• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-08 17:15:37    
Mi faris fotojn por Banchen-lamaojla 10-a kaj la 11-a

cri
Kiel fotisto mi iam oficvojaĝis en Tibeto kun Banchen Erdini la 10-a. Dum 1988-1998 mi funebris pri Banchen la 10-a kaj gratulis Banchen la 11-an pro lia surtroniĝo post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno. Kiam mi faris fotojn pri tiuj gravaj eventoj, restis al mi multaj neforgeseblaj rememoroj.

LA LASTAJ FOTOJ

Tuj post la Novjara Tago de 1989, Banchen la 10-a preparis vojaĝon al Tibeto por inaŭhguri la komunan relikvan stupaon por Banchen-lamaoj la 5-9-aj. Estis vintro. Multaj persvadis, ke li iru en alia sezono, ĉar oksigeno ege mankas al Tibeto en vintro. Sed li insistis, dirante, ke estas neŝanĝebla la tago de inaŭguro decidita post sutrolegado kaj aŭgurado.

Antaŭ la vojaĝo li preparis por ĉiuj konatoj donacojn, inter kiuj estis liaj fotoj. Donacante ilin, li diris ĉiam kun rideto: "Ne forgesu, ke Banchen la 10-a estas dikulo." Tiam neniu havis tempon multe pensi pri tio, ĉar liaj 20 tagoj en Tibeto estis plene aranĝitaj. Preskaŭ ĉiutage li povis ripozi nur en profunda nokto. Ĉiufoje, kiam liaj kuracistoj volis fari al li korpo-ekzamenon, li, frapante la bruston, diris, ke li tre bone fartas.

La 28-an de januaro mi intervjuis lin. Li parolis en bona humoro pri Congkapa, fondinto de la flava sekto de la tibeta budhismo, pri la forpasintaj Banchen-lamaoj, kiuj amis kaj la patrolandon kaj la religion, pri la religia politiko de la ŝtato, pri sia ideo disvastigi la tibetan budhismon...Eĉ antaŭhvespere de sia forpaso li gaje ĉeestis amuzan vesperon. Vidinte, ke li estas ege ĝoja, mi levis mian foto-aparaton kaj faris kelkajn fotojn por li. Sed tute ekster mia atendo, tio estis liaj lastaj fotoj.

"NI FARU DENOVE"

Kvankam Banchen Erdini la 10-a estis gvidanto de la tibeta budhismo kaj unu el la ŝtataj gvidantoj, tamen li estis alirebla kaj serena. Ĉiufoje, kiam mi volis foti aŭh intervjui lin, li gaje akceptis tion, kaj kelkfoje li eĉ atentigis min pri lumo kaj ŝparo de filmo.

Tiutage, post inaŭhguro de la relikva stupao, oni prezentis donacon al li por esprimi respekton. Ankaŭ mi volis tion fari, sed mi portis kun mi nenion alian krom la foto-aparato. Do, mi prenis blankan silkan rubandon kaj diris al li kun rideto: "Majstro, mi nenion preparis, do mi prezentas al vi la blankan silkan rubandon pruntitan ĉe vi." Kiam mi respektoplene prezentis la rubandon al li, li frapetis mian kapon kaj diris kun rideto: "Vi multe laboris, mi donacas ĝin al vi." Kiam li metis la rubandon sur mian kolon, la lampeto de la foto-aparato ne lumis, ĉar la obturilo rigliĝis. Rigardante la majstron, mi diris: "Bedaŭrinde, la gravan momenton mi ne kaptis." Sed li diris: "Ne gravas, ni faru denove." Mi gaje ridis, kaj sukcesis tiu valora foto kun la majstro.

GRANDA BEDAURO

Tiutage la majstro laŭ rito karesis la kapon al la adeptoj, kiuj staris en longa vico. Ĉe la sunsubiro la loĝejon de la majstro lekis belaj sunradioj kaj la majstro en ora tibet-nacia robo aspektis pli granda kaj forta. Mi tre volis foti lin tute solan, sed mi ne povis ĝeni lin. Post kiam li finis sian kareson por la lasta adepto, la suno jam subiris. Li stariĝis, etendis siajn brakojn kaj demandis min, ĉu mi ankoraŭ volas foti lin. Mi respondis kun bedaŭro, ke la lumo ne taŭgas kaj mi faros tion estonte. Du tagojn poste, la majstro forpasis. Tio lasis al mi grandan bedaŭron por mia tuta vivo.

"BELAJ ESTAS LA FOTOJ, KIUJN VI FARIS!"

Tri jaroj jam pasis post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno kaj la aprobo de la centra registaro de Ĉinio por la surtroniĝo de Banchen la 11-a en novembro l995. Li, viva budho, naskiĝinta sur paŝtejo en norda Tibeto, multe kreskis ne nur fizike, sed ankaŭ intelekte, dank' al siaj instruistoj kaj sutro-edukistoj. En 1996 li ŝramaniĝis laŭh la rigora rito de la tibeta budhismo kaj en 1998 li ricevis verto-aspergon laŭ la doktrino de ĝia esotera sekto. Dum tiuj tri jaroj mi faris multajn fotojn pri aktivadoj de Banchen la 11-a. Kvankam mi ne havis multe da ŝancoj paroli kun li, tamen li profunde impresis min per sia deca konduto.

Banchen la 11-a ĉiam aspektas trankvila. Kiam li gvidas budhismajn aktivadojn, li neniom maltrankvilas antaŭ granda amaso da homoj. Li recitas la sutron ĝuste, ritme kaj klare, ĉiam kun majstra sinteno.

Li estas infano kun bona memoro. Foje mi konigis al li mian nomon en han-lingvo. Li ne nur bone memoris ĝin, sed ankaŭh bone prononcis ĝin. Li tre ŝatis la fotojn faritajn de mi, levis ilin kaj kapjesis al mi. Kelkfoje mi instruis al li fari fotojn per mia foto-aparato. Post pluraj kontaktoj, ni pli bone konis unu la alian. Ĉe nia renkontiĝo li salutis min en han-lingvo: "Saluton, Ĉeng Weidong!" Kaj mi reciprokis en la tibeta lingvo: "Renbuqin (signifanta respektoplenan saluton al la majstro)!" En iu tago de julio 1998 li atenteme skribis sur mia bildkajero en la tibeta lingvo: "Ĉeng Weidong, belaj estas la fotoj, kiujn vi faris!" kaj bonorde subskribis la kajeron.

Dum la tagoj kun Banchen-lamaoj la 10-a kaj la 11-a, mi vidis, kiel ili vivis kaj vivas kiel gvidanto de la tibeta budhismo, kaj konis, ke ili vivis kaj vivas vivon tute saman kiel tiu de ordinaraj homoj. Mi karmemoras Banchen la 10-an, kiu vivos ĉiam en mia koro. Kaj mi kore deziras, ke Banchen la 11-a sane kresku, heredu la virton de Banchen la 10-a kaj efektivigu lian ideon.