• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-17 18:39:41    
Luo Kangrui kaj lia dombiena kariero

cri
Luo Kangrui estas fama dombienisto de Ĉinio.
En 1948 li naskiĝis en Hongkong. Lia patro estis fondinto de iu granda kompanio (grupo). Li havas 9 gefratojn. Nun la familio Luo gvidas 4 grandajn kompaniojn (grupojn) en Hongkong. Kvankam Luo Kangrui naskiĝis en riĉa familio, li tamen ne ĝuis riĉan vivon.
En lia aĝo de 15 jaroj la patro decidis, ke li veturu al Aŭstralio per kargoŝipo por tie studi. Li veturis en la ŝipo 13 tagojn kaj senĉese vomis pro marmalsano, tial eĉ hodiau li timas ŝipveturadon.
En Aŭstralio li studis 6 jarojn. Por ke li havu kapablon vivi memstare, la patro sendis al li neniun moneron en tiel longa tempo, tial li lernis lukrante. Li laboris kiel kelnero kaj panisto kaj ankaŭ en fabriko. La peniga kaj malfacila vivo metis firman bazon por sukceso de lia estonta kariero.
Komenci karieron per 100 mil Hongkong-aj dolaroj
Revenine Hongkong, li eklaboris en la kompanio kreita de la patro. Ĉar la patro traktis lin severe, li kaŝe trovis alian laboron. La patrino amis lin kaj persvadis, ke la patro pruntu al li 100 mil Hongkong-ajn dolarojn por ke li komencu sian karieron. Tiam li estis 24-jara.
Lia fako estis ekonomiko kaj estis fremda al li en arkitekturo, sed ĉiutage li klopodis en konstruejo de la 6-7-a horo matene kaj faris preskaŭ ĉion, kion li povis.
En la unuaj 7 jaroj li neniom ripozis kaj ĉiutage li laboris dekkelkajn horojn. Li volis, ke la patro sciu, ke li estas kapabla.
Diligenteco
Komence post kiam Luo fondis konstruan kompanion, la akcia merkato en Hongkong estis vigla. Amikoj ofte telefonis al li: "Mi profitas en unu horo pli ol vi en la tuta jaro." Sed li ne ŝanceliĝis en sia kariero. Li penadis por grandaj sukcesoj per sia diligenta laboro.
Por malpliigi la riskon li sin okupis ankaŭ pri komputoroj, hotelo, restoracio, turismo k.a. Ĉar liaj subuloj ne bone disvolvis sian talenton en aliaj entreprenoj, tial ekde la 90-aj jaroj li forvendis ĉiujn siajn investaĵojn en aliaj entreprenoj kaj dediĉis sian tutan energion al dombieno, konstruado kaj konstruaj materialoj. Li ja sentis, ke la dombiena afero en Hongkong jam atingis sian kulminon, tial li direktis siajn okulojn al tiu sur la ĉeftero de Ĉinio kaj decidis tie disvolvi sian karieron.
En Ŝanhajo
En 1985 li venis al la ĉeftero de Ĉinio por serĉi favorajn ŝancojn. Tiam Ŝanhajo ĵus malfermiĝis eksteren kaj tie estis multege da bonŝancoj. Li kunlaboris kun la junulara federacio de la urbo por kune disvolvi hotelojn. Li estis profunde impresita de la granda energio, nobla idealo kaj firma volo de la ŝanhajaj gejunuloj kaj amikiĝis kun multaj el ili. Pro bona kunlaboro kaj profunda impreso li pli kaj pli grandigis sian investon al Ŝanhajo.
En 1995-1996 la dombieno de la ĉeftero de Ĉinio jam komencis malfermi sian pordon al eksterlando.
Luo ne perdis la ŝancon kaj organizis studentojn por fari esploradon kaj fine trovis, ke tie la luksaj oficdomoj ne povas kontentigi la bezonon, tial li aĉetis bienon kontraŭ 302 milionoj da juanoj kaj komencis konstrui oficdomon.
Tuj post finkonstruiĝo de la domo, li luigis 70% de la domo kaj poste la ekonomio de Ŝanhajo revigliĝis kaj iam oni volis aĉeti la domon kontraŭ 7 miliardoj da juanoj.
En la tempo, kiam Ĉinio membriĝis al la Monda Komerca Organizo, li konsciis, ke se Hongkong-aj entreprenistoj ne pli frue ol la alilandaj investos sur la ĉeftero de Ĉinio, do malaperos iliaj avantaĝoj.
Luo persone partoprenis la investadon kaj disvolvon de Ŝanhajo kaj longe vivis tie, tial li rigardas Ŝanhajon kiel sian duan hejmlokon.
Rapida disvolvo
"Por vivi feliĉan vivon oni devas diligene labori, sed por la kariero oni devas havi saĝon kaj bonŝancon," tiel li resumis sian sperton.
Nun li metas grandan esperon sur la urbon Chongqing, kiu en la estonteco eble fariĝos produkta centro en la sudokcidenta parto de Ĉinio. Nun li dediĉas grandan energion al la tiea konstruado.
"Profitado ne estas mia sola celo. Mi preferas fari la aferon ŝatatan de mi mem," tio estas lia neŝancelebla fido en la pasinaj 33 jaroj.
Li atribuis sian sukceson al diligenta lernado kaj krom tio li dediĉis grandan atenton al kulturado kaj utiligo de talentuloj.
Li dungis neniun el siaj parencoj. Li diris, ke ech en la estonteco li ne heredigos siajn entreprenojn al la gefiloj. Lau sia laborplano li dediĉos kvinonon de sia energio al kulturado de talentuloj.
Dank' al lia gvidado lia kompanio (grupo) fariĝis unu el la plej sukcesaj dombienaj kompanioj (grupoj) en Ĉinio.Li fondis la unuan malgrandan konstruan kompanion en 1971, kiu post 32 jaroj fariĝis granda kompanio (grupo) kaj la de li gvidata dombiena kompanio (grupo) nun sin etendis ne nur al la tuta Ĉinio, sed ankaŭ al aliaj landoj de Azio kaj eĉ Usono. Nun sub tiu grupo funkcias 40 membrokompanioj.