• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-15 14:41:03    
Dai Wangshu en la okuloj de malajziano

CRI
Januare de 2004, eldonejo de Guangxi-a Normala Universitato (en Guangxi-a Zhuang-nacieca Aǔtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio) publikigis libron verkitan de malajziano Wen Zichuan. Jen fragmentoj el la libro:
Posttagmeze de iu sabato, 1929, eldoniĝis la 1-a poemaro de Dai Wangshu, "Mia Memorado". Mi veturis al Ŝanhajo, por ĝin aĉeti.
Kiam mi legis ĝian enhavon, iu alpaŝis, pli ol 20-jara, portanta serĝan okcidentan kostumon. Li demandis min trankvile kaj milde, "Kiun universitaton vi vizitas? Vi studas literaturon?"
Mi forte surpriziĝis kaj eksentis guton da ofendo. Tamen, trovinte ke li ne havas fian intencon, mi faris honestan respondon.
"Ĉu plaĉas al vi poemoj de tiu ĉi aǔtoro?" Li almontris la libron, tenatan en mia mano kaj havantan subtilan bildon sur sia pale purpura kovrilo.
Mi diris, "Jes, certe. Mi jam legis multe da liaj poemoj. Mi plej ŝatas la du poemojn 'Strateto en Pluvo' kaj 'Flustro en Arbaro'."
Li pacience klarigis, "Oni kolektis multe el liaj poemoj en ĉi tiu libro. Eble vi estos kontenta pri ĉi tiu libro."
"Ankaǔ vi amas lian poezion?"
"Ĉu vi konas la aǔtoron?"
"Ne. Mi neniam vidis lin. Laǔdire li, diplomita el Zhendan-universitato, estas bona poeto, profunde regas ankaǔ la francan lingvon."
Li demandis pri mia nomo kaj mi diris ĝin, sed li, anstataǔ respondi kiel li nomiĝas, tiris unu el breto da samtitolaj libroj "Mia Memorado" en la librovendejo, skribis ion sur la frontispico kaj diris, ke li donacas la libron al mi, mi do ne bezonas fari pagon. Kaj li adiaǔis min kaj foriris.
Dume mi ankoraǔ fostis, leginte la subskribon – jen la aǔtoro, Dai Wangshu! Mi ĉiam imagis, ĉantante lian poemon, ke li certe estas same bela kaj ŝika kiel la versaĵoj. Leginte la subskribon, mi eksentis ioman malesperon. Mi apenaǔ kredis, ke la ĵusa konversaciinto, plena de variolaj makuloj, estas la sonore fama Dai Wangshu.
Poste mi aǔdis, ke li ĉasis pli junan fratinon de Mu Shiyin, aǔtorino de la brue fama romano "Arkto kaj Antarkto", kaj verkis multe da ampoemoj. Fine li sukcesis, tamen ne feliĉis. Li fariĝis silentema kaj soleca. Vintre de 1940, la romanistino estis murdita. Informite pri tio, ŝia plijuna fratino, la edzino de Dai Wangshu, veturis el Hongkong al Ŝanhajo por funebro, kunportante 5-jaran filinon. Nelonge poste, en Ŝanhajo, ŝi enamiĝis al iu studento, kies familia nomo estis Zhu.
Printempe de 1941, mi sciiĝis el ĵurnalo, ke li sin venenis. Legiĝis en lia testamento: "En la tago kiam ni havis ian motivon nepre geedziĝi, mi jam antaǔvidis, ke la geedzeco portos al ni senfinan ĉagrenon. Tamen mi min nutris ĉiam per la espero, ke vi fine min amos. Nun krevas la veziko de iluzio! Mi do elektas morton, rifuzante vian postulon pri eksgeedziĝo, ĉar Dodo aĝas jam 5 jarojn, ni ne devas puŝi ŝin en aflikton. Jen kial mi volas solvi la problemon per suicido. Vi liberiĝos same."
En la teksto Dai Wangshu menciis pri la 5-jara Dodo – lia 1-a filino. Tiun virinon kortuŝis nek la suicido nek la testamento. Kiel ŝi replikis? "Antaǔ 6 jaroj, kiel nun, vi vin provis mortigi, tial mi akceptis vian peton, kaj ni geedziĝis. Sed hodiaǔ mi persistas sur mia starpunkto: nepre eksgeedziĝi! Vere, kiel vi mem asertis, mi neniam amis vin..."
Fizike saviĝis nia poeto. Li hastis al Ŝanhajo, tamen li ne sukcesis disigi la ardajn adultantojn. Fine Dai Wangshu vizitis la etikeman patron de la studento. Tiu konsentis elpeli la dekadencan filon kaj samtempe avertis, ke Dai Wangshu nepre jungu sian edzinon.
La romea studento forlasis Ŝanhajon kaj migris al la monto Dabie por lukti kontraǔ la japana armeo. Tio tamen ne portis ŝancon al Dai Wangshu revidi la edzinon. Dume Dai Wangshu firme rifuzis labori por tiuj, kiujn la japanaj agresantoj jam kapitulacigis... La 28-an de februaro, 1949, Dai Wangshu forpasis pro recidivo de astmo. Li diris, "Ne apologiu pri vi mem! Kun la paso de la tempo, fine oni komprenos vin."
Kara retleganto, fine bonvolu ĝui unu el la supre menciitaj poemoj, "Strateto en Pluvo" (Ĉina Antologio, 1919—1949, p. 566):
Sub ombrelo el papero,
sur strateto longa, streta,
pluva kaj kvieta,
mi min trenas, kun espero
renkontiĝi kun knabin'
amita kiel siring'.
Ŝi posedas
siringan koloron,
ĝian bonodoron;
je siringa tristo ŝi gravedas.
Ŝi veadas en pluvet',
en konfuza ret'.
Sur stratet' kvieta
en la pluv' ŝi konfuziĝas;
sub ombrelo ŝi vertiĝas.
Kiel mi nun, kun obseda
mut', per lanta paŝ', en apati',
flegmo kaj melankoli'.
Ŝi silente venas,
jam proksimen. Jen rigardo
ĝema, jam sen ardo.
Li pretere sin fortrenas,
kvazaǔ en inkub',
kiel sombra nub'.
Kvazaǔ sonĝovente
la siringo, la knabino,
ŝvebas preter mia sino,
al lontan', silente.
Ĝis kaduka murskelet',
ĝis la fino de l' stratet'.
En la pluva elegio
ŝia koloro jam mortas,
kaj parfumo sin forportas.
Ho ve! Jam nenio!
Ankaǔ vea okulbril'
kaj siringa maltrankvil'.
Sub l' ombrelo el papero
sur strateto longa, streta,
pluva kaj kvieta,
mi min trenas, kun espero
gliti preter la knabin'
amita kiel siring'.