• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-15 16:35:58    
Entreprenisto He Yongfu

cri
Dum nia intervjuo kun He Yongfu, prezidanto de la Zhijiang-a Silikono-kompanio, li profunde impresis nin ne nur per la admirinda ekonomia efiko de sia kompanio, sed ankaŭ per siaj spirito kaj idealo de entrepreno-funkciigo. Li plurfoje akcentis, dum interparolado kun ni, kunligon de sia produkto al la ĉina kulturo kaj tiun de sia fabrikmarko al la ĉina nacio.
La mezaĝa He Yongfu estas forta. El liaj okuloj post la okulvitroj legiĝas firmeco kaj honesteco. Li parolas kun neforta akĉento de la hejmloko Zhejiang, sude de Yangzi-rivero. Menciante sian entreprenadon, li atribuis la fruktojn al la kunlaborantoj, kiuj sin okupas pri scienca disvolvo kaj teknika evoluo de lia silikono. Li kore dankas prof. Ni Hongzhi, emeritan fakulon pri silikono, kiu, en la komenco de lia entreprenado, forlasis sian hejmlokon kaj venis al Xiaoshan por lin helpi.
En la mezo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento He Yongfu decideme forlasis sian okupon bone salajratan kaj altrangan en ŝtataj entreprenoj kaj mem fondis silikono-kompanion. Tiam la silikona merkato de Ĉinio estis okupita de silikono produktita de mondfamaj kompanioj de Usono kaj Germanio. He Yongfu pensis: Ĉinio estas en plena konstruado kaj bezonas grandan kvanton da konstruaj materialoj. Ĝi devas havi sian propran silikono-entreprenon kaj sian nacian fabrikmarkon.
Establi entreprenon estas peniga afero. La unua sidejo de lia kompanio estis kaduka staplo. Por ŝpari monon He Yongfu kune kun siaj helpantoj faris transportadon per triciklo kaj por aĉeti malkarajn eksperimentajn materialojn li veturis aliloken per luita aŭto frumatene kaj revenis al Xiaoshan en profunda nokto. Influate de li, prof. Ni plurfoje reguligis la eksperimenton en nebonaj laborkondiĉoj, energie laborante tage kaj nokte
La 18-a de majo 1996 estas tago neforgesebla por He Yongfu. En tiu tago ili sukcese elfaris sian unuan produkton, t.e. neutran silikonon JS-222, kun la marko Jin Shu (Ora Muso).
Sekvis la klopodo por vendi la produkton, krei kaj disvastigi la merkaton. Pro tio He Yongfu vojaĝis tra la tuta lando, eltenante varmegan someron kaj grandan lacecon. Por ŝpari monon, li disvendis sian produkton, piedirante sub la arda suno. Li, soifa kaj ŝviteganta, iam svenis sur strato.
"Ĉiu fondinto de entrepreno havis similan sperton," diris He Yongfu.
"Se oni povas diri, ke Ĉinio en plena konstruado instigis la komencon de mia kariero, do mi povas diri, ke de senĉese evoluanta nova altteknologio dependas la vivo kaj disvolviĝo de mia kompanio," He Yongfu daŭrigis. "Entrepreno kun bela perspektivo donas atenton ne al la produktaĵoj, kvankam alportantaj tre bonan ekonomian efikon, sed al la invento de iliaj novaj generacioj."
La rivaloj de He Yongfu en la silikono-merkato estis mondfamaj kompanioj de evoluintaj landoj. Li bone komprenis, ke oni ne povas okupi la merkaton sen propra marko. "Jam en la komenco mi decidis elfari por Ĉinio nian propran nacian silikono-markon." En subiranta suno li aspektis pli firma. "Mi jam kreis la unuan silikono-markon propran al Ĉinio kaj mia celo estas vendi eksterlande la silikonajn produktajhojn de ĉina nacia marko."
Jaroj forpasis post kiam la produktaĵoj kun la marko Jin Shu anstataŭis tiujn, kiuj estis fabrikitaj de aliaj landoj kaj okupis la silikono-merkaton en Ĉinio. Nun la kompanio de He Yongfu fariĝis potenca. Tie laboras cento da homoj, el kiuj pli ol 20% estis diplomiĝintoj el altlernejoj, doktoroj kaj profesoroj de universitato. He Yongfu ĉiam alte taksas edukadon kaj sinperfektigon de teknikistoj. Li multe kunlaboras kun Zhejiang-universitato, Qinghua-universitato kaj la Ĉina Akademio de Sciencoj. Li grandkvante investis por starigi laboratoriojn en universitato, por ke liaj teknikistoj faru eksperimentadon. Krome li aĉetis domojn, por ke liaj laborantoj loĝu kaj vivu komforte kaj sendis ilin eksterlanden, por ke ili lernu modernan teknikon.
"Homo estas grava riĉaĵo. Mi devas ŝuldi mian sukceson al la fakuloj de mia kompanio," diris kun rideto He Yongfu. "Klientoj estas dio kaj fakuloj –– subtenilo de la kompanio." Li prenas ilin kiel sian valoregan riĉaĵon.
Laboristoj de lia kompanio diris al ni, ke He Yongfu amas ne nur talentulojn, sed ankaŭ ĉiujn laborantojn de la Zhijiang-a Silikono-kompanio. "Li zorgas ne nur pri la administrado de la kompanio, sed ankaŭ pri nia vivo. Tion atestas diversaj manĝaĵoj bongustaj en nia restoracio." En la kompanio oni trovas sin amata kaj feliĉa. Ĝi similas al granda familio, por kiu neniu membro avaras sian amon."