• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-17 18:11:26    
Sciencteknika jungado de sablo reaperigis vivecon de la Stepo Hunshandake

cri

La stepo Hunshandake situas en la sudorienta parto de Interna Mongolio, estas unu el la stepoj proksimaj al Pekino. Antaŭ kelkaj jaroj, sur la stepo velkis la flaŭro kaj furiozadis de ventosablo. Dank` al jungado, nun oni jam regis fluantan sablon kaj iom post iom restarigis la herbejojn. En iuj regionoj arbaroj kaj plantoj jam elkreskis.

Avo Zhang Chengxiang jam vivis dekojn da jaroj sur la stepo, li propraokule vidis la degeneriĝon kaj poste la revivigon de la stepo, kiu naskis kaj nutris lin.

"En la jaroj 2000 kaj 2001, sur la monteĝo plenis de sablo fluanta tutjare. Dank` al jungado per sciencteknika rimedo, en tri jaroj oni fundamente restarigis la flaŭron kiel tiun antaŭe."

Larmoj brilas en la okuloj de la avo, li konigis, ke se la sablo senbride fluus, li eble forlasus la hejmolokon kaj perlaborus kun la tuta familio aliloke.

La ŝanĝiĝo de la stepo Hunshandake sin ŝuldis al la inĝenieriaĵo de la ĉina registaro por jungi fonton de sablovento. Antaŭ kelkaj jaroj, degeneriĝinte en dezerton, la stepo Hunshadake estis frekventata de sabloŝtormo printempe, kiu grandege influis la medion de periferiaj regionoj. Samtempe, ties sablovento eĉ enblovis en la ĉinajn ĉefurbon Pekino kaj municipon Tianjin, proksiman al Pekino. Por ŝanĝi la staton, Ĉinio praktikis la inĝenieriaĵon jungi fonton de sablovento ĉirkaŭ Pekino kaj Tianjin. Nun la inĝenieriaĵo jam reverdigis sablan teron de 50 mil kvadrataj kilometroj en la ĉina norda parto, inkluzive de la stepo Hunshandake.

Dum la restarigo de flaŭro sur la stepo Hunshandake, ĉina Ŝtata Forstuma Buroo, ĉina Agrikultura Universitato, Ĉina Akademio pri Inĝenieriaĵoj kuniĝis kaj alprenis avangardajn teknikojn en la sondado de la sabla tero ekde la komenco. Sinjoro Wang Tao, akademiano diris, ke sondado per alt-scienc-teknika rimedo povas liveri sciencan bazon por preventi kaj jungi sablon.

"En 1995, ni komencis la sondadon super la dezertiĝo de la regiono. Ni utiligis telesensan kaj geografian informadikan sistemon, Tutgloban Dispozician Programon(GDP) kaj aliajn modernajn alt-scienc-teknikajn rimedojn. Nun ni jam glate plenumis dufojajn sondadojn super la dezertiĝo. Tio liveris gravan kaj koncizan bazon por preventado kaj jungado de sablo. Tiu tekniko estas progresinta en la mondo"

Dank `al multfoja ĉeloka inspektado, ĉinaj sciencistoj eltrovis, ke en sabla tero vaste etendiĝas algoj kaj muskoj, kiuj havas karakteron firmigi sablon kaj fortan kontraŭsekecon. Ili povas senakve vivi, kaj prospere vivi kun akvo. Ili havas bonan titolon "Ekspluatisto de virga tero". Cetere, per algoj kaj muskoj por firmigi sablon, oni pagis malaltan koston ol planti arbojn kaj herbojn. Sinjoro Wang Tao diris:

"Pasintece, ni jungis la sablaĉon ĉefe per bionta rimedo aŭ meĥanisma preventado. La plej populara farado estas plantado de arboj aŭ herboj rande de dezerto aŭ linie de inĝenieriaĵoj, antaŭ arbariĝo, oni establis iujn herbajn kradojn aŭ barierojn por bari la atakon de fluanta sablo. Tamen nun ni faras la esploradon pri utilo de plantaĵoj de algoj kaj muskoj sur la dezerta tersurfaco kaj sablofirmigaĵo por ke artefarita krusto sur la dezerta tero aperu kaj etene firmigu ĝin.

Sinjoro Wang Tao diris, ke la nova rimedo por jungi la sablon jam estas aktive plivastigata kaj ludas gravan rolon en jungado de sablo sur la stepo de Hunshandake. Cetere dum la jungado, sciencistoj alprenis aliajn sciencteknikajn rimedojn. Ekzemple, ili plantis arbojn kaj herbojn en lokoj taŭgaj por ilia kreskado, kaj en aliaj lokoj, ili disvolvis dimensian plantadon kun altarbo, arbedo kaj herbo.

Kvankam en jungado de dezerto per sciencteknikaj rimedoj oni jam akiris certan atingon, tamen sinjoro Zhao Sheng, esploristo de Ĉina Agrikultrua Universitato opinias, ke en la jungado de dezerto Ĉinio devas pluapaŝe disvolvi la rolon de sicenco kaj tekniko.

"En sablventa regiono oni devas plenforte disvolvi la artefaritan herbplantadon, kaj flugsemadon de herboj. Cetere la ŝtato devas establi demonstran punkton en sabliĝa regiono kaj kun la alt-lernejoj kaj sciencteknikaj unuoj kiel apogiloj, doni politikan kaj monan subtenon al enkondukado de teknikoj pri kontraŭsekeca arbaro, elektado de bona semo de arboj, plivastigo de nova kulturado kaj aliaj laboroj por altigi la sciencteknikan enhavecon en preventado de sablo kaj pliigi la gvidan rolon."