• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-10 14:19:41    
Yongkang, fama urbo de ĉinaj metalaĵoj

cri
Yongkang situas meze de Zhejiang-provinco. En tiu malgranda loko funkcias miloj da maŝinaj kaj metalaj entreprenoj, pro tio ĝi ricevis la nomon "metala urbo" de Ĉinio.
La historio de la tiea metal-produktado estas tre longa. Jam antaŭ 5 mil jaroj, kiam en Ĉinio regis Huangdi, prapatro de la ĉina nacio, oni tie komencis fandi ercojn. Oni diris, ke Huangdi mem loĝis tie kaj faris imperiestran tripiedon ding-o. Tiam la loĝantoj komencis entrepreni erco-fandadon. En Song-dinastio (960-1279) multaj bronzaĵistoj, feraĵistoj kaj stanaĵistoj, devenintaj de tie, viglis en ĉiuj lokoj de la lando pro vivrimedoj. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en diversaj lokoj de Ĉinio laboris 20 mil metiistoj de Yongkang. Hodiaŭ la tieaj privataj entreprenoj pli kaj pli kreskas kaj ĝia reputacio fariĝas pli kaj pli granda.
Nun la metala produktado jam fariĝis grava parto de la tiea ekonomio. La nombro de metalaj kaj maŝinfabrikaj entreprenoj kaj ilia produktovaloro konsistigas pli ol 80% de la lokaj entreprenoj kaj ilia totala produktovaloro. La de ili produktitaj metalaj varoj superis 20 mil specojn kaj 1.2 mil specoj el ili eksportiĝas alilanden. Inter ili estas elektraj instrumentoj, ĉiutage uzataj metalaĵoj, serio da ĝardenaj instrumentoj, instrumentoj por aŭtobusoj, terkulturaj maŝinoj kaj motorcikloj kaj aliaj malgrandaj metalaĵoj. Ili havas grandan debiton en la marketo pro siaj alta kvalito kaj malkara prezo. La tie produktitaj raspiloj, tondiloj, tranĉiloj kaj rabotiloj ĝuas grandan renomon en- kaj eksterlande.
Oni jam investis 370 milionojn da juanoj al konstruo de la Ĉina Scienc-teknika Metala Centro, kiu kovras 33 hektarojn da tero kun plank-areo de 315 mil kvadrataj metroj kaj 2390 butikoj. Pro tio ĝi fariĝis la plej granda komercejo de diversaj metalaĵoj en Ĉinio. La metalaĵoj vendiĝas ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj 30 landoj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko.
Yongkang establis sian vendejon ankaŭ en okcidenta Ĉinio kaj landlima regiono. Nun formiĝis en la lando komerca reto de metalaĵoj kun Yongkang kiel la centro. La diversaj varoj kaj informoj pri metalaĵoj ĉinaj kaj alilandaj kolektiĝas en Yongkang. Pro tio ĝi estas ankaŭ centro de scienc-teknologiaj informoj pri la metalaj produktaĵoj.
Por kunigi la scienc-teknikajn fruktojn kun la merkata bezono Yongkang establis la Ĉinan Muzeon de Metalaĵoj, Eksponejojn de Famaj Produktaĵoj de Yongkang kaj de aliaj landoj, Scienc-teknikan Domon, Scienc-teknikan Bibliotekon k.a. Ili estas utilaj ne nur al la produktado de metalaĵoj de Yongkang, sed ankaŭ al ĝia teknika renovigo.
Yongkang kredeble fariĝos bazo por disvolvo kaj eksperimento de la metalaĵoj. En 2000 tie okazis la Kvina China Foiro de Metalaĵoj kaj en ĝi oni vendis 2130 scienc-teknikajn fruktojn.