• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-24 14:51:23    
Tang Jun, ĉefo de la ĉina filio de Mikrosoft-kompanio

cri
S-ro Tang Jun doktoriĝis pri komputiko en Usono en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kaj de tiam li sin okupas en la ĝenerala oficejo de Mikrosoft-kompanio pri esplorado kaj aplikado de komputiloj kaj nun li estas ĝenerala direktoro de la ĉina filio de Mikrosoft-kompanio de Usono.
Grava tasko
Estiel ĉefo de la ĉina filio de Mikrosoft-kompanio, li respondecas pri la operacioj kaj funkcio de Mikrosoft en Ĉinio. Li sin okupas pri ordigo de la disvolva strategio, merkato, vendado, teknika subteno kaj kompania figuro, kunordigo de rilatoj kun registaro kaj administrado en la tuto. Li kumulas ankaŭ la ĝeneralan direktorecon de la Internacia Teknika Centro de Mikrosoft en Ŝanhajo kaj gvidas la centron kaj respondecas pri teknikaj servado kaj subtenado de Mikrosoft-kompanio en 13 landoj kaj regionoj de Azio.
Li estas fakulo de la manipula sistemo de la internacia eldono de Mikrosoft kaj ĝia eminenta direktoro. Li aliĝis al la kompanio en 1994 kaj sin ekokupis pri alta direktoreco de la sekcio pri disvolvo de Windows NT. La de li gvidata sekcio sukcese projektis, disvolvis kaj publikigis la eldonojn japanan, korean kaj ĉinan (en simpligita kaj originala formoj) de Windows NT 3.51, NT 4.0 kaj Windows 2000.
En 1997 li estis sendita al Ĉinio por prepari la centron de teknika subteno de Mikrosoft-kompanio en Ŝanhajo kaj julie de 1999 la ĝenerala oficejo de la kompanio promociis la centron al la Azia Teknika Centro pro ĝiaj eminentaj sukcesoj. Oktobre de 2001 la operacioj de la centro disvolviĝis al la tuta mondo kaj la ĝenerala oficejo promociis ĝin al la Internacia Teknika Centro de Mikrosoft kaj dank' al siaj elstaraj sukcesoj li estis nomumita ĉefo de la ĉina filio de Mikrosoft-kompanio.
Granda honoro
La ĝenerala oficejo de Mikrosoft-kompanio alte taksas la administran talenton de Tang kaj en 1998 ĝi donis al la ĉina filio de Mikrosoft eminentan premion Bill Gates kaj en 2000 premion pri eminenta administrado kaj en 2001 la plej altan premion de granda honoro.
Mikrosoft eniris en la ĉinan merkaton en 1992 kaj de tiam forpasis 10 jaroj. Nun en Ĉinio ĝi jam tute maturiĝis kaj intime fandiĝis en disvolviĝo de la lokaj industrioj. Tang kredas, ke dank' al la komuna penado de la saĝaj kaj energiaj ĉinaj funkciuloj la ĉina filio de Mikrosoft-kompanio kune kun aliaj ĉinaj kompanioj pri softvaroj atingos pli grandajn sukcesojn en renovigo de la softvaroj de la ĉina eldono.
En 1971 Li Ka Shing fondis Bien-kompanion Changjiang (limigita) kaj en la sekvanta jaro disvolvis ĝin en la Industrian Kompanion (Grupo) Changjiang kaj plene disvolvis sian aferon rilate bienon. En pluraj petrolaj krizoj kaj ekonomiaj depresioj li saĝe manovris kaj multe profitis.
Malsekretigante sian sukceson, Li Ka Shing diris: "Mi ŝuldas mian sukceson al diligenteco, ŝparemo kaj firma volo. Mi estas scivola kaj havas bonajn rilatojn kun la aliaj."
Bona edukado al la infanoj
Li Ka Shing vivas mallukse kaj ĉiun lundon havas kunmanĝon kun la tuta familio el 4 membroj. La manĝo konsistas el 4 pladoj kaj supo.
Li havas propran manieron de edukado al la infanoj. Kiam liaj du filoj estis junaj, li ofte kunportis ilin en aŭtobuso, por ke ili vidu knabojn, kiuj vendas ĵurnalojn kaj samtempe memlernas. En semajnfino li kunportis ilin en ekskurso sur maro kaj eĉ tiam li kunportis librojn en la ĉina klasika lingvo kaj interpretis al ili, kaj poste faris al ili demandojn. Li opiniis, ke en tiuj libroj estas valora sperto por la homa vivo kaj moral-instruo al la homoj.
Liaj filoj tiel priskribis sian patron: "La patro bone mastras monon kaj scias, kio en la vivo estas plej grava. Li sentas sin pli riĉa, ke li povas helpi malfeliĉulojn en edukado kaj kuraco."Li Ka Shing estas fervora por edukado kaj medicino, ĉar lia patro estis instruisto kaj forpasis tro frue pro malsano. Li tre amis sian patron kaj ofte monhelpas medicinan aferon kaj edukadon. Ĉiujare li donacas 17 milionojn da Hongkongaj dolaroj al 17 hospitaloj por ilia hospica servo al malriĉaj suferantoj de kancero. En lia hejmloko Guangdong-provinco li monhelpis starigon de universitato, kaj ĝis nun li jam donacis al ĝi 1.2 miliardojn da Hongkongaj dolaroj. Nun li pagas 70% de la mono bezonata por la funkciado de la universitato.