• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-23 15:44:04    
"Puŝi boaton laŭ la fluo"-----Lerno el tempo-terapio

cri

De la antikveco kuracistoj faras ĉion eblan por kuraci malsanulojn, pro kio ili estas respektataj de la publiko. Tamen kuracistoj ĝenerale sekvas sian rutinon, sendistinge preskribante medikamenton por 3-7 tagoj kaj konsilante al malsanuloj preni la kuracilon tri-foje ĉiutage. Kun la disvolviĝo de la medicino, komenciĝis la esploro pri "biologia horloĝo" kaj "tempo-terapio", kio malfermis novan vojon por ĝustatempe preni medikamenton.

La tiel nomata "biologia horloĝo" signifas, ke ĉiu vivo ŝanĝiĝas en tago kaj nokto. La leviĝo kaj malleviĝo de korpo-temperaturo, rapideco de korbatoj, ŝanĝiĝo de sangpremo kaj sang-sukera kvanto, sekreciado de hormonoj, ekskreciado de urina elektrolito, vekiĝo el dormo ktp, ĉiuj havas sian periodan leĝon, t.e. ili okazas tute laŭ la difinita horaro. La tempoterapio konsilas preni medikamenton laŭ la "biologia horloĝo", t.e. ke laŭ la leĝo de la ŝanĝiĝo de homa korpo oni science elektu tempon por preni medikamenton por atingi la plej bonan kurac-efikon. Ekz. Oni donas diurezigan medikamenton al hidropsulo por lin senŝveligi. Ĉar je la 4-a ptm la homa korpo plej multe ekskrecias elektroliton, tial la medikamento uzata en tiu horo, kvazaŭ boato puŝata laŭ la fluo, havas duoblan efikon. Kaj la medikamento tiel longe uzata kondukas al kontraŭa rezulto. Tiel statas ankaŭ la aliaj medikamentoj. La antikvaj ĉinaj medicinistoj alte taksis la interrilaton inter la homoj kaj la naturo. Parolante pri la perioda ŝanĝiĝo de malsanoj, ili asertis, ke malsano ne montriĝas matene, kvietiĝas tage, graviĝas vespere kaj danĝeriĝas nokte, kaj medikamento devas esti uzata konforme al tio. En studo de la teorio "akupunkturo en malsamaj horoj por malsamaj malsanoj" oni eksciis, ke la akupunkturaj punktoj malfermiĝas unufoje en ĉiu 24-a minuto. Oni inventis do novan metodon piki akupunkturan punkton unufoje ĉe ĝia malfermiĝo anstataŭ piki plurajn akupunkturajn punktojn kaj atingis bonan efikon.