Vi iras kaj iradas...
Vi iras kaj iradas sub ĉielo,
Ĉagrene ni disiĝis pro sortpelo.
Nun pli ol dekmil liojn* fore estas
La vivoloko via sur la tero.
La vojo longas, malfacila estas.
Ja kiu pri revido nia certas?
Norda ĉeval' sin turnas al nordvento**,
Sur suda branĉo suda birdo nestas**.
Forglitas temp' sezono post sezono,
Loziĝas pli kaj pli la strikta zono.
La brilan sunon kovras flosaj nuboj,
Migrant' ne povas iri al hejmdomo.
Oldigas min sopiro kaj domaĝo,
Rapide maljuniĝas nia aĝo.
Pri la forlaso jam plu ne parolu,
Sed penu multe manĝi dum vojaĝo!
Mi vidas fluon...
Mi vadas fluon jen por lotusfloro,
Tra riĉa orkidea bonodoro.
Al kiu mi donacu la plukaĵon?
Ja vivas mia sopirat' en foro!
Mi serĉas ronde l' hejmon de intimo,
-- troviĝas nur la longa voj' sen fino.
La paro de amantoj disigitaj
Ĉagrenon ĉiam portas en l' animo.
En mia korto arb' de rara belo
En mia korto arb' de rara belo
Ekfloris, verdfolia en prospero.
Tenante branĉon plukis mi floraron
Por al la sopirato jam livero.
Aromas kaj l' manikoj kaj la sino,
Sed vane - estas li en malproksimo.
Ne altvaloras tiu ĉi donaco -
El la sopira koro jen esprimo.
Domego en la nordokcidento...
Domego staras en Nordokcidento
Kaj nubojn skrapas en la firmamento;
Tre belas la fenestroj filigranaj
Kaj l' tri ŝtuparoj, ĉarmas la tegmento.
Aŭdiĝas en ĝi kant' kaj kordmuziko
Plendantaj pro malĝojo kaj tragiko!
Ja kies verko estas en prezento?
Qiliang-edzina*** kanto en praktiko.
Muzikon Qingshang**** portas dise l' vento,
Ripete sonas meza l' movimento.
Akord' vibradas ehhe al la tonoj,
Kortuŝas ĝia trista sentimento.
Ne tiom nin ĉagrenas mem la kanto,
Kiel pokeco de la komprenantoj.
Fariĝu paro da sovaĝanseroj
Kaj flugu alte al la ĉielrando.
* lio = duonkilometro.
** La hejmsopiraj ĉevalo kaj birdo tiel sin lokas por esprimi sian inklinon.
*** En la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (722-481 a.K.) kortegano Qiliang de Qi-regno martiriĝis en milito. Lia edzino ploris dek tagojn kaj poste sin mortigis.
**** Qingshang estas titolo de muzikaĵo.
|