En la lastaj tagoj mian koron mordetis maltrankvilo. Hodiaŭ vespere, kiam mi sidis en la korto por ĝui la refreŝigan malvarmeton, mi ekpensis, kiel malsama la lotusa lageto, kiun mi preterpasas ĉiutage, nun aspektas sub la plena luno. La luno leviĝis pli kaj pli alten, la infanaj ridoj el la strato trans la muro ne plu aŭdiĝis, kaj mia edzino frapetis nian fileton Run'er, zumante lulkanton kun dormemo. Mi senbrue surmetis robon, eliris kaj fermis la pordon.
Karboskoria vojeto serpentumas laŭ la bordo de la lageto. Ĝi estas soleca vojeto; eĉ tage malmultaj pasas tie, kaj pli kvieta ĝi fariĝas vespere. Ĉirkaŭ la lageto kreskas multaj arboj en prospero. Apud la lageto viciĝas salikoj kaj aliaj arboj, kies nomojn mi ne konas. En senlunaj noktoj la vojeto estas timige malluma, sed hodiaŭ vespere ĝi estis tre hela, kvankam la luno estis pala.
Promenante sola laŭ la vojeto, kun la manoj malantaŭ la dorso, mi sentis, kvazaŭ la tuta tero kaj la tuta ĉielo apartenas al mi, kvazaŭ mi jam paŝis el mia ordinara memo en alian mondon. Mi ŝatas movoplenecon kaj ankaŭ kvietecon; mi ŝatas homoplenecon kaj ankaŭ izolecon. Ekz., hodiaŭ vespere, sola sub la plenluno, mi povis pensi pri ĉio aŭ pri nenio, kaj mi sentis min libera. Ĉiuj dumtagaj devoj povis esti ignoritaj. Jen la avantaĝo de izoleco; do mi ĝuu la senliman aromon de lotusoj kaj la ĉarmon de lunlumo.
Ĝis tiel malproksime kiel la okuloj povis vidi, la lageto kun zigzaga bordo estis kovrita de densaj folioj, kiuj alte leviĝis el la akvo kiel disetendiĝantaj jupoj de dancistinoj. Inter la folioj sporade vidiĝis blankaj lotusfloroj, gracie disvolviĝantaj aŭ honteme burĝonantaj, kiel flagrantaj perloj aŭ steloj en la lazura ĉielo aŭ belulinoj ĵus baniĝintaj. La zefiro alblovadis bonodoron tiel delikatan kiel ario malklare aŭdata el malproksima etaĝdomo. Tiam la folioj kaj floroj ektremetis, kaj la tremo fulmrapide kuris al la transa flanko de la lageto. Kiam la ŝultro ĉe ŝultro kunstarantaj folioj kliniĝis, vidiĝis ondo malhele smeralda. La murmure fluanta akvo sube estis kaŝita de la folioj, kaj oni ne povis vidi ĝian koloron. La folioj nun aspektis pli graciaj ol iam ajn.
La lunlumo senbrue, kaskade verŝiĝis sur la lotusajn foliojn kaj florojn, kaj maldensa blueta nebulo leviĝanta el la lageto faris ilin kvazaŭ lavataj en lakto aŭ vualataj per sonĝa gazo. Kvankam la luno estis plena, ĝi, barata de maldika tavolo da nubo, ne povis paradi per sia tuta lumo, sed mi opiniis, ke tio estas prudenta modereco -- kvankam refreŝiga dormo ne estas malhavebla, mallonga siesto, tamen havas sian propran ĉarmon. La densaj arbedoj sur la altaĵoj, kiam la luno brilis malantaŭ ili, ĵetis teren siajn variajn ombrojn aspektantajn kiel figuroj de diabloj, kaj la maldensaj, elegantaj ombroj de salikoj aspektis kiel desegnitaj sur la lotusaj folioj. La lunlumo sur la lageto ne estis tute egala, sed la lumo kaj la ombro konsistigis tiel harmonian melodion similan al fama ario ludata per violono.
Proksime kaj malproksime, alte kaj malalte ĉirkaŭ la lageto estis arboj, plejparte salikoj, kiuj tute enfermis la lageton, nur kun kelkaj malgrandaj breĉoj restigitaj apud la vojeto, verŝajne speciale por la trapaso de lunlumo. Ĉiuj arboj estis malhelaj, je la unua vido, similaj al densa fumo, sed en tia fumo oni ankoraŭ povis rekoni la graciecon de la salikoj. Super la arboj duonvidiĝis malproksimaj montoj -- nur apenaŭ percepteblaj konturoj. Kaj inter la arboj vidiĝis unu aŭ du strataj lampoj, senvivaj kiel la okuloj de dormemulo. La plej viglaj sonoj en tiu momento estis la ĉirpado de cikadoj sur arboj kaj la kvakado de ranoj en la lageto; sed tiu vigleco nur apartenis al ili, en ĝi mi havis eĉ ne parton.
Subite mi ekpensis pri la kolektado de lotusguŝoj. Tio estis malnova moro sude de Yangzi-rivero, kiu ŝajne originis tre frue kaj fariĝis plej populara en la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589), kion oni povas vidi el tiutempaj poemoj. La lotusguŝoj estis kolektitaj de knabinoj, kiuj remis en boatetoj kaj kantis amkantojn. Ili sendube estis multnombraj kaj, krome, ĉeestis ankaŭ multaj spektantoj, ĉar tio estis gaja sezono, ankaŭ romantika sezono. Bonan priskribon pri tio oni havas en poemo de imperiestro Yuandi de Liang-dinastio, kies titolo estas "Kolektado de Lotusguŝoj":
Knaboj belaj kaj knabinoj ĉarmaj
Montras korinklinojn nun, remante.
Vino-tasojn ili transdonadas,
Dum la pruoj turnas sin lant-lante.
La boatoj fendas lemno-kovron,
Kun remiloj ĝenitaj konstante.
Retrorigardadas al la knaboj
La knabinoj sveltaj je l' talioj.
Nun printempo kaj somer' sin kisas,
Ĉie -- freŝaj floroj kaj folioj.
La remantoj ridas, baskon levas time,
Je boatkliniĝo pro pasio.
El tiuj linioj oni vidas bildon pri tiamaj gajaj scenoj. Ili certe estis interesaj okazaĵoj, sed bedaŭrinde, ni ne povas illin ĝui plu hodiaŭ.
Kaj mi ekmemoris ankaŭ kelkajn versojn el la poemo "Okcidenta Insuleto":
Aŭtune, ili, sur la lago Nantang,
Kun lotusfloroj altaj superkape
sin klinas por kolekti lotussemojn,
La semojn diafanajn kristalsape.
Se estus knabinoj kolektantaj lotusguŝojn hodiaŭ vespere, ankaŭ la floroj ĉi tie estus pli altaj ol ilia kapo; tamen sen fluanta akvo tio ja ne eblas ĉi tie. Mi forte sopiris al la sudo, kiam mi, je la eklevo de la kapo, trovis min jam antaŭ mia hejmo. Milde mi puŝmalfermis la pordon, enpaŝis kaj trovis ĉion kvieta interne, mia edzino jam endormiĝis antaŭlonge.
|