• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-17 18:24:22    
La 6-a Foiro de la Okcidenta Lago en pitoreska Hangzhou

cri
Oktobre en la bela urbo Hangzhou okazos la 6-a Foiro de la Okcidenta Lago.
Hangzhou estas unu el la luliloj de la modernaj foiroj en Ĉinio. Jam en 1929 por plibonigi la kvaliton de siaj varoj kaj disvolvi siajn industriojn Hangzhou okazigis la Unuan Foiron de la Okcidenta Lago, tre influhavan internacie, kiu ludis gravan rolon por disvolvi la naciajn industriojn kaj komercadon. Post 71 jaroj, en 2000, la urbo reokazigis la foiron kaj de tiam ciujare gi okazigis tian foiron. La foirojn partoprenis jam 25 milionoj da komercistoj kaj turistoj, kiuj subskribis interkonsentojn kun valoro de pli ol 32.8 miliardoj da juanoj, kaj dank' al la foiroj la urbo enkondukis 2.4 miliardojn da usonaj dolaroj por entreprenado. La foiro fariĝis ankaŭ fenestro por ke Hangzhou iru al la mondo kaj la mondo konu Hangzhou.
De la 16-a de oktobro ĝis la 6-a de novembro de 2004 okazos la 6-a Foiro de la Okcidenta Lago kun la temo "Vivo kaj Kariero". Kun la humana zorgo kiel kerno pri la kompleta disvolviĝo de la homoj, por kontentigo de iliaj postuloj kaj montro de la harmoniaj rilatoj inter la homoj kaj naturo kaj bonaj medioj de vivado, lernado kaj kariero, la foiro manifestos al la tuta mondo la malfermitajn, belajn, sekurajn kaj prosperajn Okcidentan Lagon kaj Hangzhou.
Dum la foiro okazos ankaŭ serio da traktadoj pri ekonomia kaj komerca kunlaboro, privata ekonomio, scienc-teknika kunlaboro kaj kapitala merkato. Estos granda renovigo de la internaciaj ekspozicioj de aŭtoj, mebloj, bicikloj, motorcikloj kaj var-sangado. La internacia simpozio pri kablaj TV-teknologioj kaj la internacia konferenco pri la Monda Komerca Organizo kaj riska investo de financa ingenierio kreos platformon pri teknika kreado kaj informa intersango pri altteknologioj, kariera investado, financo kaj aliaj vaste atentataj problemoj. La foiro konigos al la entreprenistoj de la tuta mondo la bonan medion de Hangzhou por investado kaj komercado.
La foiro havos 14 projektojn rekte rilatajn kun la kultura industrio, kiaj foiroj de eldonajoj, turismaj varoj, teoj, juveloj, horlogoj, vendejoj kaj logdomoj. Ili faros la turisman kulturon, amuzan konsumadon kaj liberan vivadon grava enhavo de la Foiro de la Okcidenta Lago. Tiu ĉi foiro estos ankaŭ provludo de la Monda Libera Foiro en Hangzhou, 2006. De la 22-a de aprilo ĝis la 22-a de oktobro de 2006 la Monda Libera Organizo okazigos tiun foiron en Hangzhou, la unuan foiron okazigotan de tiu organizo en Ĉinio, kun la temo "Libera ripozo ŝanĝas la homan vivon", kiu plene montros ke Hangzhou estos ideala loko por ripozo en Oriento.