• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-21 17:23:20    
Interesaj Moroj de Lisu-oj

cri
Lisu-nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, kaj havas pli ol 570 mil loĝantojn. Ili koncentre loĝas ĉefe en la Nujiang-a Lisu-nacieca Aŭtonoma Subprovinco en la nordokcidenta parto de la provinco Yunnan kaj la ceteraj dislokiĝas en aliaj lokoj.

La nomo de Lisu-oj vidiĝis plej frue en libroj de la dinastio Tang antaŭ pli ol mil jaroj. En la 8-a jarcento, la prapatroj de Lisu-oj loĝis ambaŭborde de Jinsha-rivero, la supra baseno de Yangzi-rivero, kaj havis intimajn rilatojn de nacieca origino kun Yi-oj kaj Naxi-oj. En la 16-a jarcento, ili migris okcidenten kaj suden, kaj ilia loĝloko senĉese plivastiĝis kaj dividiĝis en multajn partojn. Ili ekloĝis mikse kun aliaj naciecoj.

Influate de najbaraj naciecoj, lisu-oj havas festojn similajn al la naciecoj han, bai, naxi kaj aliaj. Tamen la Tranĉil-ŝtupara Festo okazanta je la 8-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro estas tradicia festo de Lisu-oj kun la aparta nacieca trajto. Okaze de nupto, ĉasado, domkonstruado aŭ celebrado de riĉrikolto, Lisu-oj sin amuzas per kantado kaj dancado.

Nujiang-rivero, kvazaŭ smeralda sil-rubando, trapasas la okcidentan parton de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. La neĝmonto Biluo pli ol 4 mil metrojn alta super la marnivelo kaj la monto Gaoligong pli ol 5 mil metrojn alta super la marnivelo, kiel du ĉielskrapantaj ekranoj, staras ambaŭborde de Nujiang-rivero kaj formis la fame konatan grandan ravinon de sudokcidenta Ĉinio. Tie la riverakvo torentas kaj furiozas, la montoj krutas kaj majestas.

En tiu ĉarma regiono loĝas Lisu-oj. En la antikva tempo, Yi-oj kaj Lisu-oj venis el la sama origino, post longa historia periodo formis malsamajn tribojn kaj fine evoluis en unuopajn naciecojn. En la meza periodo de la 16-a jarcento, Lisu-oj ne povis toleri la subpremadon fare de la loka tirano, kaj venis al la ravino de Nujiang-rivero kaj tie fiksloĝiĝis. Interne de la lisu-a nacieco estas klara diferenco. Laŭ la malsamaj koloroj de vestoj, ĝi dividiĝis en tri branĉojn, nome blankaj, nigraj kaj buntaj Lisu-oj.

Lisu-oj portas vestojn el la lina tolo memteksita. La virinaj vestoj kaj ornamaĵoj estas tre belaj kaj havas densan naciecan guston.

Lisu-oj estas kantemaj kaj dancemaj. Ili ĉiuj povas kanti kaj danci, precipe ŝatas antifonadon. Okaze de novjaraj tagoj kaj aliaj festoj, kantistoj povas senĉese antifoni sinsekvajn tagojn. En iuj lokoj, en la novjaraj tagoj, oni tutfamilie venas al termofonto, kunportante manĝaĵojn kaj kuirilojn, por aliĝi al "Kanto-konkursa Festivalo ĉe Termofonto". Tiam ĉirkaŭ la termofonto staras multaj tendoj kaj svarmas homamasoj. Diverslokaj famaj kantistoj kolektiĝas tie por plene montri sian talenton. La antifonaj vortoj estas improvizitaj. Konkursantoj antifonas unu post alia. Belaj kantoj leviĝas ĉie. Eĉ en profunda nokto kantoj ankoraŭ ŝvebas ĉirkaŭ la flamantaj kampfajroj. La kanto-konkursa festivalo daŭras pli ol dek tagojn.

Ankaŭ la konkurso de arkpafado estas grava programero en la novjaraj tagoj ĉe Lisu-oj. Dum kantado kaj dancado, junaj viroj ofte elprenas sian ŝatatan pafarkon kaj konkursas por arkpafado, metinte celtabulon centpaŝojn fore. Por Lisu-oj, pafarko estas nemankigebla en la vivo, preskaŭ ĉiu familio ĝin posedas kaj ĉiuj viroj lertas en ĝia manipulado.

En la vivo de Lisu-oj, la plej originala, animskua kaj fenomena aktivado estas ascendo al la tranĉila ŝtuparo en la Tanĉil-ŝtupara Festo, kiu okazas en la 8-a de la dua monato laŭ la luna kelandaro.

Antaŭvespere de la festo, Lisu-oj bruligas kvar kampfajrojn sur la placo, kaj tamtamas por alvoki homojn. Tiam homoj en festaj vestoj venas el diversaj lokoj, do malfermiĝis la Tranĉil-ŝtupara Festo. En la flamantan kampfajron saltas kvin frotikaj figuroj. Iliaj nudaj piedoj jen leviĝas jen malleviĝas en la "fajra maro", aŭ saltas antaŭen. La saltantaj piedoj ŝprucigas sennombrajn brilajn fajrerojn. Ili eĉ prenas ambaŭmane brulantan braĝon kaj fulmrapide frotpurigas per ĝi sian vizaĝon. Tiu fenomeno jen mirigas, jen timigas, jen gajigas la spektantojn.

Matene de la festo, pli multaj Lisu-oj alvenas de malproksimaj lokoj. Sur la placo stariĝis multaj budoj por vendi diversajn manĝaĵojn kaj vivbezonaĵojn. Iuj junuloj sin okupas je farado de la tranĉila ŝtuparo. Ili kunligas ŝtuparforme du arbotrunkojn, kaj inter ili almetas transverse 36 akrajn kaj longajn tranĉilojn kun la klingoj supren, poste ili starigis la ŝtuparon en la centro de la placo.

Tagmeze, ekklakadas petardoj, eksonas tamburado kaj tamtamado. Tiuj junuloj, kiuj jam prezentis travadon de "fajra maro" antaŭvespere, nun nudpiede kuras al la tranĉila ŝtuparo, portante la bluan ĉapelon kaj la ruĝan mantelon. Unue ili kantas kaj dancas ĉirkaŭ la ŝtuparo, poste ilia estro faras paroladon al la spektantoj. Li konigis la historion de la festo kaj esprimis, ke salto en la kampfajroj kaj ascendo al la tranĉila ŝtuparo signifas ne forgesi la spiriton de la prapatroj sentime travadi fajran maron kaj ascendi al tranĉila monto. Post la parolado, la estro la unua ascendas al la ŝtuparo. Same kiel ascendi al ordinara ŝtuparo, li grimpas ŝtupon post ŝtupo manprenante kaj piedpremante la tranĉilajn klingojn. Regas plena silento sur la placo kaj oni streĉite rigardas la animskuan scenon. Nur kiam la grimpanto atingis la supron de la tranĉila ŝtuparo, oni ekspiris libere. Tuj poste li faras permanan stariĝon sur la pinto de la tranĉila ŝtuparo alta je pli ol 20 metroj. Tiu brila prezentado incitas tondran huraadon kaj aplaŭdadon sur la placo.

Sekve estas la vico de aliaj ludantoj, kiuj unu post alia grimpas la tranĉilan ŝtuparon brave kaj lerte same kiel la estro. El tiu festo oni povas bone koni la karakteron de Lisu-oj.