• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-08 17:36:41    
Ĉina ekonomio en la unuaj 3 trimestroj

cri
Suferinte de SARS, serioza trosekeco kaj aliaj malfavoraj faktoroj, la nacia ekonomio de Ĉinio kreskis je 8.5% en la unuaj 3 trimestroj de 2003, kio markis, ke la ĉinaj entreprenoj disvolviĝis rapide kaj iliaj multaj normoj kreskis rapidege kompare kun tiuj en la pasintaj jaroj. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la produktado, konsumado kaj profito kreskis harmonie.
En tiu tempo la nacia ekonomio de Ĉinio kreskis kun jenaj 8 trajtoj:
Unue, la nacia ekonomio kreskis rapide. Laŭ nekompleta statistiko la totala enlanda industria produktovaloro en la unuaj 3 trimestroj de 2003 estis 7911.4 miliardoj da juanoj. Tio markis, ke laŭ la komparebla prezaro ĝi kreskis je 8.5% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. La kresko estis pli alta je 0.6% ol tiu en la sama periodo de 2002. Sole en la tria trimestro la industria produktovaloro kreskis je 9.1%, sed en la dua trimestro je nur 6.7%. Tio markas, ke la nacia ekonomio de Ĉinio jam liberigis sin el la negativa influo de SARS kaj denove kreskis rapide. La dispozicio de la industria disvolviĝo montras, ke la ĉina ekonomio troviĝas en la periodo de rapida kresko kaj la sekundara industrio kreskis rimarkinde.
Due, agrikulturo kreskis stabile en la struktura reguligado. Tio kauziĝis ĉefe de la pluapaŝa reguligo de la terkultura strukturo. La kampoj por greno kaj sukerdonaj plantoj reduktiĝis kaj tiuj por kotono kaj legomoj pliiĝis. Pro ŝanĝiĝo de la kulturata areo kaj pro naturaj katastrofoj la totala jara produktokvanto de greno, oledonaj kaj sukerdonaj plantoj kredeble malpliiĝis, tamen stabile kreskis la brutobredado, fiŝkaptado kaj forstumado kaj la kotona produktokvanto restas sur la sama nivelo, kia tiu en la pasinta jaro.
Trie, la industria produktado kreskis rapide kaj profitodone. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la kompare grandaj industriaj entreprenoj kreis aldonvaloron de 2897.5 miliardoj da juanoj, je 16.5% pli multe ol en la sama periodo de la pasinta jaro, alivorte la kresko pli rapidis ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro je 4.3%. Tio estas la plej rapida kresko de post 1995. La alia trajto de la industria disvolviĝo estas kompleta kresko de ĉiuj ekonomiaj faktoroj. Statistiko montras, ke la rapida kresko de la industria produktado de Ĉinio strikte rilatas kun leviĝo de konsumado de la ĉinaj loĝantoj kaj rapida kresko de investado kaj eksportado.
Kvare, investo al la fiksitaj havaĵoj estas energia. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la totala socia investo al fiksitaj havaĵoj estis 3435.1 miliardoj da juanoj, je 30.5% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2002. La investaj sumoj devenis ĉefe de ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj kaj enlanda kredito, kio markas, ke la investa strukturo pluapaŝe pliboniĝis.
Kvine, rapide keskis la ekstera komerco kaj fremdlanda kapitalo utiligata de Ĉinio. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la totala importa kaj eksporta valoro atingis 606.3 miliardojn da usonaj dolaroj, je 36.2% pli alta ol tiu en la sama periodo de 2002. En tiu periodo Ĉinio ricevis favoran bilancon de 9.1 miliardoj da usonaj dolaroj, malpli multe ol tiu en la pasinta jaro je 10.9 miliardoj da usonaj dolaroj. La ordinaraj eksportaĵoj kreskis pli multe ol la prilaboritaj eksportaĵoj. La eksportado al gravaj komercaj kompanoj rapide kreskis, i.a. tiu al la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, Usono kaj Australio kreskis je pli ol 30% kaj tiu al Europa Unio kaj Rusio je 40%. La rezervitaj fremdaj valutoj de la ŝtato multe kreskis: fine de septembro 383.9 miliardoj da usonaj dolaroj, je 97.5 miliardoj da usonaj dolaroj pli multe ol tiu en la komenco de la sama jaro.
Sese, la vendovaloro de la enlanda merkato stabile kreskis. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la totala socia podetala vendovaloro estis 3269.9 miliardoj da juanoj, je 8.6% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2002, interalie, en la tria trimestro la kresko estis 9.7% kaj reatingis la nivelon antaŭ eksplodo de SARS. La kresko de vendovaloro de urbanoj evidente pli rapidis ol tiu de la kamparanoj. La konsumado de novaj objektoj daŭre kreskis. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la areo de venditaj komercaj loĝdomoj estis pli multa je 35.9% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.
Sepe, la merkata prezaro estis fundamente stabila. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la prezaro de la loĝantara konsumado kreskis je 0.7%, dum la podetala prezaro falis je 0.5% kompare kun tiu en la sama periodo de 2002. La prezaro de elfabrikiĝintaj industriaĵoj kaj produktaj rimedoj leviĝis pli kaj pli malrapide, sed en la unuaj 3 trimestroj de 2003 la prezaro de la elfabrikiĝintaj industriaĵoj kreskis je 2.4% kompare kun tiu en la sama periodo de 2002.
Oke, la enspezo de urbanoj kaj kamparanoj daŭre kreskis. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la pokapa enspezo de urbanoj estis 6347 juanoj, je 9% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2002. Malgraŭ la malhelpo de SARS, la enspezo de kamparanoj daŭre kreskis, dank' al plirapidiĝo de la reguligo de la agrikultura strukturo, leviĝo de la agrikulturaj produktaĵoj kaj malpeziĝo de la kamparana ŝarĝo. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la pokapa kamparana enspezo kreskis je 3.8%. Unuvorte, en la unuaj 3 trimestroj de 2003 la ĉina ekonomio disvolviĝis kontinue, rapide kaj sane. La industria produktado, investo al la fiksitaj havaĵoj, importa kaj eksporta produktokvanto rapide kreskis. La movforto por kresko de mikrokosma ekonomio pliiĝis. La ĝenerala situacio estas la plej bona de la lastaj jaroj, tamen en la ekonomia vivo ekzistas ankaŭ multe da problemoj. Ankoraŭ ne solviĝis la malfacilo pliigi la kamparanan enspezon, kio jam malhelpis la ekonomian disvolviĝon en pluraj jaroj, kaj krom tio la laborigo estas ankoraŭ malfacila. Daure ekzistas la malekvilibro inter la investado kaj konsumado, la urboj kaj kamparo, la industria produktado, energia produktado kaj transporta disvolviĝo. Ĉio ĉi tio estas solvenda ĝustatempe.