• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-13 09:54:12    
Belaj farunaĵoj de Shanxi-provinco

cri

En Heyang de Shanxi-provinco kreskas bonkvalita tritiko dank' al fekunda tero kaj milda klimato, kaj la faruno de la tritiko estas blanka kiel jado, kaj oni faras el ĝi tre diversajn delikatajn manĝaĵojn.

La popolo de Heyang estas ĝentila kaj multe atentas etiketon. Floraj farunaĵoj estas nepre necesaj kiel donaco okaze de festo, geedziĝo kaj funebro. En la kamparo de la loko preskaŭ ĉiuj moroj havas respondajn florajn farunaĵojn. Ekzemple en nupto oni certe vidas paron da huntunoj kun floroj, kiujn eĉ lertuloj bezonas kelke da tagoj por elfari. La gepatroj de la novedzino donacas tion kun sugesto, ke ili konfidas al la novedza familio la filinon belan kiel floro kaj esperas, ke ŝi vivos feliĉe. La paro da huntunoj kun floroj konserviĝas longan tempon en la novgeedza ĉambro. Se naskiĝas knabo, la patrinflanka avino donacas farunan bovon kun espero, ke la nepo estos forta kiel bovo. Se naskiĝas knabino, ŝi donacas farunan fiŝon kun espero, ke la nepino estos vigla kiel fiŝo. En naskiĝtago de grandaĝuloj oni donacas tre imponan farunaĵon ornamitan per drako, fenikso, peonio faritaj el faruno. En la mezo staras faruna statuo de Avo-senmortulo. Por funebro oni donacas paron da vaporumitaj panoj ornamitaj per farunaj floroj, kaj meze de la floraro staras blanka gruo por esprimi, ke la gruo portos la forpasinton al la ĉielo.

La lokanoj de Heyang ŝatas donaci malsamajn farunaĵojn respondajn al diversaj festoj. Konstrui domon estas granda afero por la kamparanoj, kaj kiam oni surmetas ĉeftrabon, la najbaroj devas esprimi gratulon al la dommastro, kaj tiu devas disdoni farunaĵojn al ili kiel donacojn.

20 kilometrojn for de la gubernia urbo estas vilaĝo Zhangliu, kie vivas 78-jara avino Zhao Xiuqin, tre lerta en farado de farunaĵoj. En la aĝo de 3 jaroj ŝi perdis la gepatrojn kaj estis vivtenata de la avino. Deinfanece ŝi ŝatis fari papertondaĵojn. Por vivteni sin, ŝi ŝpinis kaj teksis. Kiam ŝi plenkreskis, ŝi jam ĝuis grandan famon pro la papertondado kaj farado de farunaĵoj. Kiam oni okazigis nupton aŭ funebran ceremonion, oni ŝatis inviti ŝin fari tian kaj tian farunaĵon kaj ŝi ĉiam volonte donis helpon.

Tio estis peco da pasto. Post prilaboro de la avino, ĝi fariĝis floro, birdo, insekto kaj homo en granda vigleco. Ŝi estas saĝa kaj ne sekvas rutinon. Ŝi studas la psikologion de kamparanoj kaj konas ilian bezonon kaj povas elfari tre diversajn farunaĵojn kaj tradiciajn kaj renovigitajn. Farado de farunaĵoj de Heyang akcentas kolorigadon. Ŝia sperto en tio faris ŝiajn farunaĵojn pli belaj ol farunaĵoj faritaj de aliaj.

La avino senrezerve instruas sian arton al dekkelke da virinoj en najbaraj vilaĝoj. Dank' al tio la arto de farunaĵoj multe ŝatata de la popolo akiris tre bonan daŭrigon kaj disvolvon.

La arto de farunaĵoj de Heyang disvolviĝis en la senĉesa folklora aktivado kaj iom post iom formis sian karakteran stilon de troiga plastiko, okulfrapa koloro, peza folklora gusto kaj delikata farado. Malsamaj lokoj havas farunaĵojn de malsamaj stiloj. Farunaĵoj de ebenaĵo estas delikataj, kaj unu sola vaporumita pano surhavas 60-70 aŭ eĉ pli ol 100 farunajn florojn, la koloro estas malpeza, kaj la karaktero de faruno elstarigita. En regionoj ĉe la Flava Rivero oni faras farunaĵojn en kruda kaj iom troigita formo, la farunaj floroj estas grandaj kaj vaporumita pano helkolora. Tiu por la Festo de Klaro kaj Brilo (ĉirkaŭ la 5-a de aprilo) altas 30-50 cm kaj pezas 3-4 kilogramojn. Krudeco kaj lakoneco de plastiko estas karakterizaĵoj de farunaĵoj de duonmonta regiono.

Kolorigo estas karakterizaĵo de farunaĵoj de Heyang. Ĝi devas ne nur beligi la farunaĵojn, sed ankaŭ konservi la originan koloron de faruno, ke oni tuj povu scii, ke ĝi estas farunaĵo. Oni armas la farunaĵojn per maldikaj bambuaj strioj kaj fragmitaj tigoj kaj starigas ilin sur la granda vaporumita pano laŭ la planita strukturo. La vaporumita pano povas esti antikva homa figuro, bebo aŭ la Trio de Feliĉulo, Altrangulo kaj Longevivulo. Kiam bebo monatiĝas, oni donacas farunan knabinon. La kapo de la infano konsistigas trionon de la tuta artaĵo, kaj oni pentras sur ĝi nur grandajn nigrajn okulojn kaj ruĝajn vangojn, por laŭeble konservi la naturon de faruno. Sur ĝia kapo estas multaj multkoloraj floroj kaj papilioj, kaj sur ĝiaj ŝultroj multaj floroj. La bebo tenas fenikson en la manoj, kies longa vosto falas malsupren, kaj sur ĝia piedo estas ora fiŝo.

La diligentaj kaj saĝaj kamparanaj virinoj ne estas katenitaj de rutino. Ilia riĉa imagipovo gvidas iliajn lertajn manojn en farado de admirindaj farunaĵoj. Ekzemple oni donacas huntunon en formo de tigro, sed el ĝiaj naztruoj estas du 10-centimetraj vermiĉeloj. Kio ili estas? Kaj la kreinto diris, ke ili estas elspiro de la muĝanta tigro. Sur la oreloj de la tigro estas po unu malgranda papilio en grandeco de duoncolo. La popolaj artistoj harmonie kunordigas grandecon kaj malgrandecon, firmecon kaj flekseblecon kaj ĉefan kaj akcesoran, kio donas grandan artan infektan forton.