• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-14 10:35:53    
Iom pri la religia historio de Ĉinio (foto)

cri

Kvankam antaŭ la 17-a jc a.K. en Ĉinio estis ĝermo de religio, t.e. kulto de totemo, tamen nur komence de la unua jarcento en Ĉinio aperis religio en la vera senco. La tri gravaj religioj de la mondo, t.e. budhismo, kristanismo kaj islamismo, enkondukiĝis en Ĉinion en malsamaj tempoj, dum taoismo estis unuiĝo de diversaj doktrinoj en la antikva Ĉinio kaj absorbis filozofian penson de Laozi kaj Zhuangzi, kaj ĝi nature originis de la ĉina kulturo. La supre menciitaj kvar religioj havis ĉiun sian prosperon kaj kune formis la religian historion de Ĉinio.

Totemo kaj superstiĉo

Antaŭ Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) la ĉinoj estis tre superstiĉaj kaj tiam furoris sorĉado kaj sorĉistoj estis tre potencaj en la lando. La homoj timis venton, pluvon, tondron fulmon kaj aliajn naturajn fenomenojn, ĉar mankis al ili fundamenta scio pri la naturo. Ili havis grandan malfacilon en batalo kontraŭ la naturo, tial ili nature deziris helpon de dioj en solvo de la malfacilo.

Antaŭ Shang-dinastio (komence de la 17-a jarcento a.K. --ĉ.11-a jarcento a.K.) oni kultis totemon. Oni ekkultis totemon jam en la klana socio. Tio ja estis la plej frua dio. Siatempe ili kredis, ke iliaj prapatroj devenis de totemo.

En Ĉinio estis multe da totemoj, kiaj drako kaj fenikso.

Komence de Shang-dinastio ĝenerale oni kultis siajn prapatrojn, ĉiufoje oferante al ili 300 bovojn, tamen ili devis kulti totemon kiel sian unuan prapatron kaj poste la prapatrojn Nüwa kaj Fuxi.

En Shang-dinastio oni kredis, ke sur la ĉielo estas la plej alta dio, kiu povas gvidi aliajn diojn kaj homojn, dum la reĝo estas lia delegito en la homa mondo, pro tio la reĝo havas pli grandan aŭtoritaton. Tiam oni opiniis, ke iuj dioj estas bonaj kaj aliaj malbonaj.

En la antikva Ĉinio ofte okazis inundo kaj plej timiga estis la Flava Rivero. En la kulto oni devis oferi knabinojn al la rivera dio. Pro tio en la antikveco la kultado estis terura afero, ĉar oni devis oferi la homan vivon, inkl. de reĝidino.

En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis kulto al feoj kaj ĉiuj reĝoj volis serĉi eliksiron por fariĝi feoj eterne junaj.

Antaŭ la Orienta Han-dinastio (25-220) en Ĉinio ne estis religio, tamen estis superstiĉo.

Budhismo

Budhismo enkondukiĝis en Ĉinion komence de la Orienta Han-dinastio.

Ĝi, kreita de Gotamo, reĝido en la antikva Hindio, estas unu el la tri ĉefaj religioj de la mondo. Liaj disĉiploj nomis lin Ŝakjamunio.

Imperiestro de la Orienta Han-dinastio sendis peti hindan bonzon por prediki en Ĉinio. Hindaj bonzoj, portante sutrojn kaj bildon de Ŝakjamunio per blanka ĉevalo, venis en Luoyang, tiaman ĉefurbon de Ĉinio, kaj helpate de la kortego, konstruigis Templon Baima (Baima signifas blankan ĉevalon en la ĉina lingvo). Ĝi estas la unua budhisma templo en Ĉinio.

Budhismo proponas asketismon kaj vegetarismon kaj la bonzoj ne edziĝas. Ili volas interŝanĝi abnegacion de la nuna vivo kontraŭ ĝuo post sia metempsikozo.

Post 220 p.K. en la ĉina socio katastrofis militoj kaj la popolo vivis tre mizere kaj multe da homoj deziris ŝanĝi la nunan malfeliĉon kontraŭ feliĉo post sia metempsikozo kaj tial potenciĝis budhismo. Tiam la regantoj energie trumpetis pri budhismo. Budhismo havas doktrinojn pri metempsikozo kaj karmo kaj asertas, ke ĉiuj povas budhiĝi. Post naskiĝo de ĉan-sekto ĝi opinias, ke kompreninte, oni povas budhiĝi. La budhisma teorio estas favora al regado de imperiestroj, kiuj opiniis, ke se ĉiuj popolanoj konvertiĝas al budhismo, la socio fariĝos eterne paca kaj la politika regado estos stabila.

En la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) ĉiuj regantoj pledis por budhismo, kiu do prosperiĝis tiutempe. Iuj suverenoj prenis ĝin kiel ŝtatan religion. Tiam sole en Nankino estis 480 budhismaj temploj kun pli ol cent mil bonzoj kaj bonzinoj. Iuj temploj estis grandiozaj kiel reĝpalaco.

En la Norda Wei-dinastio (386-534) oni dediĉis grandan energion al budhismaj aferoj. Tiam oni faris budhan statuon el 50 tunoj da kupro kaj 300 kilogramoj da oro. Oni konsumis 23 jarojn kaj grandajn materialojn por elhaki ŝtonan kavernaron Longmen en Luoyang kaj ĉizi ŝtonan budhon. La Norda Wei-dinastio konstruis 30 mil budhismajn templojn, kie vivis 2 milionoj da gebonzoj.

