• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-16 17:29:00    
Esploro kaj disvastigo de hibridigita rizo

cri
Someron, en Hejiang, Guangdong-provinco, sur 800 hektaroj da kampoj kreskis hibridigita rizo kun dikaj folioj kaj grandaj spikoj.
Rigardante la kampojn, Yuan Longping, fama ĉina fakulo de hibridigita rizo, emocie diris: "Tiu ĉi rizkultura revolucio montras, ke la ĉinoj povas per si mem solvi la problemon de manĝado, dank' al scienco kaj tekniko."
Rizo estas tipa mempolenanta planto monoklina. En la 70-aj jaroj Yuan Longping estis okupata de agrikultura scienc-tekniko en Hunan-provinco. Sugestite de genetiko, li ekhavis la ideon: Se sorgo kaj maizo povas esti hibridigitaj, ĉu ankaŬ rizo povas? Li do ekokupiĝis pri hibridigo de rizo.
Por serĉi rizan masklon malfekundan Yuan Longping kun siaj kolegoj vizitis preskaŭ ĉiujn lokojn de suda Ĉinio kaj trovis unu tian sovaĝan planton. El ĝi ili kulturis hibridigitan rizon kun granda supereco tiurilata kaj prove kultivis ĝin surkampe. Oktobron de 1973 estis deklarite al la mondo, ke sukcesis la eksperimento de riza hibridado. Rezulte de tio, Ĉinio pliigis en 1987 la produkto-kvanton de rizo je 15 miliardoj da kilogramoj kaj la hektaran produktokvanton de hibridigita rizo je 50%-75%.
Yuan Longping per sia scienc-teknika frukto kontribuis ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la tuta mondo. Pro tio li gajnis grandan honoron. Usona dokumenta filmo pri la hibridigita rizo diris: "Sinjoro Yuan Longping solvis la problemon de manĝado al ĉiuj popoloj de la mondo." Japano diris: "La hibridigita rizo de Ĉinio venigis shtormon al Japanio."     Nun, kiel membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Yuan preparas sin por fondi la Hunan-an Instituton pri Hibridigita Rizo. Por subteni lian esploron la ĉina ĉefministro decidis asigni al li sumon da mono. Lastatempe venis la informo, ke lia novekulturita vario de hibridigita rizo rikoltigis pli ol 12 000 kg hektare.