• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-27 15:37:08    
Interesaj fenomenoj en ĉinaj dialektoj (1)

cri

Kiom da dialektoj en la ĉina lingvo? Al tiu demando verŝajne neniu povas doni definitivan respondon per precizaj ciferoj. Iuj asertas, ke sep, kaj aliaj diras, ke tiu nombro devas esti ok. Laŭ mi, la lasta aserto pli kongruas al la realo, ĉar la antaŭa ne distingas la Sud-Fujian-an dialekton de la Nord-Fujian-a, sed fakte ili estas malsamaj dialektoj. Do, troviĝas ok potencaj dialektoj, t.e. la Norda, la Wu-a, la Hunan-a, la Jiangxi-a, la Guangdong-a, la Nord-Fujian-a, la Sud-Fujian-a kaj la Kejia-a. Pri la dialektoj Kejia-a kaj Wu-a necesas doni klarigojn. Tra la tuta Ĉinio ne troviĝas regiono nomata Kejia, kial do oni tiel nomas tiun dialek-ton? En la ĉina lingvo "ke" signifas gaston kaj "jia" familion, do "Kejia" havas la sencon "gasto-familioj" (simile, ankaŭ estas la esprimo "gasto-laboristoj" en europaj lingvoj). Pro tio, ke tiuj familioj ne estas indiĝenaj, sed transloĝiĝis el la norda parto de Ĉinio kaj dise loĝas en sudaj provincoj, la Kejia-a dialekto ankoraŭ enhavas iujn elementojn de la norda dialekto. La Wu-a dialekto estas tiel nomata pro tio, ke la regiono de tiu dialekto, nome, sufiĉe grandaj partoj de Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj estis la teritorio de la antikva regno Wu (585-476 a.K.) kaj dum la periodo de "Tri Regnoj" (222-280) ankaŭ unu el ili, kiu okupis tiun regionon, nomiĝis Wu. La dialekto de Ŝanhajo, la plej granda urbo de Ĉinio, estas parto de tiu potenca dialekto. La Sud-Fujian-a dialekto estas pli populara ol la Nord-Fu-jian-a. Ĝi estas parolata ne nur en la suda parto de Fujian-provinco, sed ankaŭ en Taiwan-provinco, kaj eĉ en Singapuro kaj aliaj sudorientaziaj landoj, ĉar la tieaj ĉindevenaj loĝantoj multnombre elmigris el suda Fujian. Dume, la Guangdong-a dialekto estas parolata de la ĉindevenaj loĝantoj en Usono, ĉar iliaj prapatroj devenis ĉefe de la provinco Guangdong.

La diferenco inter diversaj dialektoj kelkfoje kaŭzas miskomprenon. Ekz., en la regiono de la Wu-a dialekto la vorto "xi" (lavi) prononciĝas same kiel "si" (morti), do la loĝantoj de tiu regiono evitas "xi" kaj anstataŭigas ĝin per sia dialekta vorto "da", sed la prononco de tiu "da" tute similas al la vorto "da" (bati) en la norda dialekto. Sekve, kiam tiu, kiu ne komprenas la Wu-an dialekton, sciiĝas ke la barbiro "da"-os (lavos) lian kapon, ege miras, kial la barbiro volas bati lian kapon post hartondado.

Estas feliĉe, ke jam antikve la ĉinaj ideogramoj estis skribe tute samaj kaj signife kompreneblaj por la tutlanda loĝantaro, kaj tio multe malpliigis la malfacilecon de interkompreniĝo pro la diversaj dialektoj. Kaj nuntempe oni grandskale popularigas la komunan ĉinan parolan lingvon, kiu baziĝas sur la norda dialekto. Ĝi estas instruata en la elementaj lernejoj kaj uzata en radiodisaŭdigo kaj televido, sekve ĝi pli kaj pli disvastiĝas. Tamen la diversaj dialektoj kun historio de pli ol mil jaroj ne estas facile forigeblaj. Ekz., la loĝantoj de Hongkong ĝenerale parolas la Guangdong-an dialekton, kaj post la reveno de tiu havenurbo al la patrolando ili deziras lerni la komunan ĉinan parolan lingvon, sed por ili tio ne estas facila. Ankaŭ la loĝantoj de Makao plejparte parolas la Guangdong-an dialekton, kaj post la reveno de tiu loko al la patrolando ili havas la saman problemon.

Ĉirkaŭ la 16-a jarcento pli kaj pli oftiĝis la kontakto inter okcidentaj landoj kaj Ĉinio, sekve kelkaj vortoj el la ĉinaj dialektoj estis enkondukitaj en europajn lingvojn. El ili la tipa ekzemplo estas la vorto "te", kiu devenas de la Sud-Fujian-a dialekto. Teo estas origine produktita en Ĉinio kaj ĝi estas nomata "ĉa" en la ĉina lingvo laŭ la prononco de la vaste uzata norda dialekto. Sed la homoj el Europo, kiu antikve ne havis tiun planton kaj sekve ne havis nomon por ĝi, enkondukis la vorton "te" en sian lingvon, ekz., "the" en la franca vorto kaj "tea" en la angla. Ili miskomprenis, ke ili enkondukis tiun vorton el la ĝenerale parolata ĉina lingvo, sed fakte ĝi estas nur vorto el la Sud-Fujian-a dialekto. En la rusan lingvon oni enkondukis la vorton "ĉai" anstataŭ "te", eble la rusoj prunteprenis tiun vorton jam en la antikva periodo el sia najbaro Khitan, antikva etno kaj regno (916-1125), kiu situas en la nordorienta parto de Ĉinio.

Mi supozas, ke probable ankaŭ en la aliaj naŭ slavaj lingvoj oni aplikas tiun rusan vorton "ĉai", Ankaŭ en la japana lingvo la vorto por teo estas "ĉa". Tio montras, ke la japanoj enkondukis tiun vorton el la ĝenerale parolata ĉina lingvo. Kiam nia majstro Zamenhof kreis sian artefaritan lingvon, li ne prenis la rusan vorton "ĉai", sed la okcidenteuropan vorton "te", sekve ni havas la vorton "teo" en Esperanto. Lastatempe, okaze de la reveno de Makao al la patrolando, mi informiĝis, ke la portugala lingvo, malsame kiel aliaj okcidentaj lingvoj, enkondukis "ĉa" anstataŭ "te". Probable, la portugaloj lernis tiun vorton de makaanoj, ĉar la makaanoj ĝenerale parolas la Guangdong-an dialekton, kaj en tiu dialekto oni ne uzas "te", sed anstataŭe "ĉa".