• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-09 16:22:26    
La tago por instruistoj de Ĉinio

cri

La 9-an de decembro en 1984, akademiano de la ĉina akademio pri sciencoj profesoro Wang Zikun estis kaptita de ideo: instruistoj devas havi sian festotagon.

Sendube profesoro Wang Zikun estas la plej frua iniciatinto por establi Tagon de Instruistoj en Ĉinio. Tiutage, li informis sian ideon al la ĵurnalo Pekina Vespero. En la sekvanta tago, la ĵurnalo publikigis artikolon sub la titolo: Direktoro Wang Zikun proponis elvolvi aktivadon respekti instruistojn kaj atenti edukadon. La artikolo vekis fortan reagon de legantoj. En la 15-a de decembro tiujare, iuj konataj profesoroj de la Pekino Normala Universitato oficiale proponis establi festotagon de instruistoj. En la 21-a de januaro en 1985, la 9-a sesio de la Konstanta Komitato de la 6-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio faris decidon, difinante, ke la 10-a de septembro ĉiujare estu festotago de instruistoj.

Fakte frue en 1932, la registaro de la Kuomintango jam difinis ke la 6-a de junio ĉiujare estu la tago por instruistoj, post la fondiĝo de la nova Ĉinio, oni ŝanĝis la daton kaj decidis, ke la 1-a de majo, nome la Internacia Laborula Tago estu same kiel la tago de instruistoj. Tamen oni ne okazigis apartan aktivadon por instruistoj.

La nova difino por la tago de instruistoj konsideras tion, ke septembro estas komenco de nova lernojaro de ĉinaj lernejoj diversnivelaj. Ĉiu lernejoj havu novajn aspektojn. La novaj lernantoj estu konantaj respekti instruistojn kaj atenti klerecon, tio kreas bonan etoson por ke instruistoj bone faru instruadon kaj lernantoj bone faru lernadon. La 10-a de septembro de la jaro 1985 estis la unua tago por instruistoj reestablita de Ĉinio, de tiam ĉinaj instruistoj havas sian propran feston.

Ĉijare estas la 20-a festotago por instruistoj de Ĉinio.

"Mi ne antaŭvidis tiom rapide establiĝi la tagopor instruisto. Mi tre, tre ĝojis, kaj tuj komencis prepari la celebradon de la unua tago por instruistoj. Studentoj levis horizontalan skribon sur kiu legiĝis 'Longvivu instruistoj'. Tio multege kortuŝas min."

Profesoro Wang Zikun tre ĝojas, ke instruistoj havas sian festotagon. Li diris, 'la evoluado de laŝtatao dependas de la strategio pri "prosperigo de la ŝtato per scienco kaj edukado", Eduko estas bazo. Por disvolvi edukon oni devas fari ion por instruistoj. La tgo de isntruistoj estas nur ŝanco, estas do ankoraŭ pli gave atenti pri edukado en ĉiutagaj laboroj."

Parolante pri la ŝanĝiĝo post establo de la tago de instruistoj, profesoro Wang Zikun opinias, ke la partio kaj la ŝtato ellaboris multajn politikojn por altigi la pozicion de instruistoj kaj plibonigi la staton de instruistoj. Establo de la festotago akcelas en la tuta socio formi moron respekti instruistojn kaj alte atenti pri edukado, estas grava ŝanco por diversaj lokoj fari ion por instruistoj, kaj estas grava periodo por ekzameni la laborojn pri respekto de instruistoj kaj alta atento pri edukado. La establo de la festo altigos la pozicion de instruistoj, akcelas la disvolvon de normala edukado kaj metas bazon por longtempe disvolvi edukadon.