• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-16 17:14:52    
Ĉinio permesas fremdlandan kapitalon en sia homriĉfonta merkato

cri
Lastatempe la Personara Ministerio de Ĉinio kaj rilataj departementoj de la registaro ellaboris "Portempan Regulon de Administrado de Homriĉfonta Perejo de Ĉina-Fremdlanda Kapitalo". Tio signifas, ke homriĉfontaj perejoj funkciigataj de fremdlanda kapitalo, kiuj konformas al la kondiĉoj, rajtas fondi homriĉfontan perejon funkciigatan de ĉina-fremdlanda kapitalo kunlabore kun ĉina homriĉfonta perejo. La regulo difinas, ke homriĉfonta perejo de ĉina-fremdlanda kapitalo ne povas dungi teknikistojn kaj administrantojn al eksterlando, kiuj laboras por gravaj konstruado kaj scienca esplorado ŝtatnivelaj aŭ provincnivelaj; tiujn, al kiuj la superaj instancoj ne permesas labori eksterlande; kaj ŝtatajn oficistojn.
Homriĉfontaj perejoj de ĉina-fremdlanda kapitalo devas esti konformaj al la jenaj kondiĉoj: ĉinaj kaj fremdlandaj investantoj devas esti entreprenoj, kiuj sin okupis almenaŭ 3 jarojn pri homriĉfonta perado; ĉiu perejo devas havi almenaŭ 5 funkciulojn, kiuj havas edukitecon de supera lernejo kaj estas kvalifikitaj je perado; perejo devas havi fiksan oficejon, kapitalon kaj oficejajn ekipaĵojn; la registrita investa sumo ne povas esti malpli granda ol 300 mil usonaj dolaroj; fremdlanda investo ne povas esti malpli granda ol 25 pocentoj, dum la ĉina investo ne malpli granda ol 51 pocentoj. Post sia aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio decidis paŝo post paŝo malfermi la homriĉfontan merkaton. En 2001 ĝi publikigis "Regulon de Administrado de Homriĉfonta Merkato", kiu unuapaŝe permesis al fremdlandaj homriĉfontaj perejoj fondi perejon en Ĉinio kunlabore kun ĉinaj perejoj.