• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-21 16:45:51    
Eŭfemismoj en la ĉina lingvo

cri

Same kiel tabuoj, preskaŭ en ĉiuj lingvoj troviĝas ankaŭ eufemismo, ĉar por eviti la tabuajn vortojn, oni nepre bezonas eufemismojn kiel anstataŭon. Fakte, en mia artikolo pri tabuoj en la ĉina lingvo, mi jam pli malpli traktis la temon pri eufemismo. Tamen eufemismoj estas uzataj ne nur por anstataŭi la evitindajn esprimojn, sed ankaŭ por aliaj celoj.

Por eviti la malfavorajn esprimojn, oni anstataŭigas ilin per la favoraj. Ekz., por eviti la vorton "morto", oni aplikas ĝian antonimon "longviveco". En la pasinta tempo ĉinoj kredis, ke la homa spirito ankoraŭ vivas post la morto de la korpo, ili do tre atente zorgis pri sia postmorta vivo. Jam dum sia mezaĝo la riĉuloj kutime preparis por si mem mortovestaĵojn, ĉerkon kaj tombon, kaj oni nomis ilin "porlongvivaj" vestaĵoj, lignaĵo kaj kavo respektive.

La antikva Ĉinio estis agrikultura lando, tial oni opiniis agrikulturon pli grava ol komerco, kaj la komercistoj estis rigardataj kiel profitavidaj homoj, kaj oni ne ŝatis rekte paroli aŭ skribi pri mono kaj kreis eufemismon por ĝi. Antikve, ĉina monero estis farita el kupro en ronda formo kun kvadrata truo en la mezo por faciligi la kunligadon per ŝnuro, kaj oni humure donis al ĝi la titolon "sinjoro de kvadrata truo". Foje, la majstro Konfuceo diris: "Mi neniam rifuzas instrui tiujn, kiuj volonte alportas al mi 'ŝu-xiu' (fasko da sekigitaj viando-pecoj) kiel pagon por la instruado." Poste, la vorto "ŝu-xiu" fariĝis eufemismo de salajro pagata al instruistoj. Alia tiuspeca sinonimo "run-bi" signifanta "humidigi la plumon", estas same kiel la Esperanta vorto "honorario" por verkisto, pentristo aŭ kaligrafo. Nun anstataŭ tiuj du eufemismoj oni simple uzas la vortojn "salajro" aŭ "pago".

Interese estas, ke ĉinoj ofte uzas la vorton "floro" aŭ "floro kaj saliko" por esprimi erotikajn aferojn. Ekz., se oni dirus, ke s-ro Ikso ŝatas "serĉi floron kaj salikon", tio signifas, ke tiu s-ro frek-ventas bordelojn. Kaj la venerea malsano estis nomata "flor-salika malsano". Oni nomas diboĉeman junulon "flora fraŭlo". Mirinde estas, ke la vorto "flora" estas iaokaze kunligita kun bonzo, por kiu diboĉado ja estas absolute malpermesata laŭ la budhisma disciplino. Iu eminenta bonzo, kiu ofte faris budhismajn prelegojn, fakte estas diboĉemulo. Li do estas titolita "flora bonzo".

En la ĉina lingvo multaj eufemismoj estas esprimataj per koloroj. En antikva ĉina poeziaĵo aŭ rakonto oni ĉiam figuris, ke junulinoj estas tiel ĉarmaj kiel freŝaj persikfloroj. Sekve, oni kreis la esprimon "persikflora" kiel pornografian eufemismon. Ekz., la agado pri la "flora" bonzo estas nomata "persikflora okazaĵo" kaj la rilata raportaĵo -- "persikflora novaĵo".

La nigra koloro estas uzata por kontraŭleĝa afero. Ekz., "nigra parolo" estas ĵargono de friponoj aŭ alispecaj fiuloj; "nigra varo" estas kontraŭleĝa varo; "nigra socio" estas bando de kontrabandistoj, disvendistoj de narkotaĵoj k.s.

En la antikva Ĉinio la flava koloro estis rigardata kiel la plej solena koloro kaj ĝi taŭgas por la plej majesta persono, nome, imperiestro. Nur li havis la rajton vesti sin per flava robo kaj lia dekreto skribita sur flava papero estis nomata "flava anonco". Sed nun tiu koloro perdis sian majestecon kaj fariĝis simbolo de pornografiaĵo. Tiu esprimo estis enkondukita el la angla lingvo, kiu nomas la ĵurnalon kun pornografia enhavo "flava ĵurnalo". En nia lando oni nomas la batalon kontraŭ pornografiaj eldonaĵoj "kampanjo por forbalai la flavan koloron".

