• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-15 14:44:01    
Inico de Sinjoro Zhang

CRI
La interamikiĝo surprizis la licean estron senprecedence.
"Kio? Vi povas intime babili kun sinjoro Zhang?"
Rigardante la longigitan vizaĝon de Pan, Yimo sentis, ke tiu ĉi-foje intervenas en lian privatan vivon en la pozicio de lerneja estro. Kolereto fulmis tra lia vizaĝo kaj li memfide ekskuzis:
"Homoj povas interamikiĝi per io komuna, konservante respektivan apartaĵon. Fakte malsameco povas riĉigi la vivon. Ĉu ne estus monotone kaj malinterese, se multaj, multaj amikoj havus samecon de opinioj?… Ni ambaŭ babilas pri poezio, kaligrafio, gravurado, pikturo kaj io alia, escepte de temo pri kurantaj aferoj…"
Tamen post kelkaj tagoj li mem trovis, ke la interna mondo de sinjoro Zhang estas jam elĉerpita. Li sentis pli kaj pli malmulte da interesiĝo en konversacio kun Zhang. Cetere lia kaso ne eltenis plu la duoblan diboĉon.
Sinjoro Zhang fariĝis lertega en ŝajna invito kaj fakta regaligo. Li ofte paradis, ke ĉe li estas abunda kolekto da antikvaĵoj, ekzemple pejzaĝo de Ni Yunlin 1) kaj kaligrafaĵo de Zhao Mengfu 2). Li rakontis eĉ tion, ke foje Wu Changshuo 3) donacis al li sigelilon.
"Kia fanfarono!" pensis Yimo. "Mi jam plurfoje vizitis vian hejmon. Vi povas ne doni al mi manĝon kaj vinon. Pro malriĉo aŭ avaro, tute egale, ne gravas. Sed vi devas montri almenaŭ unu pecon el la abundo da konservataj kaligrafaĵoj, pentraĵoj kaj sigeliloj."
Li mem ja foje petis, ke tiu feliĉigu liajn okulojn almenaŭ momente. Sed Zhang ĉiam forturnis parolan temon, respondante, ke baldaŭ li aranĝos la feliĉigan aferon.
Ĉiufoje Zhang ludis la grandan rolon de gurdo. Ankaŭ ĉi-foje. Tial Yimo klinis la kapon al sia taso kaj suĉis laŭeble plej multe, anstataŭ diri ion plu. La silento flugigis lian animon al la kara filino en la hejmo de ŝia patrinflankaj geavoj.
Dume sinjoro Zhang, konscience dankema al Yimo pro ties ĉiufoja regalo kaj alte konscia pri sia devo de vina amiko, pli kaj pli vigle elrulis vortojn pri anekdoto, epizodo aŭ skandalo de iu ajn por malenuigi sinjoron Yimo. Antaŭ ol rakonti tiaĵojn, li intence donis la impreson, ke li faras tian konfidencadon sole al siauloj kia Yimo estas.
Tiu eduka direktoro estas samseksema; li… Tiu fizikkultura instruisto adultas kun la edzino de lerneja servisto; ili ambaŭ… Ĉion ĉi neniu alia scias, vere. La kontistoj estas malversaciemaj kaj ofte arbitre prenas imposton el salajro kaj donas poŝtomarkojn kiel apunton, kaj…
"Kaj Yimo, mi diru al vi la veran veron el la veroj!" Kaj li proksimigis la vizaĝon al Yimo, tiel ke ĉi lasta preskaŭ svenis pro fetoro ellasata tra la buŝo de la unua.
"Vi akiros tutecajn biletojn, se vi mem pretigos monerojn kaj donos imposton, kiam ili faros subtrahon el via salajro. Mi ĉiam aplikas tian taktikon. Por kio mi ricevu tiom da poŝtomarkoj! Kaj…" Kaj li ankoraŭ pli proksimigis la buŝon al la vizaĝo de Yimo pro kio ĉi lasta sin klinis malantaŭen. "Estro Pan tre tre fidas min. Sed… sed de la lasta tempo li, li estas sieĝata, sieĝata de ulo Chen kaj similaj. Tiu Chen, ĉu vi ne konas lin? Ĝuste li, mi sekrete diru, diru al vi sekrete! Tiu Chen, ĉu vi scias? Nu, bonvole gardu vin! Tiu Chen, tiu estas reakciulo, tiu Chen!" Li kunpremis la lipojn kaj ekklinis la kapon. "Re-ak-ci-ulo, verververe!"
Tiajn konfidencojn, tute koncernajn al privatula virto, Yimo neniam diris al iu ajn.
* * *
La vorto "monotone" ĉiam turmentis sinjoron Yimo. Kial li havis preskaŭ neniun amikon? Kial li povis inviti neniun alian sole la oldan Zhang kiel antaŭe la licean estron?
Li ankoraŭ ofte drinkis vinon kune kun sinjoro Zhang, sed tio fariĝis jam kvazaŭ devo aŭ tasko kiun li nepre plenumu. Tamen tio grandigis al li la financan ŝarĝon, ĉar la oldulo eĉ moneron ne elpoŝigis. Kaj li eksopiris al Pan kiu ne prenis vinon sed ĉiufoje faris pagon por li.
La sopiro ne venkis lian solecon en ties akompano, ĉar li, kvankam povante ŝpari monon, devis sola trinki vinon kaj paroli pri io ortodoksa. Vespere de iu sabato li invitis neniun, nek la licean estron nek la oldulon. Li glitis en malgrandan drinkejon kaj glutis preskaŭ 2 kilogramojn da riza vino. Reveninte en sian ĉambron li riglis ĝian pordon.
Blua ampolo en lia ĉambro ellasis glaŭkajn brilojn. Kuŝante enlite, li fumis kaj fumis.
Lastatempe li fariĝis pli kaj pli sentema kaj nervoza, post ĉiufoja drinko. En lia hejmo vino lin delicigis tiom, ke li sentis sin feo. Tia sento forvaporiĝis por ĉiam. Io pikis lian koron de tempo al tempo. Fine la pikado atingis lian nazpinton kaj li tre volis ruli sin sur la planko aŭ kuri en senhoman angulon por senĝene plori.
En la pasinteco li kontaktadis sin kun samideaj homoj, sole kun ili. Li neniam helpis iun nek petis ies helpon.
"Ĉio bona mortis, pro la japanaj agresantoj! Kial ili venis sur fremdan teron anstataŭ pace vivi en sia lando!"
Soleco lin torturadis.
Li malŝlosis unu el la malgrandaj ledkestoj kaj eltiris freŝan leteron de la edzino, kiu ripetis en la letero plendajn vortojn. Ŝi eĉ alarmis, ke ŝi certe sputos sangon, se ŝi ankoraŭ loĝos en la gepatra hejmo.
Estiel ŝia edzo, li mordis la malsupran lipon kaj atakis la fenestron per la okuloj ruĝaj. Li ĉife buligis la leteron kaj pafis ĝin sur la plankon.
"Ĉiam plendi kaj grumbli, kvazaŭ mi mortigus ŝin!"
La cigaredo glitis el liaj fingroj. Li, sin klininte, levis ĝin kaj la okazo trudis, ke li deplankigu ankaŭ la paperan bulon. Ĉe tio li rememoris la edzinajn bonon kaj mankon. (Yizhi)
1) Ni Yunlin: Ni Zan (1307-1374), fama pejzaĝisto en la antikveco.
2) Zhao Mengfu: Kaligrafo kaj pentristo (1254-1322).
3) Wu Changshuo: Kaligrafo, pikturisto kaj sigelila gravuristo (1844-1927).