• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-22 16:20:56    
Aktuala valoro de la taoisma kulturo

cri

En Ĉinio kompare frue naskiĝis taoisma ideologio, kiu poste enkondukiĝis en la popolon kaj formiĝis taoisma religio. La taoisma ideologio kaj konfuceanismo ambaŭ estas tradicia filozofio de Ĉinio.

Taoisma ideologio formiĝis malpli frue ol konfuceanismo. En Song-dinastio (960-1279) konfuceanismo forpuŝis taoismon, sed fakte ĝi multe lernis de ĝi. Post enkondukiĝo de budhismo en Ĉinion, aperis tendenco de kuniĝo de budhismo kaj taoismo.

En la okuloj de la ĉina popolo taoismo estis ideologia sistemo pli modesta kaj grandanima ol konfuceanismo kaj budhismo.

En la longa historia evoluo samkiel budhismo kaj konfuceanismo, taoismo donis profundan influon al la ideologio, kulturo, politika sistemo kaj socio de Ĉinio kaj ludis gravan rolon por formiĝo de la naciaj karaktero, animstato kaj kohero. Hodiaŭ sub la nova historia situacio estas necese denove juĝi taoisman kulturon, forigi ĝian feŭdisman feĉon, asimili ĝian racian kremon kaj disvolvi ĝian aktualan valoron.

Por la socio kaj aliuloj

La socio konsistas el grandnombraj vivaj homoj, kies volo kaj aktivado donas grandan aŭ malgrandan influon al la historia evoluo de la homaro, dum la individuoj povas realigi sian valoron kaj akiri siajn interesojn kun la socia progreso, tial ĉiuj havas respondecon por la sociaj disvolviĝo kaj progreso. Taoismo klare konas tiun rilaton inter la individuoj kaj socio kaj alte taksas la devon de ĉiuj individuoj al la socio. Ĝi postulas, ke oni devas prizorgi ne nur sin mem, sed ankaŭ aliajn, kaj neniu rajtas fari malutilon al aliaj por siaj propraj interesoj, sed male, oni devas ĉasi komunajn interesojn de la tuta popolo. Nur bone plenuminte sian socian devon, oni povas fariĝi homo utila al la socio, homo morala kaj eĉ feo. Kompreneble la taoisma aspiro al feiĝo portas superstiĉan koloron, tamen ĝi estas humanisma. Eĉ hodiaŭ ĝi ankoraŭ havas pozitivan faktoron. Kiamaniere oni povas feiĝi kaj samtempe prizorgi aliajn? Laŭ taoismo oni devas enkorpigi ties socian devon en la ordinara vivo kaj memkulturi en la socia vivo. Taoismo oponas kontraŭ tia vivmaniero, kiel memkulturo por nura kulturado for de la socia vivo. Ankaŭ tio havas sian racian elementon hodiaŭ.

Por ŝparemo kaj kontraŭ diboĉo

En la ĉina tradicia kulturo budhismo, konfuceanismo kaj taoismo ĉiuj aprobas ŝparemon kaj malaprobas diboĉon. Fakte, tio estas ia vivmaniero kaj ankaŭ ia pozitiva animstato. Kun tiu spirito kaj laborstilo eĉ en la tempo de materia malsufiĉo kaj malfacila medio oni povas kuraĝe progresi por venki ĉiujn malfacilojn kaj realigi sian idealon. Kaj kun abundo da riĉaĵoj oni povas rifuzi diboĉon, sed teni diligentecon kaj modestecon, kaj diligente labori por bela perspektivo. Tial oni ofte diras, ke ŝparemo kondukas al sukceso kaj diboĉo al malvenko. Taoismo aprobas modestan vivon kaj malaprobas diboĉon. Ĝi postulas, ke oni malmulte zorgu pri si mem kaj malmulte avidu kaj facile kontentiĝu. Taoistoj opinias, ke nur tiele oni povas esti digna kaj lia vivmedio fariĝos feliĉa. Alie lin trafos malfeliĉo kaj la socio suferos de diboĉo kaj tumulto.

La ĉina nacio spertis diversajn malfeliĉojn kaj daŭre progresas. Oni devas certagrade atribui tion al tiu ŝparema spirito.

Sama fonto de la naturo kaj homoj

La homoj ĉiam ludas gravan rolon por la socia disvolviĝo. La sociaj disvolviĝo kaj progreso ĉiam montriĝas en la homoj, ekz. kontentigi la bezonon de la homa ekzisto kaj disvolviĝo kaj levi la kvaliton kaj kapablon de la sociaj membroj. Tamen la ekzisto kaj disvolviĝo de la homa socio estas bazita sur kaj premisita de la ekzisto kaj disvolviĝo de abundo da naturaj riĉfontoj kaj natura medio, tial ĝusta traktado de la interrilatoj inter la homoj kaj naturo estas unu el la fundamentaj kondiĉoj por la socia disvolviĝo kaj popola feliĉo. La taoisma kulturo profunde konas kaj bone klarigas tiun problemon. Laŭ taoismo en la universo estas malsamaj objektoj laŭ la formo, tamen ili estas samaj en la origino kaj ankaŭ la interrilatoj inter la homoj kaj naturo estas egalaj, tial taoismo opinias, ke en la transformado de la naturo oni devas bone koni kaj observi la leĝon de la naturo, por ke ĉio en la universo disvolviĝu nature, ne estu malhelpita de la homoj; ĉar la homoj kunekzistas kun la naturo, tial ili devas teni harmoniajn rilatojn kun la naturo, nur tiamaniere ili ne malhelpas la naturan viglecon, sekve de tio ili mem povas vivi kaj disvolviĝi facile. Se ili tro prirabas la naturon, finfine ili malhelpas sin mem. Laŭ taoisma kulturo oni opinias, ke por vivi bonan vivon oni devas teni la medion en la natura stato kaj alte taksi la median protektadon.

Nun oni bone scias, ke la serioza krizo de la medio estas kaŭzita de la troa rabado far la homoj de la naturaj riĉafontoj kaj medio sen taŭga protektado, kio tre malutilas al la harmonia rilato inter la homoj kaj naturo. Por glatigi tiun rilaton, protekti la ekologian ekvilibron, solvi la ĉiam pli graviĝantan krizon de la homa ekzisto oni devas utiligi ne nur altteknologiajn rimedojn, sed ankaŭ la tradician ĉinan kulturon, utiligeblan ĉiflanke, ĉar taoisma doktrino pri la sama origino de la naturo kaj homoj estas tre utila por solvi tiun problemon.