• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-24 15:01:58    
Magnato Li Ka Shing de Hongkong

cri
Neniu el la ekonomika rondo de Hongkong kaj eĉ Azio ne scias la nomon Li Ka Shing. Li kun kapitalo de 7.8 miliardoj da usonaj dolaroj okupas la 28-an lokon inter la tutmondaj riĉuloj.
Li naskiĝis en julio de 1928, en malriĉa familio en Guangdong-provinco. En infaneco li venis al Hongkong kun la patro. Sed post nelonge la patro forpasis pro malsano kaj li, estante unuenaskito, aĉesis lerni kaj prenis sur sin la vivtenadon de la familio. Li laboris kiel ofertisto de plastaĵoj. Lia diligenteco rikoltis laŭdon de la mastro kaj post 2 jaroj li estis nomumita ĝenerala direktoro en la aĝo de 18 jaroj.
Riĉulo el nulo
En somero de 1950 Li Ka Shing fondis fabrikon de plastaĵoj Changjiang per mono prunteprenita de parenco kaj ŝparmono. Iun tagon li legis informon en gazeto, ke itala kompanio de plastaĵoj elfaris plastajn florojn kaj baldaŭ liveros ilin al la merkato. Li tuj konsciis, ke en ekonomia restariĝo post la milito la homoj havos pli grandan bezonon por la materia vivo, dum plastaj floroj estas malmultekostaj kaj konformaj al la bezono de la socio. Li tuj decidis produkti plastajn florojn.
Liaj produktaĵoj estis tre bonvenaj al la merkato de Hongkong kaj Sudorienta Azio kaj senĉese kreskis mendoj. En la 7 jaroj ĝis 1964 li profitis dekojn da milionoj da Hongkongaj dolaroj, kaj Changjiang fariĝis la plej granda bazo de plastaj floroj de la mondo.
Sed malproksimvida Li Ka Shing antaŭvidis, ke ne longe daŭros la komerco de plastaj floroj, kaj turnis sin al produktado de plastaj ludiloj. Ĝuste kiel li antaŭvidis, 2 jarojn post 1964 serioze stagnis la plastaj floroj, sed liaj plastaj ludiloj furoris en la mondo, kaj la valoro de ĉiujara eksporto atingis dek milionojn da usonaj dolaroj, okupante la unuan lokon inter la eksportantoj de plastaj ludiloj de Hongkong.
Investi bienon
En la dua duono de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento okazis serioza krizo de banka kredito en Hongkong. Investantoj kaj urbanoj haste vendis bienon kaj domojn kaj forlasis Hongkong. Abrupte falis la prezo de bieno kaj domoj de Hongkong kaj bankrotis bien-kompanioj. Sed Li Ka Shing antaŭvidis la perspektivon de la industrio kaj komerco de Hongkong kaj multe aĉetis bienojn kaj malnovajn domojn. Post kelke da jaroj restariĝis la ekonomio de Hongkong kaj multe da fuĝintoj revenis, kaj pro tio draste leviĝis la prezo de bieno kaj domoj en Hongkong. Li Ka Shing vendis la aĉetitajn domojn kaj multe profitis de tio. Poste li aĉetis domojn kaj bienojn kun latenta forto por prosperiĝo. En la komenco de la 70-aj jaroj li jam havis domojn kun totala areo de 6.3 milionoj da kvadrataj futoj.
En 1971 Li Ka Shing fondis Bien-kompanion Changjiang (limigita) kaj en la sekvanta jaro disvolvis ĝin en la Industrian Kompanion (Grupo) Changjiang kaj plene disvolvis sian aferon rilate bienon. En pluraj petrolaj krizoj kaj ekonomiaj depresioj li saĝe manovris kaj multe profitis.
Malsekretigante sian sukceson, Li Ka Shing diris: "Mi ŝuldas mian sukceson al diligenteco, ŝparemo kaj firma volo. Mi estas scivola kaj havas bonajn rilatojn kun la aliaj."
Bona edukado al la infanoj
Li Ka Shing vivas mallukse kaj ĉiun lundon havas kunmanĝon kun la tuta familio el 4 membroj. La manĝo konsistas el 4 pladoj kaj supo.
Li havas propran manieron de edukado al la infanoj. Kiam liaj du filoj estis junaj, li ofte kunportis ilin en aŭtobuso, por ke ili vidu knabojn, kiuj vendas ĵurnalojn kaj samtempe memlernas. En semajnfino li kunportis ilin en ekskurso sur maro kaj eĉ tiam li kunportis librojn en la ĉina klasika lingvo kaj interpretis al ili, kaj poste faris al ili demandojn. Li opiniis, ke en tiuj libroj estas valora sperto por la homa vivo kaj moral-instruo al la homoj.
Liaj filoj tiel priskribis sian patron: "La patro bone mastras monon kaj scias, kio en la vivo estas plej grava. Li sentas sin pli riĉa, ke li povas helpi malfeliĉulojn en edukado kaj kuraco."Li Ka Shing estas fervora por edukado kaj medicino, ĉar lia patro estis instruisto kaj forpasis tro frue pro malsano. Li tre amis sian patron kaj ofte monhelpas medicinan aferon kaj edukadon. Ĉiujare li donacas 17 milionojn da Hongkongaj dolaroj al 17 hospitaloj por ilia hospica servo al malrichaj suferantoj de kancero. En lia hejmloko Guangdong-provinco li monhelpis starigon de universitato, kaj ĝis nun li jam donacis al ĝi 1.2 miliardojn da Hongkongaj dolaroj. Nun li pagas 70% de la mono bezonata por la funkciado de la universitato.