• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-21 19:09:29    
Muzeo de Antikvaj Sonoriloj en Pekino

cri
La Templo de Grandaj Sonoriloj situanta en la nordokcidenta antaŭurbo de Pekino estas tre fama antikva konstruaĵo de la jaro 1733. Antaŭe ĝi estis preĝejo de imperiestroj por peti pluvon.

Nun la templo estas malfermita kiel Muzeo de Antikvaj Sonoriloj. Tie oni povas vidi fajencan sonorilon de la primitiva socio, budhisman sonorilon, sonorilo-reĝon gigantan kiel domo, kaj ankaŭ sonorilon malgrandan kiel glaso, kiun antikvuloj entombigis kune kun la mortintoj.

Sonorilo-Reĝo

La sonorilo-reĝo kun diametro de 3,3 metroj altas je 6,75 metroj kaj pezas je 46,5 tunoj. Ĝi estis farita en la regperiodo Yongle (1493-1424), 300 jarojn pli frue ol la monda sonoril-reĝo en Kremlo de la urbo Moskvo. La sonorilo el kupro, plumbo kaj aluminio estas tre glata kaj havas neniun makulon. Pli mirinde estas, ke sur la averso kaj reverso de la sonorilo estas 230 miloj da ideogramoj, rekorde en la mondo.

La sono de la sonorilo povas atingi lokon foren je dekoj da kilometroj, kaj ĝia tembro estas distingiĝa de tiu de aliaj. Akustikaj fakuloj ekzamenis kaj trovis, ke ĝiaj basaj frekvencoj estas tre riĉaj, kaj la sono vibras almenaŭ tri minutojn.

La sonorilo-reĝo pendas sur trabo pere de kupra najlo en longo de 1 metro kaj dikeco de 6 centimetroj. Tie ĝi pendas jam 250 jarojn. Antaŭ 20 jaroj, kiam okazis granda tertremo en la urbo Tangshan de la norda landparto, proksime de Pekino, knaris la trabo, sed la sonorilego neniom moviĝis.

Draka Sonorilo Sendata

En la muzeo estas antikva sonorilo kun alto de 2,6 metroj kaj pezo de 3 108 kilogramoj. Sur la sonorilo estas mulditaj 22 drakoj vigle amuziĝantaj en la nubaro. Oni ne scias, kial sur la sonorilo ne estas la dato de la farado. Sed, laŭ la signoj kaj desegnoj de la drakoj, iuj fakuloj kredis, ke la sonorilo estis farita antaŭ pli ol 200 jaroj, laŭ la dekreto de imperiestro Qianlong (1736 – 1795 sur la trono). Iam ĝi pendis sur la tria pordego de la Imperiestra Palaco de Pekino.

Taoisma Sonorilo kaj Sonorilo kun Desegnoj de Imagitaj Bestoj

En la muzeo estas taoisma sonorilo farita antaŭ pli ol 500 jaroj. Sur la supra parto estas taoisma sutro, kaj sur la ŝultroj de la sonorilo estas nomoj de 28 konstelacioj en la ĉina antikva astronomio. Sed la deformitajn ideogramojn sur la malsupra parto neniu povas legi.

La alia mistera sonorilo altas je 1,14 metroj kaj pezas je 300 kilogramoj. Sur ĝi estas mulditaj imagitaj bestoj ege terur-aspektaj. Ĉu ĝi estas uzata kiel amuleto? Kiel oni nomas la strangajn bestojn? Oni atandas solvi tiun enigmojn.

Eŭropaj Sonoriloj

Malsame ol la ĉinaj sonoriloj, la eŭropaj sonoriloj sonas per frapiĝo de iliaj langoj. En la muzeo oni povas vidi ankaŭ tre delikatajn sonorilojn el Francio, Britio, Finnlando kaj Rusio. El ili la plej valora estas la franca sonorilo Josefo Maria. La bela sono de tiuj eŭropaj sonoriloj ŝajne estas rakonto pri la pasinta longa tempo…

Noktomeze de antaŭvespero de la nova jaro, en la Templo de Grandaj Sonoriloj kolektiĝas miloj kaj miloj da ĉinoj kaj fremdlandaj turistoj por aŭskulti la belan sonon de la sonorilo-reĝo. Tiu moro furoras inter pekin-anoj.