• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-13 15:25:21    
Rideto, Dolĉa Rideto

cri

"He, ĉu vi konsentas rigardi filmon kune kun mi? Ĝi ja estas nova filmo, filmo ankoraŭ ne publike prezentita," proponis al li la junulino, levante du biletojn en la mano. Ŝi apogis sin al apudvoja benko kaj honteme palpebrumis.

"Volonte! Kiam komenciĝos la filmo?" La junulo frotis al si la manojn pro neretenebla ĝojo.

"Morgaŭ matene, je la naŭa."

"Tamen, ne, tiam mi deĵoros," li diris sinĝene kaj bedaŭre.

"Petu forpermeson do!" ŝi proponis senhezite.

"Peti forpermeson? Por viziti kinejon?" Li forte miris pri ŝia propono, ke li larĝe malfermis la buŝon. Laŭ lia menso estas tiel neimageble peti forpermeson por rigardi filmon, kiel aĉeti ion sen pagi.

"Ĉu vi konsentas?" ŝi demandis kun iom da senpacienco.

Li hezitis.

Ili interkonatiĝis nur antaŭ du monatoj, sed ŝi jam fariĝis nemankigebla parto en lia vivo. Al li ŝajnis, ke io ne difinebla en ŝi lin magnetas. Kompreneble, estas agrable viziti kinejon kun ŝi, kaj tio sendube kreskigos la amikecon inter ili, sed – li ekpensis pri la laboro en la staplo, kie liaj kolegoj jam baniĝas en ŝvito… Li sentis maltrankviligan varmon tra la tuta korpo, kvazaŭ li jam troviĝus en homplena kinejo.

"Ĉu vi bezonas ateston por malsano-forpermeso? Tion mi facile aranĝos por vi helpe de mia fratino, kiu laboras en hospitalo."

Li fikse rigardis ŝin kun miro. Ĉu ŝi estas la sama milda knabino? Kia ŝi estis? Li apenaŭ povis kredi pri tio, kio okazas antaŭ li. Li ekmemoris la okazintaĵon: Foje malsana maljunulo venis al bazaro por aĉeti tofuon, sed kiam venis la vico de la maljunulo, la tuta stoko estis jam elvendita. Kiam li prenis la tofuon el ŝiaj manoj kaj metis ĝin en la pelvon de la maljunulo, ŝi nenion diris, sed ekridetis kun kunpremitaj lipoj. Ĉu ne?

"Ĉu vi, plenaĝa viro, ankoraŭ ne povas decidiĝi pri tia bagatelo?" ŝi malrapide demandis, direktante la okulojn al birdo sur arbo.

"Mi ja decidiĝis," turninte la vizaĝon malantaŭen li elkriis subite, ke ŝi larĝigis la okulojn pro "timo".

"Ne, mi ne povas viziti kinejon en la deĵoraj horoj!" li respondis klare kaj kategorie, sed lia koro kontraŭvole batis rapide. Kiel ŝi reagos? Eble ŝi disŝiros la biletojn, aŭ tuj foriros. Je tiuj konjektoj li vole nevole ekrigardis ŝin kaŝe.

Ne, ŝi ne foriris, nek disŝiris la biletojn. Ŝi nur ridetis, dolĉe ridetis, kvazaŭ kontenta pri io.

Ho, jes! Lastafoje ĉe la bazaro ŝi ankaŭ tiel ridetis. Nun al li ŝajnis, ke li ion ekkomprenis. Li sentis, ke lia koro fariĝis pli proksima al la ŝia.

Facila vento balancetis la branĉojn. Sub la kareso de la varmeta suno la gejunuloj sentis sin aparte agrablaj kaj komfortaj…