Ĉina ŝako estas fame konata ludo. Ĝi estas tre simila al alia ŝako en la ludo. La du rivaloj movas siajn ŝakpecojn por fari militan operacion sur ŝaktabulo laŭ siaj propraj kompreno kaj kapablo de la ludo de ĉina ŝako.
Historio
Jam en la 11-a jarcento a.K. legiĝis oficiala noto pri ĉina ŝako, kiu siatempe estis nur aristokrata ludo en klanoj de suda Ĉinio. Tiam la du rivaloj havis ĉiu 6 eburajn ŝakpecojn.
Fine de la 3-a jc. ĉina ŝako eksportiĝis en Hindion.
En la 10-a jc. ĉina ŝako havis difinitan modelon: 32 ŝakpecoj moviĝas sur ŝaktabulo kun limrivero meze kaj la generalo moviĝas ekskluzive en la kastelo, tamen ĝi restis aristokrata ludo. Post aliaj du jarcentoj ĝi fariĝis populara ludo de la ordinaraj popolanoj. Tiam aperis profesia ludanto kaj specialaj metiistoj sin okupantaj pri farado de ŝakpecoj kaj ŝaktabulo. Dank' al naskiĝo de presarto aperis ankaŭ verkoj pri ĉina ŝako.
En la 14-a jc. ĉina ŝako daŭre cirkulis inter la popolanoj kaj la ludnivelo pli kaj pli leviĝis kaj aperis teoriaj verkoj pri resumo de la sperto de ĝia ludado, kiuj havas gvidan rolon eĉ por hodiaŭ.
En la moderna socio ĉina ŝako eniris en novan etapon de disvolviĝo kaj vaste cirkulis en la monda sfero. En 1956 ĝi fariĝis oficiala sportobranĉo. De tiam ĉiujare okazis landskala konkurso de ĉina ŝako kaj aperis multe da majstroj.
Tabulo kaj pecoj de ĉina ŝako
La tabulo de ĉina ŝako konsistas el 9 paralelaj vertikalaj linioj kaj 10 paralelaj horizontalaj linioj kun 90 kruciĝejoj por ŝakpecoj. La vaka loko ĉe la 5-a kaj 6-a horizontalaj linioj estas nomata limrivero, kiu dividas la ŝaktabulon en du egalajn partojn. La generalo sidas kaj moviĝas en 米-forma kastelo.
Ĉina ŝako havas entute 32 ŝakpecojn, kiuj sin dividas en du grupojn: la nigran kaj ruĝan, kun po 16 pecoj: unu generalo, du gardistoj, du elefantoj, du ĉaroj, du ĉevaloj, du kanonoj kaj kvin soldatoj.
Mov-manieroj de la ŝakpecoj
Ĉe la ludado la ludanto manovranta la ruĝajn ŝakpecojn la unua movas siajn ŝakpecojn kaj la du rivaloj alterne faras tion ĝis unu el ili venkos aŭ ili paciĝos. En la ludado oni devas movi ŝakpecon de unu kruciĝejo al alia aŭ engluti ŝakpecon de la rivalo kaj okupi la lokon okupitan de ĝi. La du rivaloj alternigas la movadon fojo post fojo.
Generalo estas ĉefo kaj la rivalo faras ĉion eblan por engluti ĝin. La generalo povas moviĝi nur en la kastelo. Ĝi povas moviĝi supren kaj malsupren, dekstren kaj maldekstren laŭ la vertikala kaj horizontala linioj po unu kvadrato. La du generaloj ne povas stari sur unu sama linio sen obstaklo, alie perdas la ludon tiu, kies generalo estas unue movita tiel.
Ankaŭ la gardistoj povas moviĝi nur en la kastelo. Ili povas moviĝi laŭ diagonalo interne de la kastelo.
La rolo de la elefantoj estas nur defendi la generalon. Ili moviĝas laŭ diagonalo du kvadratojn. Ili povas moviĝi nur en la tereno de sia propra pozicio, sed ne transiri la limriveron. Ĝi ne povas moviĝi, se meze sur ĝia vojo estas ŝakpeco.
La ĉaroj estas plej fortaj el la ŝakpecoj. Ili povas moviĝi vertikale kaj horizontale. Se sur ilia vojo ne estas obstaklo, do ili povas moviĝi tiel longe, kiel oni volas.
Se la kanonoj ne volas engluti ŝakpecon, ili povas moviĝi tute same kiel la ĉaroj.
La ĉevaloj moviĝas rekte kaj oblikve. Ili moviĝas unu kvadraton vertikale aŭ horizontale kaj poste oblikve. Se survoje de ilia moviĝo estas ŝakpeco, ili do ne povas trapasi.
Antaŭ transiri la limriveron, la soldatoj povas moviĝi ĉiufoje nur unu kvadraton antaŭen, sed transirinte la limriveron, ili povas moviĝi antaŭen, dekstren kaj maldekstren sen retiriĝi, tamen ĉiufoje nur unu kvadraton.
Ĉe la moviĝo de ŝakpecoj, se sur la loko de via celo estas ŝakpeco de la rivalo, vi povas forpreni ĝin kaj anstataŭigi ĝin per la via, tio ja estas engluti ĝin. Sole kanonoj englutas ŝakpecon de la rivalo per alia maniero, tio estas, ili povas engluti la ŝakpecon nur sur la loko, inter kiu kaj la movata kanono estas alia ŝakpeco.
|