• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-24 20:12:11    
Ruĝeta Floro de Banjano

cri

Malgranda kvieta korto. Antaŭ la fenestro interkruciĝas vinberbranĉoj, kiuj, sub la hela luno, desegnas siajn ombrojn sur la tablon, ankaŭ sur lin. Same kiel ĉe la tagmezo, li dronas en meditado, apogante la kubutojn sur la tablo kaj tuŝante la mentonon per plum-kapuĉo. La pordo malfermiĝas. Lia edzino enportas sakon da terpomoj kaj brue ĵetas ĝin antaŭ lin.

"Forprenu la sakon, ĝi ja sidas sur mia manuskripto," li diras al ŝi kun rideto, forŝovante la sakon permane.

"Refoje vi skribis la tutan dimanĉon! Kiam tio venos al sia fino?"

"Verkado finon ne konas," li respondas duonvoĉe.

"Nu, ĉi-foje vi lavu legomojn!" ŝi ordonas, rigardante lin. Li levas la kapon kaj refoje ekridetas al ŝi, antaŭ ol returni la okulojn al sia manuskripto. Etendinte la manon por kovri lian skribaĵon, ŝi plendas milde:

"Ĉu decas fari nenion en la mastrumado, kaj ĉiam sidi ĉi tie de matene ĝis vespere?"

"Tamen, ankaŭ min estas okupita."

"Okupita?! Tutajn tagojn vi skribas kaj skribas, ĉu la skribado vin satigus?"

"Vi… kion vi diris!"

Malkontento montriĝas en ĉiuj ŝiaj trajtoj.

"Ĉu vi ankoraŭ deziras, ke mi vin laŭdu? Vi ĉiam diras, ke vi skribas, sed apenaŭ ion vi sukcesis publikigi!"

"Parolu mallaŭte, iom mallaŭte, mi petas." Li stariĝas, kaj liaj manoj tremetas.

"Ĉu vi timas, ke oni tion aŭdos?" ŝi daŭrigas kun altigita voĉo. "La tuta strato sciu, ke tie ĉi loĝas granda verkisto, kiu skribadis 7-8 jarojn, sed sukcesis aperigi nur artikoleton en la malgranda ĵurnalo Espero!"

Pum! Li faligas la terpomo-sakon teren per ekpuŝo, kaj la ovo-grandaj terpomoj disruliĝas sur la planko.

"Vi… ho, ĵetu, ĵetu do ĉion…" ŝi krias, prenas lian manuskripton, ĝin ĉifas kaj ekploras, sidante sur seĝo.

"Ne, ne faru tian bruon!" li diras per malaltigita voĉo. Ŝi ignoras lin kaj ploras plu. Klak! li rompas la plumon en la mano kaj ĵetas ĝin teren. Kun malgaja mieno li senvorte iras el la domo.

Sur la strato ekster la korto li kaŭre sidiĝas sub maljuna banjano. De la tero li levas falintan banjanan floron al la buŝangulo kaj flaras, sed estas nenia bonodoro…

"Ĉu vi ne kredas? Nu, flaru, flaru do!" ŝi diris siatempe, levante banjanan floron al lia buŝangulo. Ambaŭ ili kaŭris sub tiu sama arbo. La teron tegis tabolo da ruĝetaj floroj defalintaj, kaj pluvakvo gutadis de arbobranĉoj sur iliajn kapon kaj ŝultrojn. Li sinĝene fortiris sin de ŝia mano kaj murmuris kvazaŭ al si: "Mi ŝatas literaturon, ĝismorte." "Mi vin subtenos, ĝismorte." Ho, kia bonodoro! Ĝi ne perdiĝu! Li rapide kaptis ŝian manon kun la floro kaj diris: "Jen, ĝi bonodoras!"…

"Paĉjo, panjo diris, ke vi iru al la vespermanĝo," subite lin vokas lia filineto. Li vekiĝas el longa rememorado, kaj nur nun li sentas malsaton kaj reiras, kondukante la filineton je la mano.

La tablo jam primetita. Li levas la kovrilon de sur plado. Jen salato el terpomaj splitetoj, kiun li plej ŝatas. Vole nevole li englutas salivon. Ĝuste kiam li estas preta gustumi la salaton, li ekpensas pri io kaj retiras la etenditan manon.

"Kie estas via patrino, mia filineto?"

"Ŝi ĵus eliris."

"Nu, iru kaj venigu ŝin… por ke ni vespermanĝu kune."