• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-22 14:43:01    
Nova Vivo

CRI
Li sidiĝis por skribi respondan leteron. Li levis penikon, donacitan de Pan. Li lante irigis la skribilon laŭ la stilo de Li Yong 1). Ne haltante fumi cigaredon li faris verkadon de letero kiel de eseo. Li volis sciigi al la edzino, ke ankaŭ lia vivo estas ege malfacila kaj suferiga; ĉiu devas ĉion elteni en la periodo de la rezista milito.
Li skribis plu, ankaŭ fumis plu. Fumo milde tordis liajn brovojn, tamen li daŭrigis la leteran verkadon. Li malkovris, ke en lia bogepatra hejmo troviĝas grego da trivialaj filistroj kiuj konas nur siajn interesojn. Por ke lia bopatro aŭ bofrato ne legu la leteron, li avertis per la vortoj sur koverto: "Besto estas kiu tuŝas privatan leteron" kaj finis la frazon per "!". Poste, sentante tion troa, li forstrekis la krisignon.
Nokte li malbone dormis, ĉar du demandoj lin turmentis:
"Kiam la milito finiĝos? Kiel pli rapide gajni venkon?"
Li turnis sin, sentante malkomforton de la lito. Li sin turnadis. Kion fari? Tro varme, se li metus la manojn sub la litkovrilon; tro fride, se li etendus la manojn el la kovrilo. Li sentis brulon de la kapo. Ankaŭ vertiĝon.
Ŝajnis al li, ke li povus frue solvi la problemojn kaj lia penso glate irus ĉiam sur la sama vojo – sed poste la vojo pleniĝis de senordaj obstakloj!
Subite li rememoris verkon de Irving 2): Ŝajnis al Yimo, ke iu dormas en kaverno. Dekoj da jaroj pasas dum lia dormado; vekiĝinte li eliĝas kaj vidas jam tute alia la eksteran mondon. Ho, kiom Yimo deziris tian dormon! Nu, almenaŭ en kelkaj minutoj! Kaj elgrotiĝinte li trovu, ke beateco regas en Ĉinio! Ĉinio post 50-jara luktado…
"Tro pasiva la ideo!" Li sin riproĉis. "Vere, mi devas oferi almenaŭ parton de la forto al la patrolando. Mi devas partopreni en la nacisava batalado. Mi devas fari, ke Ĉinio frue liberiĝu, eĉ mirakle." Kaj lia penso retroaktive atingis la miraklan lampon en <> -- Li ĝin frotas milde kaj aperigas demonon ĉiopovan kaj ĉiomobean… Poste li rememoris belan fabelon – Jen anĝelo promesas plenumon de 3 deziroj de li elmetotaj; li reordas la penson kaj decidas prezenti 3 postulojn tre revoluciajn…
Je pli ol la 10-a matene li vekiĝis. Li sentis amaron en la buŝo. Rememorante la iluzion en la lasta nokto li forte amuziĝis. Enuo lin langvorigis. Li sin disetendis, ellitigis kaj paŝigis al kalendaro.
"Ve, denove dimanĉo!"
Servisto alportis leteron de sinjoro Chen kiu frumatene jam ellernejiĝis. La letero diris, ke je la 13-a Yimo iru al kunsido pri la semajna revuo.
Li ĵetis la leteron sur tablon.
La suno enigis siajn radiojn tra la suda fenestro. Gardante tekruĉon, Yimo legis ĵurnalon. Dume li aŭdis pepojn de paseroj, kiuj kvazaŭ energie penus por superi per sia kriado bruojn kaj kantojn de lernantoj.
"Kial ankaŭ la birdoj tiom gajas?"
"Kian vivon la popolanoj pasigas en la okupita regiono? Eble iuj negocas kiel antaŭe, dum aliaj same laboras en siaj agroj. Ho, se mi ne forkurus el la naskoloko, mi povus nun kolekti la rentojn, fari pentradon kaj gravuri sigelilon! Ĉio ĉi koncernas nek la militon nek la politikon. Kaj neniu venus ĝeni, se mi ne aperigus kontraŭjapanajn vortojn en eseo."
Li ellasis malesperan ĝemon. En lia menso reaperis sceno de perfortaĵoj, faritaj de la malamikoj. Li, trinkante teon, kuntiris la brovojn. Li tiris leteron el la leda kesto, ĝin iom rigardis kaj remetis. Decidinte ne elsendi ĝin, li reŝlosis la keston.
