo, kiu nepre komprenu ke estante ĉino oni devas meriti la titolon Homo de la homaro kaj estante ne besto oni devas ne timi suferon sed lukti kaj batali ĝis lasta spiro. Sed li nenion eldiris opiniante, ke ĉi ulo ne meritas lian kritikon, aliflanke li ne volis ripeti vortojn aperigitajn en gazetoj kaj ĵurnaloj pri heroa batalado de la ĉina popolo, ĉar li sentis tion papaguma.
Ambaŭ ne parolis plu. La longa silento donis tedon kaj malagrablon al Yimo, kiu tre volis foriri, tamen trovante tion neĝentila fiksis rigardon tra la pordo por signi ke iu envenu rompi la glacion.
Subite li rimarkis post momenta distriĝo, ke la okuloj de sinjoro Zhang avide frandas la cigaredon inter liaj manoj. Subkompreno diktis, ke li elpoŝigu cigaredujon.
La oldulo, farinte fortan suĉon, laŭeble etendis la cigaredon kaj legis per fermetitaj okuloj ĝian markon. Malstreĉiĝis lia vizaĝo, sufiĉe ruĝa. Li firme tenis la cigaredon per sekaj, flavaj kaj ostecaj fingroj, kvazaŭ timante ke ĝi forkuros. Li ŝmace suĉis plu, kun granda delico. Li ekviglis kaj demandis, kiom da cigaredoj sinjoro Yimo fumas ĉiutage. Fine li menciis vinon:
"Kelkaj tasoj plaĉas al vi, sinjoro Yimo?"
"Certe, sed estas tede drinki sola."
"Facile solvi tian problemon. Ĉu mi povas inviti vin al mia hejmo?"
Yimo tre ĝojis, kiam Zhang menciis vinon kaj afable invitis lin al sia hejmo. Lia ĝojo tiom intensis, ke li proponis vesperan viziton al restoracio.
"Pardonon! Hodiaŭ… nun… mi ne havas monon en la poŝo nek faras preparon hejme. Fakte mi devas vin gastigi. Alitage, ĉu bone?"
Tamen li sincere sekvis tiun en restoracion.
Ambaŭ iĝis amikoj. De tiam ili ofte vizitis drinkejon kaj ĉiufoje Yimo faris pagon, ĉar la olda Zhang ĉiam trovis okazon por ne elpoŝigi monon.
Post longa tempo Yimo fine havis ŝancon viziti ties hejmon, ne por preni vinon, sed por redoni kaligrafian libron. Ambaŭ babilis du horojn, de la 17-a kaj duono ĝis la 19-a kaj 30, dume familianinoj de sinjoro Zhang maltrankvilege grumblis kaj murmuris en najbara ĉambro kaj metis de tempo al tempo la okulojn al pordofendo. Fine sinjoro Zhang invitis lin al restoracio, klarigante ke liaj inoj estas iom tro… tiaj kaj, cetere, lia hejmo, kiel vidite, ne taŭgas por regalo al la honora tamen unuafoje vizitanta gasto.
Ambaŭ atingis faman restoracion. Kondukinte tiun en kupeon sinjoro Zhang montris sin kiel malavaran regalanton kaj mendis ambrozion kaj nektaron.
La olda sinjoro tre kapablis en la drinkado. Taso kaj taso da alkoholaĵo rapide malaperis. Ankaŭ en fumado. En malpli ol du horoj li malplenigis la cigaredujon de Yimo, kuŝantan sur la tablo. Kaj li ordonis, ke kelnero alportu skatolon da cigaredoj de fama marko. Kvazaŭ ju pli li drinkus kaj fumus, des pli lia kapo sobrus kaj klarus kaj des pli eksplicite li ion esprimus. La parolan viglecon akompanis purpuriĝo de lia nazo kaj tio, ke de tempo al tempo li skrapis ion el inter dentoj per la longa ungo de la dekstra fingreto, klake pafis tiun "ion" el manĝaĵo flanken kiel ĵonglisto kaj faris froton ĉe la tabla rando. Konstatinte ke tempas fari pagon, li abrupte levis sin, ŝovis la manojn en la pantalonajn poŝojn kaj longe fosis ion, probable monujon.
"Mi pagu!" Instinkte diris sinjoro Yimo.
"Ne, mi jam promesis, kaj ne forgesis!" Li serĉadis tian ujon en vestaj poŝoj, sed vane. Li klinis sin kaj ŝovis la kapon subtablen. Instinkte sekvis sinjoro Yimo.
"Vi tute ne kunportas monujon!" Ĉi tiuj vortoj preskaŭ sagis eksteren tra la buŝo de Yimo, se li ne ĝustatempe regus sin por ne embarasi la novan amikon kiu, anstataŭ la seka kaj sinrega estro de la liceo, lin akompanu en la drinkado.
"Diablo! Pro la multa drinko mia monujo falis, se ne ĉi-planken, almenaŭ sur la vojon…"
"Sur la vojon? Ĉu…" Per ankoraŭ pli granda forto Yimo mortigis ridan eksplodon por ne konsterni la veteranan instruiston.
Fine Yimo ĉiom pagis, trioble pli multe ol en la pasintaj fojoj. Kaj estis feliĉe al li, ke antaŭ unu tago lerneja kontisto donis al li salajron kaj li ĝin ne tuŝis ankoraŭ nek metis en ŝloseblan keston. (Yizhi)