• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-20 15:54:15    
Tabuoj en la ĉina lingvo

cri

 

La vorto tabuo devenis el Tongo-reĝlando situanta en Polinezio. Kiam la brita navigisto James Cook vizitis la landon en 1777, li trovis, ke tie ekzistas multaj strangaj fenomenoj, ekz., iuj objektoj estas destinitaj nur por la altranguloj, sed ne por la ordinaraj homoj, aŭ nur por iaj specifaj celoj kaj ne por la ĝeneralaj. La tieaj loĝantoj nomas tiajn fenomenojn "tabuo". Poste, la vorto "tabuo" disvastiĝis tra la mondo.

Fakte, en la lingva kampo, tabuo ja ekzistas preskaŭ en ĉiuj etnoj. En Ĉinio la lingva tabuo jam ekzistis tre longan tempon.

La antikvaj ĉinoj kredis, ke ĉiu homo havas sian propran spiriton kaj personaj nomoj estas kunligitaj kun la spirito de la koncerna persono. Do, nomoj, kiuj fakte estas nur signoj de personoj por faciligi la socian interkomunikadon, fariĝis kodo de la homa spirito. Kaj la ĉinoj ankaŭ havis la superstiĉon, ke la demonoj emas forpreni la homan spiriton por ia celo. Por ili necesas nur voki la nomon de iu homo, kaj se respondos la vokito, lian spiriton tuj forprenos la demono. La ĉina verkisto Lusin skribis, ke dum lia infaneco lia vartistino avertis lin, ke kiam li nokte piediros en sovaĝejo, li neniam returnu sian kapon nek respondu, se iu vokos lian nomon, alie lia spirito perdiĝos.

La antikvaj ĉinoj havis ankaŭ tian superstiĉon, ke oni povas fari damaĝon al iu per jena metodo: skribi lian nomon kune kun lia naskiĝdato sur papero kaj trapiki la paperon per tranĉilo aŭ najlo, kaj tiamaniere la damaĝitan homon certe trafos malfeliĉo.

En la antikva Ĉinio imperiestro ĝuis grandan privilegion, lia persona nomo estis plej sankta kaj netuŝebla. Por eviti ĝin, oni eĉ devis ŝanĝi la nomon de forpasinta vaste konata poeto. Kaj la antaŭlonge fiksita geografia nomo estis ŝanĝita nur pro tio, ke ĝi portis la saman aŭ eĉ samsonan vorton kiel la nomo de imperiestro. Ĉar imperiestro estis simbolo de ŝtato, tia tabuo estis nomata "ŝtata tabuo". La plej terura afero, kiu rilatis al la ¡¡ŝtata tabuo, okazis en la periodo de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio (1644-1911). Iu ŝtatoficisto, kiu respondecis pri provinca ekzameno, prezentis ekzamenan temon el kvar ĉinaj ideogramoj. Hazarde, du el la kvar ideogramoj estis tute samaj kiel la senkapigitaj ideogramoj "yong" kaj "zheng", kiuj formis la titolon de la imperiestro. Kompreneble, la imperiestro furioziĝis, opiniante ke tiu ŝtatoficisto malbenis lin, ke li estu senkapigita. Li ordonis ke la ŝtatoficisto estu enkarcerigita kaj kondamnita al morto.

iaj teruraj aferoj multfoje okazis. Rezulte la antikvaj ŝtatoficistoj kaj verkistoj ĉiam timis dum sia skribado kaj tre singardeme elektis taŭgajn esprimojn, por ke la esprimoj el iliaj skribaĵoj ne ofendu la kapricajn kaj suspektemajn imperiestrojn por ne kaŭzi mortpunon. Tamen estis mala ekzemplo: imperiestro Pingdi de Han-dinastio (206 a.K. -- 200 p.K.) havis la originan nomon Jizi. Ĉar "ji" signifas grenventumilon, vaste uzatan de la tutlanda loĝantaro, estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve, tiu imperiestro ŝanĝis sian nomon en alian malofte uzatan vorton. Sed tia okazaĵo estis tre malofta en la ĉina historio.

