• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-17 18:14:31    
Pri la gregoria kalendaro

cri

La gregoria kalendaro nun mondvaste uzata datumas ekzakte de oktobro 1582. Sed el kio konsistas ekzakte la gregoria kalendaro?

Por ĝin kompreni, ni devas salti ĝis Romo, kaj ĝis la tempo de Julio Cezaro. Pro uzado de tre malpreciza kalendaro, la kalkulo de l' tagoj estis tiam eksterordinare malorda: oni celebris dum printempo la aŭtunajn festojn, kaj la grenrikolton dum vintro. Tial Julio Cezaro venigis deEgiptio la astronomon Sosigeno, kaj prenis lin kiel konsilanton. En tiu tempo la daŭro de la suna jaro ne estis konata tre ekzakte; ĝi estis taksita je 365 tagoj kaj 6 horoj. Julio Cezaro dekretis do, ke post tri sinsekvaj jaroj de 365 tagoj, la kvara estos 366-taga. Ĉar la jaro komenciĝis la 1-an de marto kaj finiĝis per februaro, la plia tago estis aldonita fine de l' jaro, t.e. fine de februaro. Laŭ la numerado de la kristana erao, la 366-tagaj jaroj (superjaroj) estas divideblaj per 4 (ekz. 1980, 1984, 1988,ktp.)

Nu, tiu "Julia kalendaro" enhavis graven difekton: la suna jaro ne daŭras 365 tagojn 6 horojn, sed ekzakte 365 tagojn 5 horojn 48 minutoj 46 sekundojn . La Julia jaro estis do tro longa je 11 min.14 s. Post unu jarcento, la trolongeco atingas 1123 min (18 h 43 min.). Ni neglektu provizore la 43 minutojn :ekzistas tamen, en unu jarcento, eraro de 18 horoj, t.e. tri kvaronoj de tago. Tio egalvaloras 3 tagojn en 400 jaroj, kio estas iom granda. Ekzemple, en la tempo de Julio Cezaro, la printempa ekvinokso okazis la 25-an de marto: en la 4-a jarcento ĝi okazis 4 tagojn pli frue, la 21-an de marto, kaj en la 16-a jarcento ĝi okazis la 11-an de marto. En la sinsekvo de la tempoj, ĝi estus okazonta en februaro, poste en januaro, ktp; kristnasko fariĝus printempa festo kaj Pasko somera.

Por evidi tiajn malordiĝojn, papo Gregorio 13-a ordonis do novan kalkulon de la suna jaro, kiu estis taksita preskaŭ je la nuntempe konata valoro. La papo ordonis do reformon en du punktoj:

(1) Necesis forigi 10 tagojn por revenigi la printempan ekvinokson al la sama dato, kiel en la komenco de kristanismo, t. e. al la 21-a de marto. Pro tio li dekretis, ke la morgaŭo de la ĵaŭdo 4-a de oktobro 1582 estos la vendredo 15-a de oktobro.

(2) Kaj necesis eviti, ke tiu eraro reokazu en la estonteco. Tial Gregorio 13-a starigis novan kalendaron, kiu enhavas --- rilate al la Julia kalendaro --- la jenan ŝanĝon: anstataŭ tio ke ĉiuj jaroj divideblaj per 4 estus superjaroj, la jarcentaj jaroj (finiĝantaj per 00) estas superjaroj nur se ili estas divideblaj per 400. Tial 1600, 2000, 2400 estas superjaroj, ĉar tiuj nombroj estas divideblaj per 400. Sed 1700, 1800, 1900, 2100, superjaroj en la Julia kalendaro, ne plu estas superjaroj en la gregoria. Ĉar tiuj nombroj ne estas divideblaj per 400. Oni vidas do, ke 400 juliaj jaroj entenas 100 superjaroj, dum 400 gregoriaj jaroj entenas nur 97 superjarojn; oni do korektis tiun eraron de 3 tagoj en 400 jaroj. Estas vere, ke ni neglektis erareton de 43 min. en unu jarcento, sed ĝi finvenas nur al unu tago en 3350 jaroj (post tiu tempo, kiaj estos niaj ostoj?). Des pli ke ankaŭ la suna jaro ŝanĝiĝas: ĝi mallongiĝas je 5 sekundoj en 1000 jaroj…

Italio, Hispanio, Portugalio tuj obeis la papan reformon. En Francio la reformo estis farita en samjara decembro: la morgaŭo de la 9-a estis la 20-a. La katolikaj ŝtatoj de Germanio kaj Svisio aplikis la reformon en 1584, Pollando en 1586, Hungario en 1587. Sed la protestantoj de Nederlando, Germanio, kaj Svisio, aplikis la reformon nur ĉirkaŭ 1700. "La protestantoj", diris Kepler, "preferas malakordi kun la suno, ol akordi kun la papo." Anglio obeis nur en 1752 (ni notu, ke en 1700 la eraro fariĝis la 11-taga); sed manifestantoj trairis stratojn kriante "redonu al ni niajn dek unu tagojn!" La rusoj , la grekoj, la bulgaroj, kiuj estas ortodoksoj, konservis ĝis la 20-a jarcento la malnovan julian kalendaron (la gregoria kalendaron estis uzata en Sovetio nur ekde februaro 1918 ). Kompreneble, la eraro, kiu estis 11-taga en 1700, iĝis 12-taga en 1800, kaj 13-taga en 1900; ĝi iĝos 14-taga en 2100. Pro tio la rusaj ortodoksoj celebras Kristnaskon la 7-an de januaro (7-a de januaro gregoria = 25-a decembro Julia); kaj la datreveno de la bolŝevika revolucio de oktobro 1918 (25-a de oktobro Julia) estas festata ĉiujare la 7-an de novembro.