• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-27 11:37:14    
Aŭtunmeza Festo de Ĉinio

cri
Unue ni rakontu pri la nomo de la festo.

La 15-a de la oka monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas la tradicia Aŭtunmeza Festo. Kial ĝi portas tiun nomon? Laŭ la antikva kalendaro, la oka monato sin trovas en la mezo de aŭtuno, kaj la 15-a en la mezo de la oka monato kun tridek tagoj. En la aŭtunmeza nokto la luno estas plej hela, plej ronda kaj plej ĉarma. La ĉinoj rigardas la rondan lunon simbolo de kunestado de familianoj, tial la Aŭtunmeza Festo nomiĝas ankaŭ Festo de Kunestado.

La Aŭtunmeza Festo rilatas al multaj belaj mitoj kaj legendoj pri la luno. Interalie, plej famas la rakonto titolita "Chang'e flugas al la luno". La rakonto diras:

En la pratempo aperis dek sunoj, kies lumoj brulis kiel fajro, ke la maroj bolis, la montoj disfalis, la tero fendiĝis, la herboj kaj arboj velkis, kaj la popolo ne trovis lokon por rifuĝi. Tiam junulo nomata Houyi per lerta pafado paf-faligis en unu spiro naŭ sunojn, lasante nur unu. Li forigis la katastrofon por la popolo. Pro tio la tuta popolo amis lin kaj elektis lin kiel reĝon. Sed surtroniĝinte li vivis diboĉan vivon, masakris homojn kaj fariĝis despoto. Tio vekis grandan malamon de la popolo al li. Antaŭsentante sian regadon nelonga, Houyi trompe akiris senmortigan pilolon de feino Xiwangmu sur la montaro Kunlun. Timante lian senmortecon kaj daŭran damaĝon al la popolo, lia edzino Chang'e ŝtelis la pilolon kaj englutis ĝin. Tuj post tio ŝi fariĝis tiel malpeza, ke ŝi leviĝis kaj flugis al la ĉielo. Estis jam nokto, kaj la luno ĉarme brilis sur la ĉielo. Vidante tion, ŝi ekdeziris loĝi iom da tempo sur la luno, ĉar ŝi plej ŝatis la lunon. Tiel pensante, ŝi aŭdis susuradon de vento kaj baldaŭ atingis la lunon. En la luna palaco, ŝi renkontis maljunulon, kiu nomis sin Wu Gang. Pro sia kulpo en la feiĝa hardado, li estis punata je hakado de osmant-arbo sur la luno. Sed la osmant-arbo hakita tuj rekuniĝis kaj estas neniam dehakebla…

Tiu bela legendo faris la Aŭtunmezan Feston des pli interesa kaj poezia.

Nun ni rakontu pri kultado al la luno.

Kulti la lunon en la Aŭtunmeza Festo estis moro furoranta preskaŭ tra la tuta lando. Tiel frue kiel en la pratempo, primitivaj triboj kutime bruligis kampfajrojn en la luna nokto kaj gaje dancis por celebri riĉan rikolton. Laŭ kroniko, almenaŭ en la dinastio Jin (265 – 420) estis jam la moro kulti la lunon kaj amuziĝi la tutan nokton sub la brila luno. Kaj la imperiestroj de sekvaj dinastioj difinis la leĝon kulti la lunon en aŭtuno. En la Aŭtunmeza Festo, oni kultis la lunon en akompano de muziko por preĝi pri la riĉa rikolto. Kun tempopaso ĉiam pli riĉiĝis la enhavo de la festo. En la dinastio Norda Song (960 – 1127), la Aŭtunmeza Festo fariĝis popola festo. Siatempe la ĉefurbo Dongjing ( la nuna urbo Kaifeng ) de la dinastio Norda Song aparte viglis en la festa nokto: La drinkejoj bele ornamitaj per lanternoj vendis maljunajn vinojn, la frukto-butikoj surbretigis freŝajn fruktojn, senprecedence grandioza estis la nokta bazaro, la urbanoj konkure mendis sidlokojn en la drinkejoj por ĝui la lunan pejzaĝon.

En la festa nokto alte pendis la luno, blovis agrabla zefiro, aromis osmantfloro, plezuriĝis la homoj. Ĉiuj familioj aranĝis en la korto altaron, sur kiu metiĝas freŝaj fruktoj, kiaj akvo-melonoj, pomoj, vinberoj, jujuboj, piroj kaj kaŝtanoj, ankaŭ kuiritaj sojfaboj, ternuksoj kaj kolokasio. En la mezo de la tablo estis granda lunkuko pecigita laŭ la nombro de la familianoj. En la incensujo staris sojfaba branĉo kun guŝoj kiel simbolo de osmant-arbo en la luno. Kiam ĉio estis en ordo, la familianoj komencis ador-kliniĝi al la luno unu pos alia. Kulti la lunon fakte estis ador-kliniĝi al Chang'e en la fora luna palaco. Ĉar Chang'e estis virino, tial ĝenerale virino gvidis la kultadon. Fininte la kultadon, la familianoj sidis en rondo, ĝuis la oferaĵojn kaj babilis. Tiam maljunuloj rakontis mitojn pri la luna palaco, dum infanoj atente aŭskultis.

La imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing ĉiujare okazigis kultadon al la luno.

La Luna Altaro ekster la pordego Fuchengmen en la okcidenta parto de Pekino konstruita en 1530 estis loko, kie imperiestroj kultas la lunon. Krom la ĉefa konstruaĵo troviĝas kompleto da lun-kultaj instalaĵoj, kiaj sonoril-turo, dia tenejo, buĉ-kiosko kaj dia kuirejo.

Nun ni rakontu pri la aŭtunmeza lunkuko.

Same kiel multaj aliaj tradiciaj festoj, ankaŭ la Aŭtunmeza Festo havas sian tradician manĝaĵon, t.e. lunkukon. Lunkuko estas ronda, simbolanta kunestadon de familianoj, tial oni nomas ĝin ankaŭ "kuko de kunesto".

La plej frua lunkuko aperis en la dinastio Tang kaj poste populariĝis en la dinastio Song. La libro diras: "En la Aŭtunmeza Festo ĉie estas lunkukoj. La plej granda havas diametron de pli ol dek coloj kaj portas desegnojn de la luna palaco, osmanto kaj kuniklo. Iuj estas manĝitaj tuj post la kulto kaj aliaj konservitaj ĝis la antaŭvespero de la Printempa Festo."

En la dinastio Ming, oni donacis lunkukojn unu al alia por gratuli la kunestiĝon de familianoj. En la dinastio Qing, la lunkukoj estis farĉitaj per dispecigita juglando kaj sukero. Tio montris, ke tiutempaj lunkukoj estis jam tre similaj al la nunaj. Nun la diverslokaj lunkukoj diferencas inter si per farado, gusto kaj specoj. Ĉiu speco havas sian apartan trajton, kaj oni povas elekti laŭ sia prefero. Okaze de la Aŭtunmeza Festo la butikoj de lunkukoj estas plenaj de klientoj.

Krom kulto al la luno kaj manĝo de lunkukoj, loĝantoj de diversaj lokoj havas ankaŭ aliajn morojn. Iuj ŝatas ĝui osmanton, aliaj preferas ludi trapezon vespere de la festo, triaj prenas manĝon en la familia rondo, trinkas dolĉan vinon kaj manĝas lotusradikon kaj trapon, kaj kvaraj dancas lanternan dancon kaj kantas popolkantojn.