En la ĉina lingvo samsonaj vortoj tre abundas, kaj troviĝas interesaj ekzemploj de tabuoj en diversaj fakoj. Ekzemple, por la ŝipistoj kaj fiŝkaptistoj la vortoj, kiuj havas sonojn "fan" kaj "ĉen", estis tute malpermesitaj, ĉar la antaŭa havas la signifon "renversiĝi" kaj la lasta la signifon "droni", memkompreneble, la renversiĝo aŭ drono de ŝipo estas terura afero por tiuj, kiuj perlaboras panon sur ŝipo. Estas menciinde, ke en la ĉina lingvo "kuai" signifanta manĝbastonetojn, kiujn ĉiu ĉino uzas por manĝado, estis kreita de la ŝipistoj por anstataŭigi la originan nomon "zhu", kies samsona vorto havas la sencon "ĉesi". Al la ŝipistoj la vorto "ĉesi" estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la vorton "kuai", ĉar tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene estas, ke la vorto "kuai" ne fariĝis ŝipista ĵargono, sed disvastiĝis kiel ĉiutaga esprimo de la tuta loĝantaro, eble pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli laŭte kaj klare kaj plaĉas al la oreloj kaj ankaŭ ĝia samsona vorto "rapidi" allogas ĉiujn.

Por la teatra trupo, kiu estis organizita de individua aktoro en la pasinteco, la vorto "san" estis tute malpermesita, ĉar ĝi signifas "disiĝon", kaj por la teatra trupo, disgrupiĝo ja estas fatala. Interese estas, ke la ĉina ekvivalento de la vorto "ombrelo" prononciĝas same kiel la vorto "san" (disiĝo), do oni devis ĝin eviti kaj ĝin anstatuigis per la esprimo "yuzhe" (pluvŝirmilo). Same interese estas, ke la vorto "yuzhe" estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed ankaŭ aplikata en la Guangdong-a dialekto kaj ankoraŭ validas hodiaŭ.

Por la homoj, morto estas la plej evitinda sed samtempe neevitebla afero. Do, same kiel en diversaj lingvoj, en la ĉina la plej ofte uzata tabua vorto estas "morti". Laŭ esplorado de fakuloj, troviĝis pli of 40 vortoj por esprimi la signifon de morto en la antikva Ĉinio. La unua kaj plej grava estas "beng", kies senco estas "krevi", kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por la morto de imperiestroj. Ĝenerale, por eviti la vorton "morti", oni uzas la esprimojn "forlasi la mondon", "eterne dormi", "ne plu ekzisti" k.c.

Aliaj plej evitindaj vortoj rilatas al sekso kaj ekskrementado.

Jam en klasika verkaro kompilita en la epoko antaŭ Kristo estas aserto ke trinkado, manĝado kaj seksa agado ja estas gravaj instinktoj de homoj. Tio signifas, ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la esprimoj pri ili ne estas tabuindaj. Sed oni ankoraŭ tabuis la vorton koncerne sekson kaj ekskrementadon kaj anstataŭigis ilin per diversaj esprimoj. Ekz., por sekskuniĝo oni havis la strangan kunmetitan vorton "yun-yu". "Yun" signifas nubon kaj "yu" pluvon. La kunmetaĵo venis el historia anekdoto: la reĝo de regno Ĉu (722-481 a.K.) en sia sonĝo sekse kuniĝis kun iu feino, kiu diris, ke ĝi estas nubo ĉe tagiĝo kaj fariĝas pluvo post vesperiĝo. Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton "nubo-pluvo" por eufemisme esprimi la seksan agadon. Tiurilate estas aliaj iom delikataj esprimoj: "kune enlitiĝi", "kune enĉambriĝi" kaj "enĉambra afero".

La malpermesitaj vortoj koncerne virinajn fiziologiajn fenomenojn estas pli multaj ol tiuj koncerne la virajn. La monataĵo de virinoj estas malpermesita en la parola aŭ skriba lingvo. Oni anstataŭigis ĝin per "monata okazaĵo" aŭ "monata informo" k.s. Eĉ la modernaj ĉinaj virinoj emas paroli pri sia monataĵo per jenaj esprimoj: "Al mi venis la regula libertempo" (ĉar virinoj rajtas ripozi dum la tagoj de menstruo) aŭ "nun mi malfeliĉiĝis". Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravediĝis, oni ĝentile diris, ke "ŝi havas feliĉon" aŭ "ŝi patriniĝos".

La ĉina ekvivalento de la vorto "necesejo"estas "cesuo". Kiam oni bezonas urini aŭ feki, oni ofte diras, ke li volas iri al "cesuo". Troviĝas ankaŭ iom stranga esprimo "malligi la manojn". Laŭdire, en antikva Ĉinio oni nepre kunligis la manojn de malliberuloj per ŝnuro, kaj kiam la malliberulo bezonis iri al necesejo, li devis peti la gardiston malligi liajn manojn. Poste tiu esprimo populariĝis kaj estas ĝenerale uzata eĉ nun.

La tabuoj en la ĉina lingvo estas vere sennombraj, ke estas neeble mencii ĉiujn en mia tiu ĉi mallonga artikolo.