• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-13 09:54:47    
Brokatoj de Ĉinio

cri
Brokato estas tradicia popola metiartaĵo de Ĉinio. Antaŭ 2500 jaroj en Ĉinio jam aperis metiejoj de brokato kaj iom pli poste, dank' al uzado kaj senĈesa plibonigado de feraj instrumentoj, populariĝis la metio de brokatofarado.

En Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K.-220 p.K.) la teknologio de brokato jam havis tre altan nivelon. Krom silka, oni faris brokaton ankaŭ lanan kaj filigranan. Krom geometriaj desegnoj, oni enteksis ankaŭ figurojn de drako, birdoj kaj tre diversaj animaloj.

En Tang-dinastio (618-907) pompe prosperis la ekonomio kaj kulturo de la feudisma socio de Ĉinio. Tiam aperis nova speco de brokato - vefta brokato. Desegno de tia brokato estis formita per multkoloraj veftoj. Krome la maŝinoj estis multe plibonigitaj kaj oni povis fari pli larĝan brokaton. Sur la tiamaj brokatoj ofte aperis kvarpecaj desegnoj, diversaj floroj kaj bestoj. Ĉar tiam viglis kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj la Okcidento, brokatoj de Tang-dinastio ekhavis ekzotan guston. Brokato de Tang-dinastio grave influis la kulturon de la sudorient-aziaj landoj kaj ankaŭ tiun de la mondo. La Okcidento nomis tiaman brokaton Tang-brokato.

Brokato de Song-dinastio (960-1279) konservis la stilon de lukseco kaj pompeco de brokato de Tang-dinastio kaj aldonis al si novan stilon de delikateco kaj mildeco.

En Yuan-dinastio (1206-1368) oni enteksis en brokaton oran filigranon, kio faris la brokaton brila kaj dika.

En Ming-dinastio (1368-1644) brokato havis novan prosperon. Ĝi ofte surhavis desegnojn de peonio, pigo sur umearbaj branĈoj k.a., esprimantajn la popolan deziron pri paca vivo. Tiutempe ĝi estis uzata ne nur por vestofarado kaj dekorado de Ĉambroj, sed ankaŭ por bindado de libroj kaj garnado de pentraĵoj. Tia brokato estis malpli dika, kaj estis nomata Ming-brokato.

En Qing-dinastio (1644-1911) brokato surhavis Ĉefe antikvastilajn desegnojn, kaj brokatoj de Nankino kaj SiĈuan ĝuis renomon. Brokato de Nankino estis dika kaj peza, kaj la desegnoj similas al multkoloraj nuboj sur la Ĉielo. Brokato de Suzhou estis maldika kaj malpeza. Ĉiuj tiuj estis superaj brokatoj de Qing-dinastio.

En la regionoj de nacimalplimultoj oni produktis brokaton el silko, lano, lino kaj kotono, kun kotono kiel la Ĉefa materialo. Brokatoj de nacimalplimultoj havas tre diversajn gustojn kaj naciajn specialaĵojn pro la malsameco de la vivkutimo kaj estetiko. Kompare famaj estas brokatoj de nacimalplimultoj Ĝuang, Taj, Mjaŭ kaj Dong.

Brokato de Ĝuang-nacio estas farata en Guangxi kaj Guizhou. Ĝi estas dika, ĝiaj koloroj freŝaj kaj desegnoj de papilio, floro, pavo kaj leono preferataj.

Brokato de Taj-nacio estas farata en Yunnan. Kotono estas la Ĉfa materialo. La koloroj estas okulfrapaj, kaj ruĝa, nigra, blanka, flava, verda kaj purpura koloroj estas preferataj. Elefanto, leono, pavo, floro, domo kaj homo estas ofte desegnitaj.

Brokato de Mjaŭ-nacio estas farita el kotono, silko kaj lano. La desegnoj ofte prezentas floron, herbon, fiŝon, insekton kaj diversajn animalojn. La koloroj estas helfreŝaj, kaj ruĝa, persika, verda, oranĝa kaj purpura koloroj estas ŝatataj.

Brokato de Dong-nacio estas farita el fadenoj de nigra, blanka, bruna kaj flava koloroj. Geometriaj desegnoj estas preferataj. Ankaŭ ondlinioj estas ofte uzataj por dividi florojn kaj papiliojn.