La verda koloro estas tre ŝatata de la ĉinoj, ĉar ĝi simbolas vivon kaj estas signo de medi-protektado. Sed antikve la popolanoj el la plej malalta socitavolo, precipe la malliberuloj, estis devigitaj porti kaptukon el verda ŝtofo. Poste, leĝo difinis, ke la viroj, kiuj okupiĝas en bordeloj, devas porti verdan kaptukon aŭ ĉapon. Rezulte, se iu viro, kies edzino havas alian amaton, kutime estis mokita kiel "ulo kun verda kaptuko" aŭ "verd-ĉapulo". Sed nuntempe oni ne plu mokas tian edzon, kaj nomas la eksteredzecan amaton de la edzino "enmiksiĝinto".

Estas raportite, ke la procento de eksgeedziĝo kreskis ĉiujare en Ĉinio dum la lastaj jaroj. La apero de la "enmiksiĝinto" ne povas ne esti unu el ĝiaj kaŭzoj.

En la ĉina lingvo eufemismo estas kreita ankaŭ pro psikologia motivo por mildigi la vortojn, kiuj ŝajnas esti malagrablaj al la aŭskultantoj. Ekz., por eviti la vorton "blinda", oni kreis la eufemismon "lumomanka"; por "surda" estas la esprimo "orelo-nekonvena"; kaj idiotaj infanoj estas nomataj "infanoj kun malforta inteligenteco". Tiuj eufemismoj povas mildigi la malagrablajn sentojn de la handikapuloj kaj utili al ilia psikologia ekvilibro.

De longe Ĉinio alte taksas etiketon, kaj multaj eufemismoj en la ĉina lingvo estas aplikataj por etiketa celo aŭ por esprimi ĝentilecon aŭ modestecon. Ekzemple, anstataŭ "via opinio" oni diras "via altvalora opinio", kaj anstataŭ "mia opinio" oni diras "mia humila opinio" aŭ "neperfekta ideo". Pri ies verko oni ofte diras "lia granda verko", eĉ se la menciita verko estas nur mallonga kaj ordinara skribaĵo, dume pri sia propra verko oni kutime diras, ke lia verko estas "fuŝa skribaĵo", malgraŭ ke la verko estas altnivela.

Tia sinhumiliga modesteco ofte kaŭzas miskomprenon de fremdlandanoj, kiuj ne kutimiĝas al tia esprimo por modesteco kaj rigardas ĝin kiel hipokritecon. Estis iu ĉina studento, kiu deziris studi en brita universitato. Kiam li unuafoje vizitis sian instruiston, li diris, ke liaj fakaj scioj ne estas profundaj kaj liaj atingoj ne kontentigaj, kaj petis la profesoron multe lin instrui kaj helpi. Sed tiuj modestaj vortoj ne plaĉis al la profesoro, ĉar li opiniis ke tiu studento ne estas taŭga. Poste li trovis, ke la studento estas talenta, kaj riproĉis lin, kial li ne diris la veron.

Ankaŭ mia artikolo "Aludoj en la ĉina lingvo" kaŭzis miskomprenon de s-ro Hans Feĉler el Germanio. Li skribis al la redakcio de EPĈ, ke tiun artikolon li tre ŝatas, sed mirinde estas por li, ke mi skribis ĉe la fino, ke "tiu ĉi artikolo el mia plumo estas nur fuŝa skribaĵo." Li skribis, ke se la aŭtoro estus skribinta tiujn vortojn ĉe la komenco, li ne estus leganta ĝin. Kial li legu ion, kion eĉ la aŭtoro opinias "fuŝaĵo"?

Tiuj faktoj montras, ke la diferenco inter la ĉina kaj okcidenta kulturoj kaj tradicioj estas tre granda, kaj la interkompreniĝo inter ambaŭ flankoj ege ne sufiĉas. Ni esperantistoj devas pli energie labori por pli intensigi la interkompreniĝon per nia lingvo Esperanto. Mi kore dankas s-ron Feĉler pro lia varma letero kaj kredas, ke ĉi-foje li ne plu miskomprenos mian sincerecon.