De sia infaneco ŝi timis noktiĝon, ĉar la malhelo plifortigis ŝian melankolion kaj kaŭzis, ke ŝi ekpensis pri sia malsano, eĉ pri morto.
Proverbo diras, ke se patro longe restas paciento, eĉ filo perdas paciencon. Iagrade ŝi enviis tiujn, al kiuj subita malsano forrabas la vivon. Por ili la sufero estas mallonga, kaj ili ne portas al siaj familianoj senfinan ĉagrenon. Ŝi ankoraŭ memoris la pasintaĵojn en la tagoj, kiam ŝi ĵus edziniĝis. Ĉiufoje, kiam ŝi malsaniĝis, ŝia edzo estis tiel maltrankvila kiel formiko sur varma pato. Kiam ŝi ploris pro doloro, li provis distri ŝin, ŝercante: "Nenia ĉagreno ja necesas, mia stulteta karulino, la fino de la mondo estas ankoraŭ malproksima." "Prenu bovlon por teni viajn larmojn, valoraj or-grajnoj ili ja estas!" Sed poste, kun la senĉesa pligraviĝo de ŝia kronika malsano, iom post iom malmultiĝis liaj spritaĵoj kaj ankaŭ liaj ridantaj trajtoj. Iafoje li ankoraŭ donis ŝercajn vortojn, sed tiaj karesaj titoloj kia "mia stulteta karulino" estis jam ellasitaj, kaj liaj zorgemaj demandoj cedis sian lokon al senpaciencaj interjekciaj frazoj. Foje kiam ŝi petis lin aĉeti lan-fadenojn, li forte kuntiris la brovojn. Iun vesperon ŝi suferis de febro, tremante sub du vatitaj litkovriloj. Kiam ŝi postulis, ke li pretigu por ŝi varmakvan sakon, li, absorbita de televida programo, malafable respondis: "Atendu momenton!" Kaj la atendo daŭris eĉ ĝis la sekva tago! Kiel ŝanĝiĝemaj estas la sentoj de homo! Ŝi ofte pentis pri sia edziniĝo, des pli pri tio, ke ŝi ankoraŭ ne havas infanon. Familie infano estas la kaŭzo de kontraŭdiroj, sed ankaŭ stabiligilo. Ĉu oni ne vidas, ke geedzoj kun infano estus multe pli retenataj, sed ili dezirus eksedziĝi? Jes, estas enuige por sana homo akompani malsanulon pli ol dek jarojn. Ĉiufoje, kiam li mienis malgaje, en ŝian kapon venis la penso: "Ĉu mi lin tedas?" Ŝi decidis, ke se li proponus eksedziĝon, ŝi volonte tion akceptus. La volo de homo ne dolĉigas melonon, se ĝi ankoraŭ ne estas matura.
Tutan tagon nigraj nuboj kolektiĝis, kaj post vespermanĝo, kiel atendite, ekfalis sojfabograndaj pluvgutoj. Ŝi staris antaŭ sia loĝdomo kaj avide enspiris la humidan aeron kun la agrabla odoro de la tero. Maljunulino en armeana uniformo ekrigardis ŝin scivoleme, preterpasante, kaj tuj poste sin returnis kaj ŝin demandis:
"Ĉu vi estas…?"
"Kaj vi…?"
"Ĉu vi ne plu min konas? Mi estas Ju, kuracistino de la Armea Hospitalo No. 650."
Ho, jes! Antaŭ la geedziĝo ŝia edzo suferis de nefrito, kaj ĉiusemajne ŝi devis veturi bicikle de sia fabriko en la orienta antaŭurbo al la armea hospitalo en la okcidenta antaŭurbo por akiri al li alte-efikan dekoktaĵon preparitan de la hospitalo. Doktorino Ju tiam donis al ili multe da helpo.
"Ĉu la malsano foje reatakis vian edzon?"
"Ne. Jam de pli ol dek jaroj, kaj nun li estas fortika kiel bovo." Ŝi invitis la kuracistinon enkomen por vidi ŝian "bovon". Trinkante teon, la gastino senĉese laŭdis ŝin antaŭ ŝia edzo:
"Feliĉa edzo vi ja estas, vi havas bonan edzinon! Mi ne povas forgesi, ke foje ŝi trafis pluvegon survoje al nia hospitalo kaj montris sin tute malseka kiel ĵus elakvigita kokino. Alifoje, la kruroj doloris ŝin, ke ŝi apenaŭ povis piediri plu, sed ŝi nepre volis tuj porti la dekoktaĵon hejmen por ne maltrankviligi vin…"
Mallevante siajn okulojn, ĉe kies anguloj jam aperis rimarkeblaj sulketoj, la edzo intermetis mallaŭte: "Ŝi suferas de artrito."
La neatendita renkontiĝo rompis la trankvilon en la koro de la edzino, ke ŝi longe ne povis endormiĝi en tiu nokto. Subite ŝi sentis varman manon sur la frunto. Ŝi malfermis la okulojn kaj vidis sian edzon sinĝene sidanta apud la lito kun mieno de bubo pune batita kaj varmakva sako en la manoj. Ĉu estas vi? Ĉu estas vi, mia plej intima kunulo? Ŝi ĵetas sin en liajn brakojn kaj ekploregis kiel infano.
"Ne ploru, ne ploru plu! Morgaŭ mi lernigos al vi ĉigono*, ĉu bone?" Li karesis al ŝi la harojn kaj kun rideto aldonis: " Kaj honorarion vi ne devas pagi al mi."
Ŝi eksplodis per rido, kvazaŭ gaja infano.
|