Li sin kuŝigis en la lito, sentante malkomforton en la gluteoj kaŭzitan de longa sido. Kuŝante li aŭdis tiktakojn sub la kapkuseno. Ĉiu el la poŝhorloĝaj sonoj terskue tremigis al li la kapon.
Li tremegis tutakorpe, kiam lia imago venis al tio, kio povus okazi al liaj ĉarmaj edzino kaj filino, se ili restus en la hejmo.
Li bruligis alian cigaredon. fulmo kaj tondro konkure tumultis en lia kapo.
"Hejmen! Jes, hejmen!"
Li rememoris la naciperfidajn vortojn de sinjoro Zhang. Li sentis vakiĝon de la koro, kvazaŭ oni elfosus ĉion el ĝi. Indigno kaj kolero lin tordis, kiam li sentis sin trompita. Sed de kiu? De la maljuna Zhang? De la licea estro? De sinjoro Chen? De la socio? Aŭ de si mem?
"Naciperfidulo!" Li kriis, kaj la cigaredo rompiĝis pro pugniĝo de liaj manoj.
"Posttagmeze, en la kunsido, mi nepre proponos, ke ili verku pamfletojn kontraŭ Zhang, la nacia perfidulo…"
Li mortigis la cigaredon per tretado, kvazaŭ ĝi estus naciperfidula komplico.
Ŝvebadis blankaj nubflokoj. Jen helis jen nubis la vizaĝo de Yimo, kiu frotadis la manojn por skribi satiron atakan al tiu Zhang. Sed li ne levis penikon. Pasis longa tempo. Li nebule sentis, ke li ne povas bone verki ion pro longa haltado, eble ankaŭ pro aĉa humoro kaj timo – li timis, ke oni rimarkos ion, ĝuste kion li refutas sed mem havas.
Li poŝtuke viŝis la buŝon kaj obtuze ĝemis.
"Vere, tragikas kiu tro aplombas kaj tro kapablas fari analizon."
Vere, trois lia analizo al li mem. Li pene persvadis sin.
"Kia animstato? Aĉega!" Li certis. "Hejmen! Por partizaniĝi! Ĉu mi, granda artisto, povas min ŝovi en gerilon?"
Ne povante solvi sian problemon, li hastis al la liceestra kabineto por distri sin kaj facilkore pasigi la ferion, tiel ke la sombreco foriĝu el lia animo.
Sed lia malnova amiko havis gastojn. Ili sidis en ortodoksula pozo kio perfidis oficialecon. Ŝajne ili diskutis pri edukado en la milita periodo.
La abrupta apero de la ĝenema Yimo gelatenigis la solenan etoson kaj li mem rigidiĝis.
"Por kio mi venu!!"
Lia koro lin riproĉis kun ekstrema malespero.
Salutinte la licean estron per kurioza gesto li rapide elkuris.
Hejmen! Al la amasa batalo!
Li kuris kaj kuris. Li ne sciis, kiun lokon li atingas. Li volis kuri hejmen por sin ĵeti en la rezistan militon kaj refuti la naciperfidulan teorion de Zhang per konkreta ago de heroo. Liaj paŝoj flugigis sablerojn kaj saltetigis ŝtonetojn, kvazaŭ stalono galopus sur arda fronto. Lia ombro anhele moviĝis, energie penante por atingi lin.
Survoje li trafis grupon kaj grupon da lernantoj, neniu el kiuj lin salutis. Li do ŝajnigis, ke li ne vidas ilin. Baldaŭ li aŭdis murmuradon kaj ridadon ironiajn al li.
Li decidis ne ĉeesti al la kunsido.
"Eĉ dimanĉe mi ne povas esti libera? Kio li estas! Nano! Kial mi obeu lin? Ridaĉu, ĉiuj, nu! Kion mi timas! Ĉu estas krimo preni vinon kun sinjoro Zhang? Li oponas al la rezistado, sed nur vorte; li tute ne forkuras por kapitulaci al japanaj agresantoj. Nu, vidu, mi iras ĝuste al li! …hejmen! Hejmen!"
Li rapidigis la paŝojn. Ne hejmen, nek al la oldulo, sed en drinkejon, tute sola…
(Yizhi)
1. Li Yong: Guberniestro en la dinastio Tang (618-907). Li (678-747) estis ankaŭ fama kaligrafo.
2. Irving: Washington Irving (1783-1859), usona verkisto.