• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-27 14:46:21    
Sur Kota Vojo

cri

Pluvis la tutan nokton, nek forte nek malforte, kaj kotejoj okupis ĉi tiun rekonstruatan vojon. Matene, junulino biciklis de sude. La vojo antaŭ ŝi fariĝis pli kaj pli mallarĝa pro la invado de koto, tiel mallarĝa, ke ĉiufoje nur unu homo povis trapasi.

Subite ŝi trovis, ke maljunulo venas de kontraŭe. Ŝi ekhezitis – Ĉu debicikliĝi? Ne, tion ŝi ne volis fari. Kaj la maljunulo nun vidis ŝin. Li konfuziĝis kaj haste tiris sin flanken, metante ambaŭ piedojn en la akvon. La biciklo de la junulino preterflugis, kaj kotaj gutoj ŝprucis sur la maljunulon. Ŝi ruĝiĝis.

La maljunulo ekrigardis sian makulitan veston kaj nenion diris. Li donis atenton nur al siaj paŝoj. Li, maljunulo, estis aparte singarda pri la elekto de vojo.

La junulino descendis de la biciklo. Ŝi laboras en restoracio ĝuste apud la vojo. La ĵus okazinta incidento tamen lasis maltrankvilon en ŝia koro.

En tiu ĉi momento venis du junuloj, unu de norde kaj la alia de sude, per paŝoj rapidaj. Tiun parton de la vojo oni povis trapasi nur nuope, sed ili sencede iris unu kontraŭ la alia.

La koro de la junulino ekbatis forte: La du junuloj estas same altkreskaj kaj fortikaj. Ĉe la renkontiĝo ili samtempe metis unu piedon en la akvon. La ŝuoj malsekiĝis, kaj la akvo subpiede malklariĝis. Ili kontraŭstaris, senmove, unu kun la kapo orgojle levita kaj la alia kun la buŝanguloj ne cedeme malsupren-tiritaj – kvazaŭ trompita kreditoro kontraŭ promes-rompinta debitoro.

Dum mallonga momento la junulino preskaŭ konvinkiĝis, ke interbatado jam estas ne evitebla. Oni ja facile ekkverelas aŭ interbatas pro bagatelo! Feliĉe, ke ĵus estis maljunulo, ŝi pensis.

Sed ŝajnis, ke la junulo veninta de sude sin ekregis. La muskoloj sur liaj vangoj malstreĉiĝis. Lian koron eble keprenis ia malŝato – Fi, ĉu kvereli nur pro tia bagatelo? Li do movis ankaŭ la alian piedon en la akvon kaj sin tiris flanken, kvazaŭ dirante al la kontraŭstaranto: "Nu, pasu!"

La junulo de norde surpriziĝis. Vidinte liajn piedojn starantajn en la akvo, ankaŭ li movis la alian piedon en la akvon ankoraŭ pli profundan kvazaŭ por montri pli grandan cedemon. La akvo malsekigis la randon de lia pantalono, sed li staris senmove, kvazaŭ invitante: "Vi pasu la unua!"

Sen vortoj ili samtempe pasis unu preter la alia kaj poste rapide retrorigardis: Ĉu por peti pardonon? Ĉu…? Ne , ili diris nenion. Nur la kota akvo plaŭdis sub iliaj piedoj.

Iliaj piedoj tute malsekiĝis, sed neniu el ili prenis tion io grava.

La akvo denove klariĝis. La koro de la junulino malŝarĝiĝis, sed ĝi estis forte skuata. Iafoje, se oni nur povus cedi unu paŝon en la vivo…, ŝi pensis.

Veninte en sian restoracion, ŝi ne povis sidi trankvile. Subite ŝi ekpensis pri io…

Ŝi eliris, tenante ŝovelilon en la mano. Foje-foje ŝi alportis teron de la vojflanko…

La kota vojo baldaŭ fariĝis plata kaj larĝa.