• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-16 14:33:03    
Nacimalplimulta edukado en disvolviĝo

cri

Post multjara penado, unuapaŝe formiĝis kompare kompleta eduka sistemo kun nacia karaktero, kiu inkluzivas infanan edukadon, bazan edukadon, profesia-teknikan edukadon, plenkreskulan edukadon kaj superan edukadon. En la aŭtonomaj regionoj de nacimalplimultoj estas pli ol 100 mil elementaj lernejoj, 12 mil mezlernejoj kaj 100 ordinaraj superaj lernejoj kun 18.5249 milionoj da lernantoj, nome 7% de la nombro de la lernantoj de la lando.

La 55 nacimalplimultoj de Ĉinio ĉiu havas siajn studentojn. En la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, la Guangxi-a Ĝuang-nacia Aŭtonoma Regiono, Guizhou-provinco kaj Yunnan-provinco, 98% de la lernoaĝaj infanoj lernas en lernejoj, kaj la pocentoj estas samaj kiel tiuj de la lando. 51% de la aŭtonomaj gubernioj ĝeneraliĝis la 9-jaran devigan edukadon. Rapide disvolviĝas ankaŭ la supera edukado de la nacimalplimultoj. Nun funkcias pli ol 140 superaj lernejoj por nacimalplimultanoj kaj 560 mil studentoj lernas en la lernejoj. Dank' al grandiĝo de la vicaro de nacimalplimultaj instruistoj, la nombro de nacimalplimultaj instruistoj leviĝis al 925 mil. Du-lingva instruado en la nacimalplimultaj lernejoj havis aktivan disvolviĝon, kaj nun oni instruas en 21 nacimalplimultaj lingvoj en pli ol 10 mil lernejoj, kaj ĉiujare oni tradukas kaj eldonas cent milionojn da ekzempleroj da instruaj materialoj de 3 500 specoj en nacimalplimultaj lingvoj.

En la lastaj jaroj evidente pliboniĝis la kondiĉoj de lernejoj en nacimalplimultaj regionoj, kaj diversaj lokoj de la lando fervore kaj diversmaniere helpas la nacimalplimultajn regionojn en ilia eduka laboro. La fondo de tibeta grupo, la prepara grupo de nacimalplimultanoj en superaj lernejoj kaj ujgura grupo en supera mezlernejo en landinterno bakis grandan nombron da fakuloj por la nacimalplimultaj regionoj. Senchesa disvolviĝo de la nacimalplimulta edukado ludis gravan rolon por altigi la kulturan, sciencan kaj teknikan kvaliton de la popolamasoj de nacimalplimultoj, akceli la ekonomian disvolviĝon kaj ĉiuflankan socian progreson de la nacimalplimultaj regionoj, firmigi la unuiĝon de la nacioj kaj protekti la unuecon kaj stabilecon de la lando.