• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-20 20:15:10    
Munao-Festo de Jingpo-a Nacieco

cri
Jingpo-a nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. La Jingpo-oj estas gajaj homoj. Ĉu viroj ĉu virinoj, ĉu maljunaj ĉu junaj, preskaŭ ĉiuj ŝatas kanti kaj danci. Je triumfo, riĉrikolto, festo, nupto kaj eĉ akcepto de gastoj kaj renkontiĝo de familianoj, ili kutime okazigas grandiozan balon. La plej populara danco Munao, signifanta "ĉiuj dancu kune", karakteriziĝas per originala nacieca gusto.

La 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro estas la tradicia Munao-Festo de Jinpo-oj. Tiutage sur vasta deklivo stariĝas kolora danc-panelo. La panelo estas farita el 4 lignaj kolonoj altaj je 6 – 7 metroj. Sur la du mezaj pli altaj kolonoj estas pentritaj zigzagaj desegnoj kun la radianta suno ĉe la pinto. La tuta desegno estas la danc-paŝa skizo de Munao-danco. Sur la aliaj du malpli altaj kolonoj kaj la transversaj lignotabuletoj pentriĝas diversaj bildoj, simbolantaj riĉrikolton de greno kaj prosperon de homoj kaj brutoj. Ili simbolas la aspiron de Jingpo-oj al la feliĉa vivo.

Legendo diras, ke Munao-danco originis en la pra-a tempo. Tiam Jinpo-oj kultis la mondfaran dion Ningguanwa. Laŭ legendo, antaŭ sia morto lia patrino diris al li:

"Knabo mia, mi kaj via patro baldaŭ mortos. Post nia morto vi faru la ceremonion Munao por adiaŭi nian animon. Nur pere de tio ni fariĝos la tero kaj vi la homo, kiu generos senfine la idojn sur la tero."

Post la morto de la gepatroj, Ningguanwa iris al la Sun-lando por lerni Munao-dancon. Tiam ankaŭ la Suno ekspedis senditon al la tero por inviti la birdojn al festivalo. Ĝi lernigis al la birdoj Munao-dancon. Ningguanwa ripozis sub arbego apud la vojo. Ankaŭ la birdoj, kiuj ellernis la dancon en la Sun-lando, haltis sur la sama arbego. Ili elektis pavon kiel la danc-gvidanton, kaj ekdancis kune la dancon. La entuziasma kaj bela danco ravis Ningguanwa. Li tuj ellernis de la birdoj la dancon. Hejmen reveninte li konstruis danc-placon ĉe la mont-piedo, desegnis la dancpaŝojn sur la starigitaj lignaj kolonoj kaj okazigis tie la unuan danc-kunvenon de Munao, kiu daŭris ĝis nun de generacio al generacio.

Sur la danc-placo svarmas feste vestitaj jingpo-aj gejunuloj venintaj el diversaj vilaĝoj. Kiam eksonas la elefant-piedaj tamburoj kaj gongoj, la ĉeestantoj, kvazaŭ aŭdinte ordonon, nature ekstaris en danc-vicoj. Antaŭ la vicoj estas du danc-gvidantoj. Ili portas surkape la belan ĉapon el pavoplumoj kaj gvidas la homojn en dancado laŭ la danco-skizo farita sur la kolora panelo, senĉese ŝanĝante la direkton. Ambaŭmane etendante la man-tukon, la junulinoj senhalte balancas sian korpon jen dekstren jen maldekstren, kaj antaŭen movas siajn danc-paŝojn. Laŭ la facilaj paŝoj iliaj ruĝaj jupoj leĝere svingiĝas kaj la arĝentaj garnituroj tintadas agrable. Junuloj dancas sekvante la junulinojn. Kun la elingita longa glavo antaŭ la brusto ili senhalte balanciĝas laŭ la taktoj de tamburado kaj tamtamado. La glavoj scintilantaj sub la suno montras la junulojn bravaj kaj lertaj.

Sur la altaj montoj, inter la verdaj arboj, en la pitoreskaj montvilaĝetoj, apud gajaj jingpo-aj gejunuloj, eĉ fremdaj alvenintoj, ne scipovantaj danci, ekdancas pretervole laŭ la taktoj de la tamburado kaj tamtamado, sin envolvante en la kant-dancan maron. Jen estas la interesa Munao-Festo de Jinpo-oj.