De tiam budhismo prosperis en ĉiuj lokoj de Ĉinio. Poste ĝi splitiĝis en du sektojn. Ĝi prosperis longatempe en Ĉinio kaj multe da ĉinoj kredis je ĝi. Eĉ hodiaŭ budhistoj daŭre konstruis templojn kaj faris budhajn statuojn. Preskaŭ duono de la ĉinaj pitoreskejoj havas rilaton kun budhismo.

Taoismo

Budhismo, taoismo kaj konfuceanismo havas profundan influon sur la ĉina kulturo kaj estas rigardataj kiel tradicia ideologio de la ĉina popolo. Taoismo estas unuiĝo de diversaj superstiĉoj en Ĉinio. Ĝi naskiĝis en ĉ. 200 p.K. fine de la Orienta Han-dinastio.

Taoismo originis en Ĉinio. Ĝi unuigis la totemojn, diojn, prapatrojn kaj naturan kultadon.

Ĝi prenas Laozi kiel sian kreinton, tamen la majstroverko de Laozi ne havas enhavon de superstiĉo. La filozofiaj pensoj de Laozi kaj Zhuangzi estas konsistiga parto de taoismo, tamen ili aperis pli frue ol taoismo kaj sekve ne apartenas al religia kategorio.

La vera kreinto de taoismo estas Zhang Daoling fine de la Orienta Han-dinastio.

En la historia periodo Tri Regnoj (220-280) aperis religio "Kvin dou da rizo" (dou estas mezurunuo por greno, kiu egalas 10 litrojn). Por kuraci malsanon oni devis pagi kvin dou da rizo. Ĝi estas branĉo de taoismo, tamen dekadencis poste.

Multaj reviziis la doktrinon de taoismo kaj bonordigis antikvajn receptojn vivlongigajn. Eĉ hodiaŭ iuj kredas je taoisma vivlongigo per memkulturado. Ĉar pli kaj pli multe da homoj ne kredas vivlongigajn receptojn, tial taoistoj ne estas tiel grandnombraj kiel budhistoj.

Nun en suda Ĉinio taoismaj temploj estas pli multaj ol en norda Ĉinio.

Islamismo

Islamismo originis de Arabio. Ĝi enkondukiĝis en Ĉinion en Tang-dinastio (618-907). Komence ĝi estis predikata en nordokcidenta Ĉinio kaj poste en Yunnan kaj pli poste en aliaj lokoj de Ĉinio. Ĉar unue ĝi populariĝis inter la huj-nacianoj, tial en Ĉinio ĝi havas alinomon huj-religio. Kun senĉesa translokiĝo de hujoj islamismo populariĝis ankaŭ en la sudo kaj nordo de Ĉinio.

Kristanismo

En Tang-dinastio kristanismo nomiĝis jing-religio. Nun en Xi'an ankoraŭ konserviĝas ŝtona steleo, kiu konigas, ke jing-religio estas kristanismo enkondukita de aliaj landoj en Ĉinion.

En 1600, kiam Ĉinio estis regata de Ming-dinastio, itala misiisto Matteo Ricci venis en Ĉinion por prediki kristanismon. Komence li predikis en Guangdong kaj poste en Nankino.

Por predikado li amikiĝis al multaj ĉinoj kaj kune kun ili tradukis gravajn okcidentajn verkojn matematikajn kaj filozofiajn, tial la okcidentaj sciencoj enkondukiĝis kun religio en Ĉinion.

Post la Opia Milito en 1840 kristanismo rapide populariĝis en Ĉinio. Tiam eksterlandaj misiistoj konstruigis preĝejojn en Ĉinio. Ĉar tie okazis iuj filantropiaj aktivadoj, tial multe da malriĉuloj kredis je ĝi kaj dank' al tio ĝi populariĝis en Ĉinio. Nun ĝi havas multe da organizoj en Ĉinio.

Lamaismo

En Tang-dinastio budhismo enkondukiĝis en Tibeton tra Himalajo kaj miksiĝis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj fariĝis ruĝa sekto, de kiu naskiĝis flava sekto iom poste.

La flava sekto de budhismo estis kreita de Congkapa en la komencaj jaroj de Ming-dinastio (1368-1644). Li havis tri ĉefajn disĉiplojn, t.e. Dalai, Benĉen kaj Zhebu Zundanba.

Dalai regis en la Antaŭa Tibeto (regiono proksima al internaj lokoj de Ĉinio), Benĉen en la Posta Tibeto (proksime al Himalajo) kaj Zhebu Zundanba sur la Mongola Altebenaĵo. La bonzo de la flava sekto nomiĝas lamao, tial la flava sekto nomiĝas ankaŭ lamaismo. Lamaoj kredas je budhismo.

Laŭ la ruĝa sekto la bonzoj povis edziĝi, sed tiuj de la flava sekto ne. Post Ming-dinastio la ruĝa sekto pli kaj pli kadukiĝis, dum la flava sekto prosperiĝis.

Lamaismo estas kombinaĵo de registaro kaj religio. Ĝi gvidis religion, registaron, armeon kaj juĝejojn.

En Tibeto multaj knaboj, atinginte difinitan aĝon, devas servi en lamaejo, samkiel knaboj devas viziti lernejon. Tial se en iu familio estas du knaboj, unu el ili devas servi en lamaejo. Se tiu familio havas tri knabojn, do du el ili devas servi en lamaejo. Estas malpermesite por lamaoj edziĝi, tial la tibetanoj produktiĝas malmulte. Kaj krom tio la naturaj kondiĉoj en Tibeto estas malbonaj, tial la loĝateco estas maldensa.

En nordokcidenta Ĉinio estas blanka sekto kaj bunta sekto. Ili ambaŭ estas branĉoj de lamaismo, iom diferencaj de la flava sekto.