• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-09 15:12:51    
Rapida disvolviĝo de la radia kaj televida aferoj de Ĉinio

cri

Kun la senĉesa profundiĝo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj la rapida kreskado de la ĉina ekonomio, la radia kaj televida aferoj de Ĉinio ĉiuflanke disvolviĝas en skalo kaj tekniko. Hu Zhanfan, vicestro de la Ĉina Radia, Filma kaj Televida Ĝenerala Buroo, konigis ke la lastaj dek jaroj estas la plej bona periodo de la disvolvado de la ĉina radia kaj televida aferoj. Li diris:

"Dank' al la dekjara disvolvado, nun en Ĉinio troviĝas pli ol 300 radiaj stacioj, pli ol 300 televidaj stacioj, kaj pli ol 1200 radia-televidaj stacioj, kaj la laborantoj proksimiĝas al 500 miloj. La radiaj programoj superis 1900 kompletojn, kaj la televidaj --- 1200 kompletojn."

La radiaj kaj televidaj programeroj ne nur havas riĉan enhavon, povas rapide raporti diversajn okazaĵojn kaj posedas grandan kvanton da informoj, sed ankaŭ senĉese renovigas la formojn. Kiam okazas grandaj eventoj, ekzemple la reveno de Hongkong kaj Aomen al la sino de la patrolando, la 50-jara jubileo de la nova Ĉinio, la sukcesa petado de Ĉinio por gastigi la 2008-ajarajn Olimpikojn, la aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo kaj la Ŝanhaja Konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, ĉinaj radiaj kaj televidaj stacioj sinkrone faris disaŭdigon, por ke la ĉinaj popolanoj ĝuu la kor-ekscitan momenton en la unua tempo. Multaj novaĵaj programoj de la Ĉina Centra Televida Stacio, la Ĉina Popola Radio kaj la Ĉina Radio Internacia jam fariĝis eminentaj, vaste influaj programeroj.

Krom la novaĵaj programoj, la amuzaj kaj servaj programoj okupas grandan proporcion.

En ĉiu antaŭvespero de la ĉina printempa festo, la novjara festo laŭ la ĉina tradicia kalendaro, la Ĉina Centra Televida Stacio okazigas 5-horan vesperon. Tiu programo daŭris 20 jarojn ĝis nun. La spektantoj atingis kelkcent milionojn. De 1999 ĝis la fino de 2001, kelkcent ĉinaj televid-filmaj produktejoj produktis pli 20-mil volumojn de la televidaj filmoj, el kiuj la eminentaj havis multajn spektantojn. Cetere, la radiaj kaj televidaj stacioj donas ankaŭ programojn proksimajn al la vivo de la ordinaraj ĉinoj, kiel ekzemple la edukan, sanitaran kaj trafiko-komunikadan.

Ĉinaj radiaj kaj televidaj stacioj ankaŭ aktive konigas al fremdlandaj amikoj la historion kaj kulturon de Ĉinio kaj ĝian ŝanĝiĝantan socion. La Ĉina Radio Internacia kaj la internacia kanalo de la Ĉina Centra Televida Stacio ja servas kiel fenestroj de fremdlandanoj por koni Ĉinion.

Ĉina Radio Internacia estas la ununura ŝtata radio de Ĉinio por disaŭdigi al la tuta terglobo. Ĝi faras tuttagan disaŭdigon en 43 lingvoj, per mallongaj, mezlongaj ondoj kaj modula frekvenco, por konigi al fremdlandaj aŭskultantoj grandajn aferojn okazantajn en diversaj lokoj de la mondo, kaj la politikon, ekonomion, kulturon kaj historion de Ĉinio. Nun la tuta farado realigis ciferigon.

La internacia kanalo de la Ĉina Centra Televida Stacio estas la satelita televida kanalo, kun la elmigrintaj ĉinoj, ĉindevenaj alilandanoj kaj samlandanoj en Hongkong, Aomen kaj Taivan kiel la ĉefaj spektantoj. La kanalo prenas novaĵajn programerojn kiel la ĉefajn, kaj samtempe ĝustatempe kaj objektive raportas la novajn eventojn ĉinajn kaj internaciajn, kaj konigas la longan historion kaj pompan kulturon de Ĉinio. Antaŭ du jaroj, la Stacio ekfunkciigis la anglalingvan kanalon.

Cetere la ĉina registaro tre atentas la laboron ke la radiaj kaj televidaj disaŭdigoj kovru la forajn regionojn kiaj Tibeto kaj Xinjiang. La registaro asignis grandan monsumon por konstrui kaj potencigi la instalaĵojn, por ke la tieaj popolanoj povu klare aŭskulti kaj televidi multajn programojn. Samteme kun tio la ĉina registaro asignis pli ol 1,6 miliardon da juanoj de renminbi en tri jaroj por solvi la malfacilojn de 70 milionoj da kamparanoj en aŭskulto kaj televido de la radiaj kaj televidaj programoj.

La vicestro Hu Zhanfan konigis:

"Nun Ĉinio jam fundamente finkonstruis la modernan radian kaj televidan kovran reton el multaj teknikoj kaj multaj tavoloj miksite, kiaj kabla, senfadena kaj satelita, kiu kovras la plej multan loĝantaron de la mondo, kaj fundamente kovras la tutan terglobon. En Ĉinio la radia kovra proporcio atingis 92%, kaj la televida --- 93%, la kovrita loĝantaro atingis miliardon."