• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-22 16:19:53    
Mirinda Efiko de Reklamo

cri

Jŭan Ĵun maltrankviliĝis pro sia grasiĝo.

Frumatene, li ŝaltis la radioricevilon antaŭ ol ellitiĝi. Tiam oni dissendis reklamojn. Malfacile li streĉis la ledan zonon kaj ĝin bukis jela lasta trueto, kiun li mem aldonis. La reklamo diris, ke oni vendas malgrasigan medikamenton, ege efikan kaj por viroj kaj por virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj. Tion aŭdinte, Jŭan Ĵun ĝojegis kaj ekhavis plenan memfidon.

Survoje al laboro, li ĝuste preteriris iun apotekon kaj haltis ĉe ĝia pordo. Li hastis enen kaj hezitis antaŭ iu afabla vendisto. Fine li demandis timeme:

"Sinjoro, ĉu estas medikamento por malgrasigo, kiel dirite de la radio?" Ĉe la vorto "Malgrasigo", li mallaŭtigis la voĉon kaj mallevis la rigardon.

"Bedaŭrinde," la vendisto rigardis lin kaj diris ne sen kompato, "ĉi tie ne estas tia medikamento, bonvolu iri al aliaj apotekoj por demandi." Tiam Jŭan Ĵun tuj eliĝis.

"Hm, eble nur grandaj apotekoj vendas, kaj ĉi tiu estas malgranda."

Tamen ankaŭ la grandaj apotekoj ne vendas ĝin. Oni diris en iu apoteko: "Ni ankoraŭ ne aŭdis. Bonvolu ofte certiĝi!" en alia: "Bonvolu vin turni al alia loko!" kaj en tria, nur unu vorton: "Ne!" Kaj li jam ne povis demandi plu. Fine konsilis malgrasa maljuna vendisto: "Eble vi devus viziti novan apotekon?" Jŭan Ĵun dankis lin kaj eliris.

Jŭan Ĵun veturis pli ol 100 kilometrojn kaj vizitis preskaŭ ĉiujn apotekojn tra la urbo kaj ĝia antaŭurbo. Rezulte li ankoraŭ ne sukcesis havigi al si la medikamenton. Kiam vesperiĝis, li hejmeniĝis tute laca.

La sekvantan frumatenon Jŭan Ĵun aŭskultis la disaŭdigon kiel antaŭe kaj ellitiĝis, post kiam li etendis la dolorantan talion. Tiutempe aŭdiĝis dolĉa voĉo de parolistino. Ŝi klarigis la grandan efikon de malgrasiga medikamento. Jŭan Ĵun subite rimarkis, ke li jam multe pli facile sin zonas.

Jŭan Ĵun ĝoje frapis al si la ventron ŝajne malgrandiĝintan kaj ekkomprenis la mirindan efikon de la reklamo.