• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-24 16:05:34    
Pri Tibeto(1)

cri

Naciecoj en Tibeta Aŭtonoma Regiono

La Tibeta Aŭtonoma Regiono estas loko plej dense loĝata de tibetanoj, okupantaj 45% de la totala nombro de la tibetaj loĝantoj de Ĉinio. Krom la tibeta nacieco, en la regiono vivas la han-nacieco, hui-nacieco, menba-necieco, luoba–nacieco, naxi-nacieco, nu-nacieco, dulong-nacieco kaj aliaj dekkelkaj naciecoj, kaj establiĝis naciecaj gubernioj menba-a, luoba-a, naxi-a kaj aliaj.

Ekonomio en la Tibeta Aŭtonoma Regiono

Pro la geografia, historia, trafika kaj aliaj kialoj, delonge Tibeto prenas brutbredadon kiel la ĉefajon, la ekonomia bazo estas relative malforta kaj la produkta nivelo estas malalta. De la lastaj jaroj, profunde disvolviĝas la reformado kaj malfermo kaj leviĝas la ekstera komercado kaj turismado, la ekonomio de tibetaj urbo kaj kamparo kaj diversaj konstruaj programoj senprecedence ŝanĝiĝas.

Industrio

En la pasinteco en Tibeto estis nur tradiciaj metiindustrioj kiaj tibeta lankovrilo, kolora antaŭtuko kaj tibeta boto, sen modernaj industrioj. Ekde 1951 post la paca liberigo, precipe post la demokratia reformado en 1959, la industrioj en Tibeto rapide disvolviĝas. Nun jam staras multaj industriaj fakoj. Estas malgrandaj entreprenoj de movforto, metalurgio, karbo, meĥanismo, ĥemiindustrio, konstruaj materialoj, plasto, tekstilo, manĝaĵo, ledo, paperfabrikado. Ili troviĝas ĉefe en la urboj Lasao, Linzhi, Rikaze kaj aliaj. La modernaj komercado, turismado, poŝtado, restoraciado, amuzado, IT kaj aliaj nove leviĝintaj industrioj rapide disvolviĝas.

En 2003, la totala sumo de la produktovaloro de la tibeta industrio estis 2,77 miliardoj da juanoj de renminbi, okupante 15% de la tibeta nacia ekonomio. En la estonteco, Tibeto aktive disvolvos industrion, reguligos industran strukturon kaj strebos al ekspluatado kaj utiligado de tri riĉfontoj minerala, arbara kaj brutprodukta, kaj pligrandigos la teknikan transformadon de industriaj entreprenoj por pliigi la proporcion de la industria produktovaloro en la totala sumo de la nacia produktovaloro.